Transskribado el la hebrea al Esperanto

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2008, 7:10:40 AM6/1/08
to klasika-...@googlegroups.com, la-bona...@googlegroups.com
C'e: http://www.bonalingvo.it/index.php/Konsiloj_por_transskribado vi
trovas nun la tabelon por transskribado el la hebrea al Esperanto de
Adam Reizen.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Tom Juval

unread,
Jun 1, 2008, 9:07:03 AM6/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Interese. Ŝajnas al mi ke kelkaj korektetoj estas bezonataj - eble
Adamo kaj mi kunredaktos (ankaŭ) tion?

Kiu uzas tiun paĝon?

Tom.

2008/6/1 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2008, 9:32:39 AM6/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tom:

. . . Adamo kaj mi kunredaktos (ankau') tion?

Bone. mi aldonas por vi la version kun la konvencioj de la Vikio. Eventuale plusekvu ilin.

 Kiu uzas tiun pag'on?

Parolantoj de la hebrea, kiuj devas transskribi al Esperanto, mi supozas.

Amike

Renato
el la hebrea.doc

Tom Juval

unread,
Jun 1, 2008, 9:54:12 AM6/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/6/1 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Tom:

> . . . Adamo kaj mi kunredaktos (ankau') tion?

Renato:

> Bone. mi aldonas por vi la version kun la konvencioj de la Vikio. Eventuale
> plusekvu ilin.

Dankon, Renato!

Tom:

> Kiu uzas tiun pag'on?

Renato:

> Parolantoj de la hebrea, kiuj devas transskribi al Esperanto, mi supozas.

Bedaŭrinde, laŭ mia estimo, estas plimalpli kvin tiaj homoj (inkluzive
de eventualaj kazoj), kaj nur du el ili scias pri la ekzisto de tiu
paĝo (unu el ili estas tiu kiu kreis ĝin, kaj la alia estas mi kiu ĵus
eksciis pri ĝi).

Tamen, por la bonfaro kaj bonfarto de la venontaj generacioj, ni daŭre
klopodu estigi la ilojn por disvastigi nian lingvon!

Amike,

Tom.

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2008, 10:08:14 AM6/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tom:

Tamen, por la bonfaro kaj bonfarto de la venontaj generacioj, ni dau're klopodu estigi la ilojn por disvastigi nian lingvon!

Certe, pensu pri la tempo, kiam glavoj transformig'os al plugiloj kaj leonoj dormos kun s'afidoj, tiam, tiu tabelo estos esenca.

Amike

Renato

Adam Raizen

unread,
Jun 2, 2008, 5:28:32 AM6/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 6/1/08, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>> Kiu uzas tiun pag'on?
> Parolantoj de la hebrea, kiuj devas transskribi al Esperanto, mi supozas.

Mi komprenas, ke la celo estas starigi konsekvencan regularon por
transskribi el naciaj lingvoj en Esperanton. Alie povas esti, ke
chiufoje, kiam iu volus esperantigi iun nomon el iu nacia lingvo, tiu
uzus malsaman formon.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Tom Juval

unread,
Jun 2, 2008, 5:59:17 AM6/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/6/2 Adam Raizen <adam....@gmail.com>:

> Mi komprenas, ke la celo estas starigi konsekvencan regularon por
> transskribi el naciaj lingvoj en Esperanton. Alie povas esti, ke
> chiufoje, kiam iu volus esperantigi iun nomon el iu nacia lingvo, tiu
> uzus malsaman formon.

Ĉu tio estas afero maldezirata? Se jes, kiu decidu pri la ĝusta formo, kaj kiel?

Amike,

Tom.

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2008, 5:34:08 AM6/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:


Mi komprenas, ke la celo estas starigi konsekvencan regularon por
transskribi el naciaj lingvoj en Esperanton. Alie povas esti, ke
chiufoje, kiam iu volus esperantigi iun nomon el iu nacia lingvo, tiu
uzus malsaman formon.

Precize.

Kompreneble kiel en c'iu afero de la vivo oni devos fari kompromisojn, ekzemple Jerusalemo restu Jerusalemo kaj ne ig'u Jerusxalajm, Florenco restu Florenco kaj ne Firenco, ktp.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2008, 6:24:22 AM6/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tom:

C'u tio estas afero maldezirata? Se jes, kiu decidu pri la g'usta formo, kaj kiel?

Eble ne tre oportunas ke foje unu uzu Jerusxalajmo kaj foje iu uzu Jerusalemo.

Eble per diskutado inter ni esperantistoj kaj inter esperantistoj, kiuj konas la hebrean, ni povus veni al rekomendoj.

Amike

Renato

Tom Juval

unread,
Jun 2, 2008, 6:47:39 AM6/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/6/2 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

>
> Eble per diskutado inter ni esperantistoj kaj inter esperantistoj, kiuj
> konas la hebrean, ni povus veni al rekomendoj.

Mi pretas - verdire ege ŝatus - partopreni tian diskuton. Ĉu ĉi tiu
listo estas la ĝusta ejo, aŭ ĉu la diskuto okazu alieje?

Amike,

Tom.

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2008, 7:04:42 AM6/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tom:

Mi pretas - verdire ege s'atus - partopreni tian diskuton. C'u c'i tiu listo estas la g'usta ejo, au' c'u la diskuto okazu alieje?

Bone. C'i tiu listo povas gastigi la diskuton, sed, se Adam konsentas, eble la listo

<klasika-...@googlegroups.com> en kiu la diskuto ekestis estus pli tau'ga.

Amike

Renato

Detlef Karthaus

unread,
Jun 2, 2008, 10:22:51 AM6/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi certe ne uzos tiujn regulojn por la germana kiam ili traktas   "ö" alie ol  "oe"  cxar:
1. ili estas same prononcataj
2. historie la "e" estis skribita sur la "o" kaj poste tiu  'e' farigxis du punktoj aux streketoj
3. Ecx en la moderna germana, se oni ne povas tajpi la akcentitan leteron oni  rajtis skribis  "oe" anstataux "ö",
  "ae" anstataux "ä" kaj  "ue" anstataux "ü". 
 
Mi preferas ke propraj nomoj estu malgxuste prononcataj ol fusxe skribitaj.
 
Detlef
 Karthaus  (angle:  Cart house
                    france  Carte -ose
                   germane: Kahxthaus
                  esperante Karthauxs
fakte la esperanta prononco estas eble la plej gxusta cxar oni scias kiel literumi gxin kiam oni audas la prononcon.

2008/6/2 Adam Raizen <adam....@gmail.com>:

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2008, 10:28:59 AM6/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Detlef:


Mi preferas ke propraj nomoj estu malgxuste prononcataj ol fusxe skribitaj.

Via rajto, sed bonvolu akcepti, ke aliaj povus havi malsamajn preferojn, au' almenau scii kiel legi la nomon, ekzemple, Pennacchietti.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages