(la bona lingvo) Re: (oficialigindaj radikoj) Kriterioj

1 view
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
Apr 22, 2010, 11:19:53 AM4/22/10
to oficialigin...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
2010/4/22 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Francisko:
Pri tio chiuj anoj de nia grupo kaj chiuj ceteraj Esperantistoj nepre devas konsenti, pro la paragrafo 4-a en la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo.
Ĉu vi povus kopii ĉi tien tiun 4-an paragrafon aŭ diri kiel ĝi troveblas en la reto?

    La teksto de la Deklaracio estas legebla, interalie, che la jena adreso : http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/bulonja_deklaracio.html .
     El tie mi la paragrafon 4-an jen kopias, kolorigante la ekranon chirkau la parto por ni plej grava :

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj «tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto». Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.


     El tio sekvas, ke "chiun ideon, kiu [ja] povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu trovighas en la «Fundamento de Esperanto» [neniu] havas la rajton esprimi" per ia alia materialo.

     Lau la Antauparolo al la Fundamento, tiu konsistas el la jenaj tri verkoj : " 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la
« Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro » ".
     Chi tiuj estas legeblaj, interalie, che la jenaj paghoj : http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko.html ; http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/ekzercaro.html ; http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/universala_vortaro.html.

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Andreas Kueck

unread,
Apr 22, 2010, 11:56:04 AM4/22/10
to la bona lingvo
On 22 Apr., 17:19, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:

>      El tie mi la paragrafon 4-an jen kopias, kolorigante la ekranon chirkau
> la parto por ni plej grava :
>
> 4. [...] La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj
> esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento
> de Esperanto»

Bonvole atentu, ke tekstas "la verketo ''Fundamento de Esperanto". Kaj
tiu chi verketo nepre inkluzivas ankau la Antauparolon!

>      Lau la Antauparolo al la Fundamento, tiu konsistas el la jenaj tri
> verkoj : " 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la
> « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro » ".

Tiuj chi tri partoj konsistigas la "fundamenton de
Esperanto" (minuskla f!). La "fundamento de Esperanto" tamen ne egalas
al la "verketo 'Fundamento de Esperanto'", kiu nepre inkluzivas la
Antauparolon!

Sed hipoteze ni ekskluzivu la Antauparolon el la akcepto de la Bulonja
Deklaracio. Tiam ankau tio, ke la [f|F]undamenton konsistigas nur la
diritaj tri partoj, ne estus estinta oficiale akceptita, kaj per tia
ne-akceptita Antauparolo oni ne povus pravigi tion, kio estas skribita
en la ne-akceptita Antauparolo!

Ni do povas forjheti la supran hipotezon.

(Mi scias, ke mi jam plurfoje klopodis klarigi tion al Francsiko. Mi
esperas, ke Francisko iam komprenos ...)

--
Andreas Kueck

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Subscription settings: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages