Fw: 24 vulkanizi

2 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 24, 2008, 9:06:47 AM10/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
pardonu eventualajn resendojn, foje la "respond" auwtomate iris al
"noreply", kaj sekve versxajne ne atingis vin...
-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: ro-esp <ro-...@dds.nl>
Aan: la-bona-lingvo group <nor...@googlegroups.com>
Datum: maandag 6 oktober 2008 23:05
Onderwerp: Re: 24 vulkanizi


>
>
>From: Renato Corsetti
>Leo:
>> > vulkanizi : sulfurigi
>> "vulkanizi" ĉiam temas pri kaŭĉuko. Sulfurigi havus ĝeneralan signifon.
>
>kiun signifon do?
>
>>Ĉi tiu radiko eble estas konsiderebla por ke ni trovu samsignifan
esprimon.
>
>> Ĉu "sulfurumi (kaŭĉukon)"?
>
>tiu vorto uzeblus se
>- ne eblas vulkanizi kawcxukon sen sulfuro
>- ne ekzistus aliaj procedoj nomataj sulfurumi
>
>Cxar law mia scio oni sulfurumas sekigitajn fruktojn
>(rozinojn ekzemple), tiu lasta kondicxo ne estas plenumata
>
>Date: Sat 4 Oct 2008 16:17
>From: "Nguyen Xuan Thu"
>
>> sulfurumi (kaŭĉukon) pli taŭgas,
>
>pli tawgas ol kio ? kaj kial?
>
> gxis, Ronaldo
>
>
>

Leo De Cooman

unread,
Oct 24, 2008, 12:01:52 PM10/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

>Leo:
>> > vulkanizi : sulfurigi
>> "vulkanizi" ĉiam temas pri kaŭĉuko. Sulfurigi havus ĝeneralan signifon.
>
>kiun signifon do?

"sulfurigi" signifus "igi sulfura".
Vulkanizi signifas "pritrakti kaŭĉukon per sulfuro" por plifortigi aŭ
malmoligi ĝin, laŭ mia scio. Mi memoras, ke "ebonito" estas tre malmola
kaŭĉuko, rezulto de daŭrigata vulkanizado.

Laŭ PIV "sulfuri" estas "pritrakti per sulfuro".
Sulfuro estis/as uzata interalie por mortigi malutilajn organismojn (eks.
fungojn) dum la preparado de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. (Nuntempe oni emas uzi
sulfiton tiucele).
Ĉu "sulfuri" aŭ "sulfurigi" barelon, en kiun oni metos vinon?
(Nederlande: "zwavelen")
Ĉu sulfuri aŭ sulfurigi kaŭĉukon?
Ĉu ebonito estas sulfurita aŭ sulfurigita kaŭĉuko?
Ĉu pritrakto per sulfito estas sulfitado? Ĉu sulfitigado? ktp.
Ekzemple: Aldono de sulfito al vianda hakaĵo estas malpermesita. Ĉu
"Sulfitado de hakitaĵo estas malpermesita"? ....
Tion mi lasas al lingvistoj!
Por pripensi pliajn similajn terminojn: oni ofte uzas kloron pro pritrakti
diversajn materiojn... Ĉu "klori"? Ĉu "klorigi"? Ĉu (mi apenaŭ kuraĝas
skribi tion ĉi tie) "klorizi"?

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 4:20:02 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Laŭ PIV "sulfuri" estas "pritrakti per sulfuro".
Por via spirita trankvileco mi aldonis la sufikson "um": sulfur-um-i".

"Sulfitado de hakitaĵo estas malpermesita"? ....
Se mi scius kio estas "sulfito", mi dirus ke jes. Kio ĝi estas kaj kiu estas ĝia rilato al "sulfuro"?

Ĉu (mi apenaŭ kuraĝas skribi tion ĉi tie) "klorizi"?
Pentu dum vi havas tempon pro tio, ke vi skribis tion.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 26, 2008, 7:19:26 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>> LDC: Laŭ PIV "sulfuri" estas "pritrakti per sulfuro".
> RC: Por via spirita trankvileco mi aldonis la sufikson "um": sulfur-um-i".
Bone! Mia spirito estas pli trankvila nun. Mi nun pli fidas "sulfurumitan kaŭĉukon".
 
>> LDC: "Sulfitado de hakitaĵo estas malpermesita"? ....
> RC: Se mi scius kio estas "sulfito", mi dirus ke jes. Kio ĝi estas kaj kiu estas ĝia rilato al "sulfuro"?
Sulfito estas kemia kombinaĵo kun sulfuro (laŭ PIV ankaŭ sulfo en mallongita formo; pri tio mi jam skribis) kaj oksigeno en difinita proporcio kaj strukturo: ekzemple: Na2SO3 estas natria sulfito.
La sulfita jono estas SO3=
Ĉu fiulo, kiu metas natrian sulfiton en la viandan hakitaĵon por pli facile vendi ĝin, eĉ se ĝi estas ja iom putrinta, "sulfitas" ĝin... aŭ "sulfitumas", aŭ .... (fia ulo... eble "izus" ĝin: fi! fi! fi!    ;o)
 
>> LDC: Ĉu (mi apenaŭ kuraĝas skribi tion ĉi tie) "klorizi"?
> RC: Pentu dum vi havas tempon pro tio, ke vi skribis tion.

Jen mia pento: mi uzis mian tempon dirante sep fojojn "Klorizi estas fiago!"
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 9:27:27 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Ĉu fiulo, kiu metas natrian sulfiton en la viandan hakitaĵon por pli facile vendi ĝin, eĉ se ĝi estas ja iom putrinta, "sulfitas" ĝin... aŭ "sulfitumas", aŭ ....
Eble sulfitumas estas pli klara.

(fia ulo... eble "izus" ĝin: fi! fi! fi!    ;o)
Je tiu nivelo de fieco, tamen nur PIV povas levi sin.
"Klorizi estas fiago!"
Bone!

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages