Mi petas senkulpigon, sed laux mi la diskuto pri "dumpingo" estas kondukanta al anstatauxaj esprimoj, kiuj ne kongruas kun la signifoj de tiu vorto, kiaj ili firmigxis en internaciaj rilatoj (traktatoj, praktikoj ktp).
Mi tuj diru, ke la angla "dumping" de cxiam estas rigardata kiel termino kun negativa nuanco en si mem; kaj por esprimi tiun negativecon tute ne estas bezonata la prefikso fi- (samkiel ne havus sencon paroli pri fi-sxtelo aux pri fi-rabo).
Tiel multe dumpingo havas negativan sencon, ke cxi tiu termino estas uzata, riprocxe, de la landoj kiuj akuzas aliajn pri tia konduto; ekzemple, en Euxropa Unio (kaj aparte en Italujo) oni akuzas Cxinion pri "dumpingo" koncerne teksajxojn kaj ludilojn, cxar ties vendoprezoj eksterlande estas tre pli malajtaj ol "normale", lige kun la tre pli malaltaj produktokostoj en Cxinio (*). En tia kadro, la legxaro de Euxropa Unio esence asimilas la koncepton pri "dumpingo" kun tiu pri "mallojala konkurenco" pere de tro malkaraj prezoj.
Kun la paso de la tempo, la esprimo estis aplikita ankaux al aliaj (enlandaj) fenomenoj: ekzemple, oni parolas pri "soci(al)a dumpingo" kiam entreprenistoj aplikas pli malkarajn prezojn profitante de la fakto, ke ili ne plenumas la regulojn koncerne salajron, labordauxron, laborsekurecon, sociajn asekurojn, respekton al la medio ktp.
Mi aldonas, ke dumpingo povas okazi ne nur cxe vendo de varoj, sed ankaux cxe livero de servoj: estas konate, ke multaj komputilaj prilaboroj favore al britaj entreprenoj - ekzemple, mendo de aviadiloj flugoj - estas farataj en Hindujo, kaj io simila okazas en Italujo kun la porklientaj servoj de la telefonaj entreprenoj, grandparte lokitaj en la suda parto de la lando, kie - lige kun kompare pli granda senlaboreco - homoj akceptas pli malaltajn salajrojn kaj pli pezajn laborkondicxojn.
En tia situacio, laux mi ne havas sencon uzi la radikojn sxut-, cxas, pred- kaj simile (por diri spritajxon: eventuale, oni povus paroli pri "rab-dungado").
Konklude: laux mi, ne estas oportune anstatauxigi la sintezan terminon "dumpingo" per pli-malpli trafe elpensitaj kunmetajxoj aux "klarigoj" (maksimume, sed kun granda hezitemo, mi akceptus "subkosta/ tromalkara vendado", "subkosta/ tromalkara servolivero" por la unua signifo).
Amike
Antonio
(*) Estas senutile diri, ke Cxinio malakceptas tian akuzon, dirante ke ne temas pri mallojala konkurenco, sed pri la fakto ke gxi kapablas produkti je pli malaltaj kostoj, kaj ke la problemo koncernas ne la troan malkarecon de la cxinaj prezoj, sed la troan karecon de tiuj alilandaj.
-----Messaggio originale-----
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:
la-bona...@googlegroups.com] Per conto di LajzTajfuno
Inviato: lunedì 17 agosto 2009 3.32
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: predo (kaj dumpingo)