Jean-Christophe Groult skribis:
Mi legis la proponon de Didier Janot kaj mi
arkodiĝas kun li pri la
tro longeco de la nomo. Sed mi opinias ke la nomo
"Eŭropo Esperanto"
ne estas pli bona: ................
Dank'al la vortoj
Eŭropo kaj Demokratio ni povas pli facile ekparoli
kun neesperantistoj pri
la manko de demokratio, kaj poste pri lingva
malegaleco kaj finfine pri
esperanto.
Iomete flanke, sed tamen chi-koncerne, mi volas konigi al vi la rezulton de
debato ene de la retdiskutlisto
la-bona...@googlegroups.com
pri la vortoj 'demokratio' kaj 'demokrato'.
Kiel vi povas kontroli en NPIV la signifo de
'demokratio' lau ghi estas:
Reghimo en kiu la decidpovo apartenas, au pere au
senpere, al la popolo. Tiu signifo estas oficialigita en la oka Oficiala Aldono
al la Akademia Vortaro (el 1974).
(Kaj tial antau kelkaj semajnoj mi atentigis la
anojn de chi-tiu diskutlisto pro la ne-aprobindeco de la vorto 'demokratio' en
la nomo de via partio.)
Sed tiu decido estis malobservo de la Fundamento de
Esperanto, char jam ekzistis (estis oficialigita en 1919 en la dua Oficiala
Aldono al la Akademia Vortaro) la vorto 'demokrato'.
Ghi estis malobservo, char la 15a regulo de la
Fundamenta Gramatiko diras:
15. Les
mots "étrangers" c.-à-d. ceux que la plupart des langues ont empruntés à la même
source, ne changent pas en Esperanto. Ils prennent seulement l’orthographe et
les terminaisons grammaticales de la langue. Mais quand, dans une catégorie,
plusieurs mots différents dérivent de la même racine, il vaut mieux
n’employer que le mot fondamental, sans altération, et former les autres
d’après les règles de la langue internationale. Ex.: tragédie ―
tragedi'o, tragique ―
tragedi'a.
15.
Sogenannte Fremdwörter, d.h. solche Wörter, welche die Mehrheit der
Sprachen aus einer und derselben fremden Quelle entlehnt hat, werden in der
internationalen Sprache unverändert gebraucht, indem sie nur die internationale
Orthographie annehmen; aber bei verschiedenen Wörtern, die eine gemeinsame
Wurzel haben, ist es besser, nur das Grundwort unverändert zu
gebrauchen, die abgeleiteten Wörter aber ― nach den Regeln der internationalen
Sprache zu bilden; z.B. Theater, teatr'o; theatralisch,
teatr'a.
La baza vorto estu 'demokratio' kaj de tio
derivatas la vorto 'demokratiano' au 'demokratiulo' kiu prenas la signifon de la
- ekde nun malkonsilata - vorto 'demokrato'.
Do, auskultu, vi ne plu estas demokratoj, sed
demokratiuloj !
(Kaj mi retroprenas mian sugeston nomi vian partion
'Europo, Demokrateco, Esperanto'.)
Johan Derks