"reportaĵo"

9 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jun 17, 2015, 6:57:09 AM6/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

ekzistas aparta ĝenro de ĵurnalisma verko, kiu en la franca nomiĝas "reportage". Kiel oni povas vidi ĉe la intervikiaj ligiloj ĉe fr.wikipedia.org/wiki/Reportage, preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj krom la angla transprenis tiun vorton el la franca (foje kun iometa fonologia aŭ ortografia adapto). Ankaŭ en Esperanto ĝi jam estas iom uzata en la formo "reportaĵo": La gugloserĉo "reportaĵo" kaj estas liveras 457 rezultojn.

"Reportaĵo" estas formo raporti pri okazaĵoj el la vidpunkto de la ĉeestanta ĵurnalisto, tiel ke la leganto ricevas la impreson mem ĉeesti la okazaĵojn. En tiu ĵurnalisma ĝenro oni aparte emfazas konkretajn ekzemplojn kaj personojn kaj ilian sorton; kontraste al aliaj ĵurnalismaj ĝenroj oni ne kreas iun distancon al la priskribitaj personoj por krei senton de objektiveco, sed donas lokon al la subjektivaj impresoj de la priskribitoj.

En Esperanto, "raporto" jam havas alian signifon, nome ĵurnalisma verko, kiu objektive raportas pri okazintaĵoj (kiel "report" en la angla kaj "Bericht" en la germana). En PIV krome aperas "reporteraĵo", sed laŭ la PIV-a difino ĝi estas iu ajn artikolo verkita de raportisto, do sendepende de tio, ĉu la raporto-stilo estas pli objektiva aŭ pli subjektiva kiel en "reportaĵo". Aldone "reportaĵo" laŭ gugloserĉo jam ŝajnas pli multe uzata ol "reporteraĵo".

Mi persone ne vidas kialon por uzi la PIV-an radikon "reporter/", ĉar sufiĉas diri "raportisto". Sed la ĉi-supre difinita koncepto de "reportaĵo" ja bezonas apartan vorton, kaj mi momente ne vidas alian bonan manieron esprimi ĝin ol per uzo de la novradiko "reportaĵ/" pravigebla per regulo 15.

Kion opinias la aliaj? Ĉu ekzistas iu bona maniero esprimi la signifon de la franca/internacia "reportage" sen uzo de novradiko?

Amike,
Markos

José Antonio Vergara

unread,
Jun 17, 2015, 7:24:01 AM6/17/15
to ° listo 'la bona lingvo'
Termas pri malfacila demando, ĉar la proponata radiko ŝajnigas esti kunmetaĵo, kaj tiel oni implice enkondukas novan verbon ("report/i"), kiu estas tro simila al la jam ekzistanta raport/i. Bedaŭrinde, 15-regul-pretekste, en esperanto jam ekzistas tro da samspecaj etimologie parencaj paronimoj.                                                                                                                                                                                                                                                         Mi ne estas sufiĉe lerta por proponi pli trafan alternativon, tamen.                                                                                                                                                                                                                                                     "Raporto" ne nur estas ĵurnalisma verko, cetere, sed kiu ajn priskribo de tio farita, okazinta, decidita, ktp. Ekz. la estraro de UEA liveras raporton, kiun malmultaj legos.                                                                                                           Amike,                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                           José Antonio                                  

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Vastalto

unread,
Jun 17, 2015, 8:24:18 AM6/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Ŝajnas al mi, ke "rAportaĵo" estas uzebla.
Vidu PIV (2005) kaj Waringhien (Esp-Fra. 1994).

Amike,
Vastalto


Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:
>Saluton,
>
>ekzistas aparta ĝenro de ĵurnalisma verko, kiu en la franca nomiĝas
>"reportage". Kiel oni povas vidi ĉe la intervikiaj ligiloj ĉe
>fr.wikipedia.org/wiki/Reportage, preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj krom la angla
>transprenis tiun vorton el la franca (foje kun iometa fonologia aŭ
>ortografia adapto). Ankaŭ en Esperanto ĝi jam estas iom uzata en la formo
>"reportaĵo": La gugloserĉo *"reportaĵo" kaj estas* liveras 457 rezultojn.
>
>"Reportaĵo" estas formo raporti pri okazaĵoj el la vidpunkto de la
>ĉeestanta ĵurnalisto, tiel ke la leganto ricevas la impreson mem ĉeesti la
>okazaĵojn. En tiu ĵurnalisma ĝenro oni aparte emfazas konkretajn ekzemplojn
>kaj personojn kaj ilian sorton; kontraste al aliaj ĵurnalismaj ĝenroj oni
>ne kreas iun distancon al la priskribitaj personoj por krei senton de
>objektiveco, sed donas lokon al la subjektivaj impresoj de la priskribitoj.
>
>En Esperanto, "raporto" jam havas alian signifon, nome ĵurnalisma verko,
>kiu objektive raportas pri okazintaĵoj (kiel "report" en la angla kaj
>"Bericht" en la germana). En PIV krome aperas "reporteraĵo", sed laŭ la
>PIV-a difino ĝi estas iu ajn artikolo verkita de raportisto, do sendepende
>de tio, ĉu la raporto-stilo estas pli objektiva aŭ pli subjektiva kiel en
>"reportaĵo". Aldone "reportaĵo" laŭ gugloserĉo jam ŝajnas pli multe uzata
>ol "reporteraĵo".
>
>Mi persone ne vidas kialon por uzi la PIV-an radikon "reporter/", ĉar
>sufiĉas diri "raportisto". Sed la ĉi-supre difinita koncepto de "reportaĵo"
>ja bezonas apartan vorton, kaj mi momente ne vidas alian bonan manieron
>esprimi ĝin ol per uzo de la novradiko "reportaĵ/" pravigebla per regulo 15.
>
>Kion opinias la aliaj? Ĉu ekzistas iu bona maniero esprimi la signifon de
>la franca/internacia "reportage" sen uzo de novradiko?
>
>Amike,
>Markos
>
>--
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
>---
>You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la
>bona lingvo" group.
>To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
>email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
>For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>
>
>---html-part included links-------
>http://fr.wikipedia.org/wiki/Reportage
>mailto:la-bona-lingv...@googlegroups.com
>https://groups.google.com/d/optout

José Antonio Vergara

unread,
Jun 17, 2015, 8:30:26 AM6/17/15
to ° listo 'la bona lingvo'
Mi resendas mian mesaĝon ĉi-sube, en pli legebla formo. Ĉar la ĉapeliga programo "Tajpi" ne plu funkcias (ĉi iu scias kial?), mi devis anstataŭe instali en mian komputilon la programon "Ek", de Jurij Finkel. Tamen ial ĝi malpermesas la normalan uzon la la spacostango dum mi skribas mesaĝon en Gmail... Strange, ĉu ne? Jen la originala mesaĝo: 

Marcos Cramer

unread,
Jun 17, 2015, 9:48:37 AM6/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto skribis:

Ŝajnas al mi, ke "rAportaĵo" estas uzebla.

Tamen tiam malklariĝas la grava distingo inter raporto kaj "reportaĵo".

José Antonio skribis:


Termas pri malfacila demando, ĉar la proponata radiko ŝajnigas esti kunmetaĵo, kaj tiel oni implice enkondukas novan verbon ("report/i"), kiu estas tro simila al la jam ekzistanta raport/i.

Mi ĵus malkovris ke kelkaj Esperantistoj evitis ĉi tiun problemon per la uzo de "reportaĝo" anstataŭ "reportaĵo". La formo "reportaĝo" laŭ mi estas bone defendebla, ĉar por elekti inter "ĝ" kaj "ĵ" ĉe franc- kaj angla-devenaj vortoj Zamenhof plej ofte bazis sin sur la skriba formo kaj ne sur la prononco. Tamen ĝis nun "reportaĝo" estas multe malpli uzata ol "reportaĵo", laŭ gugloserĉo.

Amike,
Markos

Vastalto

unread,
Jun 17, 2015, 10:32:47 AM6/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:
>Tamen tiam malklariĝas la grava distingo inter raporto kaj "reportaĵo".

Ĉu?

Sed kelkaj uzekzemploj klare montras, ke "raportaĵo" jam estas
uzata en la senco de via "reportaĵo".
Do fakte oni distingas "raportaĵo"-n de simpla "raporto".

ekz. 1)
http://eo.mondediplo.com/article2107.html
Koncerne la ĵurnalismon, lia alia granda pasio, li tiam ĵus
aperigis raportaĵon kiu laŭspuris la atakon de sandinsista
taĉmento kontraŭ la Nacia Palaco en Managvo, kiu rapidigis
la falon de la diktatoro Anastasio Somoza en Nikaragvo.

eks. 2)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/japanio-raportajo-pri-fukusimo-tria-parto-la-veneninta-vivo.html
Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo – tria parto : la veneninta vivo

ekz. 3)
El la dorsokovrilo de "Krimeo estas nia"
Pri Homoj de Putin: Senĉese fascina libro, raportaĵo kiu kreskigas la
komprenon pri Rusio kaj rusoj. Ann Heberlein, Dagens Nyheter

k.t.p.

Amike,
Vastalto

José Antonio Vergara

unread,
Jun 17, 2015, 10:55:34 AM6/17/15
to ° listo 'la bona lingvo'
mi denove pripensis la demandon levitan de Marcos, kaj lainterveno de Vastalto konvinkis min ke, verŝajne, "raportaĵo" (kun A) sufiĉas. Tiu distingo pri kies elstarigo Marcos sentas bezonon, ne estas tiel grava, lau mia opinio. El la kunteksto oni facile povas kompreni ke "raportaĵo" estas io pli viva, ĉeesta, ol ekz. iu afereca oficiala raporto

Amike,

José Antonio

José Antonio Vergara

unread,
Jun 17, 2015, 11:07:42 AM6/17/15
to ° listo 'la bona lingvo'
Jen en Wikinovaĵoj listigo de "originalaj raportaĵoj": https://eo.wikinews.org/wiki/Kategorio:Originalaj_raporta%C4%B5oj

José Antonio Vergara

unread,
Jun 17, 2015, 11:15:29 AM6/17/15
to ° listo 'la bona lingvo'
la vorto "raportisto" kiel subspeco de "ĵurnalisto" ankaŭ estas ofta en la reto, ekz. "ĵurnalisto-raportisto de la fama gazeto Spiegel, kiu ekinteresiĝis pri ICH, la Esperanto-urbo kaj la Esperanto-instruado" (http://esperanto-urbo.de/blog.php?blog_id=22969785

Estas kelkaj trafoj kun la serĉo "ĵurnala raportado", "ĵurnalisma raportado", "ĵurnalista raportado" 

JAV


José Antonio Vergara

unread,
Jun 17, 2015, 11:23:56 AM6/17/15
to ° listo 'la bona lingvo'
Marcos: 

La gugloserĉo "reportaĵo" kaj estas liveras 457 rezultojn.

Dum la alternativa gugloserĉo raportaĵo+kaj+estas liveras 4 820 rezultojn, do iom pli ol 10-oble pli. 

Amike,

José Antonio

José Antonio Vergara

unread,
Jun 17, 2015, 11:35:45 AM6/17/15
to ° listo 'la bona lingvo'

la vorto "raportisto" kiel subspeco de "ĵurnalisto" ankaŭ estas ofta

Plej grava ekzemplo:  "Ryszard Kapuściński (1932 - 2007) 
Eminenta pola verkisto, raportisto, ĵurnalisto, nomata "princo de raportaĵo". Li vojaĝis tra la tuta mondo. 
Liaj libroj estas tradukitaj en 30 lingvojn." (http://www.literaturoenesperanto.strefa.pl/kapuscinski.html)

Lian libron Ebono oni publikigis ankau en esperanto.

Marcos Cramer

unread,
Jun 17, 2015, 12:06:11 PM6/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Bone, mi intertempe konvinikiĝis ke "raportaĵo" estas bona esprimo por tio.

Pro la pli ol 400 guglotrafoj de "reportaĵo" kaj la PIV-eco de "reporteraĵo", mi rekomendas ke ni aldonu la jenajn du liniojn al nia listo (kiam ĝiaj teĥnikaj problemoj estos solvitaj):
reportaĵ·o → raport·aĵ·o
reporter·aĵ·o → raport·aĵ·o

Ĉu iu malkonsentas?

Amike,
Markos

--

José Antonio Vergara

unread,
Jun 17, 2015, 1:06:34 PM6/17/15
to ° listo 'la bona lingvo'
Marcos:  
Pro la pli ol 400 guglotrafoj de "reportaĵo" kaj la PIV-eco de "reporteraĵo", mi rekomendas ke ni aldonu la jenajn du liniojn al nia listo (kiam ĝiaj teĥnikaj problemoj estos solvitaj):
reportaĵ·o → raport·aĵ·o
reporter·aĵ·o → raport·aĵ·o

Prave, lau mia opinio

JAVergara

lowenstein, anna

unread,
Jun 17, 2015, 4:07:59 PM6/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ankoraŭ ne bona komprenis, kio estas "reportage" kompare kun iu ajn alia ĵurnalisma raporto - eble nur ke ĝi estas pli subjektiva. Sed ĉiuokaze, kunmetaĵo kun -aĵ- povas havi specifan signifon. Pensu ekzemple pri "glaciaĵo", "araneaĵo", "postaĵo". Do, ankaŭ la vorto "raportaĵo" povus havi specifan, limigitan signifon. Por lernantoj certe estas pli facile memori la vorton "raportaĵo" ol lerni tute novan radikon.

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Jun 17, 2015, 4:59:05 PM6/17/15
to °listo 'lbl'
Mi ne trovas la spaco por skribi, ke mi ankorauy ne respondas pri 'report/raport' sed nur pri la teh'nika demandeo levita de Jose' Antonio:

​|   ​
Ĉar la ĉapeliga programo "Tajpi" ne plu funkcias (ĉi iu scias kial?), mi devis anstataŭe instali en mian komputilon la programon "Ek", de Jurij Finkel. Tamen ial ĝi malpermesas la normalan uzon la la spacostango dum mi skribas mesaĝon en Gmail... Strange, ĉu ne?

​C'e mi okazis la malo kaj aldone nun ankau' 'tajpi' ne funkcias sur alia komputilo.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jun 17, 2015, 5:05:37 PM6/17/15
to °listo 'lbl'
Marcos: 

|    mi rekomendas ke ni aldonu la jenajn du liniojn al nia listo (kiam ĝiaj teĥnikaj problemoj estos solvitaj):
reportaĵ·o → raport·aĵ·o
reporter·aĵ·o → raport·aĵ·o

Mi certe faros tion.

Amike

Renato


Pjer

unread,
Jun 17, 2015, 6:51:34 PM6/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Malkovrante tiun diskuton mi spontane pensis same kiel Vastalto, raportaĵo taùgas.
Nune, oni uzas la francan vorton "reportage" ĉefe pri fota aù filma raporto, do laù mi oni povus tiuokaze por precizigi la aĵon uzi la vortojn: fotoraporto aù filmraporto.
Amike, Pjer.

Le mercredi 17 juin 2015 23:05:37 UTC+2, Renato Corsetti a écrit :
Marcos: ge

Leo De Cooman

unread,
Jun 18, 2015, 5:59:29 AM6/18/15
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto schreef op 17/06/2015 om 14:24:
> Ŝajnas al mi, ke "rAportaĵo" estas uzebla.
> Vidu PIV (2005) kaj Waringhien (Esp-Fra. 1994).
Mi tute konsentas.

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages