kelkaj aldonaj di-vortoj

2 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Sep 25, 2007, 4:14:24 AM9/25/07
to la-bona...@googlegroups.com
Jen kelkaj aldonaj di-vortoj kun proponita kunmetita egalvalorajxo,
precipe nur rekta lauxradika traduko de la grekajxoj. Mi tre sxatus
scii, kiel aliaj lingvoj esprimas la samon, se ili ne uzas la
grekajxojn (speciale pri 'teologio').

ateismo: sendiismo
agnostikismo: sensciismo
disteismo: malbondiismo, malicdiismo (kredo je dio kiu estas almenaux
parte malbona)
euxteismo: bondiismo (ties malo)
monismo: unuismo (kredo je unu baza principo)
dualismo: duismo (kredo je du bazaj principoj, gxenerale kontrauxaj)
panteism: cxiodiismo (ni jam diris)
panenteismo: cxioendiismo (kredo ke la tuta mondo estas parto sed ne
la tuto de dio)
politeismo: plurdiismo, multdiismo
teologio: diesplorado

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2007, 4:57:35 AM9/25/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Jen kelkaj aldonaj di-vortoj kun proponita kunmetita egalvalorajxo,
>precipe nur rekta lauxradika traduko de la grekajxoj.

Mi registrios c'iujn kiel traktindajn vortojn.

>Mi tre sxatus scii, kiel aliaj lingvoj esprimas la samon, se ili ne
>uzas la grekajxojn (speciale pri 'teologio').

En la itala oni uzas la grekaj'ojn. Mi devaskonfesi ke multajn el
tiuj vortoj mi neniam au'dis.

amike

Renato

----------------------------------------------------------------
Renato Corsetti (Korseti), Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato....@gmail.com>
----------------------------------------------------------------

Nino

unread,
Sep 25, 2007, 11:29:04 AM9/25/07
to la-bona...@googlegroups.com
Nu, legante "The God Delusion" (de Richard Dawkins) mi retrovis la difinojn
de "deismo", "teismo" kaj "panteismo":

"Teismo"=kredo je iu supernatura 'inteligento', Dio, kiu kreis la universon
kaj daure okupigxas pri gxi kaj pri la homaro: prikonsiderante ties
pregxojn, punante, pardonante... kaj cxion sciante (do la hebrea, la
kristana kaj la islama religio apartenas al cxi tiu granda grupo, se mi bone
komprenas)

"Deismo"=kredo je iu supernatura 'inteligento', Dio, kiu kreas la legxojn
kiuj regas la universon, sed tiu Dio tute ne okupigxas pri la agoj de la
homaro. Lau mia memoro (kiu ne plu bone funkcias) la tiel nomataj
'animistaj' religioj estas tiaj.

"Panteismo"=kredo je ekzisto de naturaj legxoj kiuj regas la universon.
"Dio", cxikaze estas sinonimo de "naturo". Dawkins asertas ke Einstein (kaj
pluraj aliaj) estis 'panteisto'.

"Sendiismo" tute ne placxas al mi (kiu tute ne kredas je ekzisto de iu ajn
dio), cxar mi havas la impreson ke al "sendiisto" MANKAS dion (kaj mi tute
ne pensas ke io tia mankas al mi!).

"Teologio". Jen alia interesa vorto. Cxu vi konas homon kiu pretas uzi la
vorton "teologo" por difini 'ateistan' ulon kiu esploras 'diajxojn'?

Nino

http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarieta per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di
lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano,
Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)
http://www.swahili.it/bao (Versione moderna e tanzana di un gioco diffuso in
tutto il mondo antico)

Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi
allegati e vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio
potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il
mittente non se ne assume alcuna responsabilita.

> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
> Inviato: martedi 25 settembre 2007 10.58
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: (la bona lingvo) kelkaj aldonaj di-vortoj
>
>
> Adam:


>
> >Jen kelkaj aldonaj di-vortoj kun proponita kunmetita egalvalorajxo,
> >precipe nur rekta lauxradika traduko de la grekajxoj.
>

> Mi registrios c'iujn kiel traktindajn vortojn.
>

> >Mi tre sxatus scii, kiel aliaj lingvoj esprimas la samon, se ili ne
> >uzas la grekajxojn (speciale pri 'teologio').
>

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2007, 11:50:34 AM9/25/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bone pri la difinoj, sed ni bezonas samsignifaj'ojn en simpla Esperanto.

>"Teologio". Jen alia interesa vorto. Cxu vi konas homon kiu pretas uzi la
>vorton "teologo" por difini 'ateistan' ulon kiu esploras 'diajxojn'?

En nia listo estas la vortoj:

teologi-o = di-stud-o, di-scienc-o
teolog-o = di-fakulo, di-scienc-ist-o

kiuj estas la proponoj de la originala japana listo de simplaj
vortoj. Lau' la difino, "teologo" estas iu, kiu studas pri dio.

Amike

Adam Raizen

unread,
Sep 26, 2007, 4:58:07 AM9/26/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 9/25/07, Nino <ni...@vessella.it> wrote:

> "Sendiismo" tute ne placxas al mi (kiu tute ne kredas je ekzisto de iu ajn
> dio), cxar mi havas la impreson ke al "sendiisto" MANKAS dion (kaj mi tute
> ne pensas ke io tia mankas al mi!).

Eble. Cxu vi havas alian proponon por kunmetita anstatauxajxo de
'ateismo'? 'sendiismo' estas nur lauxradika traduko de 'ateismo'.

Cxiukaze, tio, ke iu senas je io ne necese signifas, ke mankas al li
io havinda. Ekzemple, se oni dirus, ke iu estas 'sendependa' aux
'senkulpa', oni ne pensus, ke oni kritikas iun mankon cxe li.

> "Teologio". Jen alia interesa vorto. Cxu vi konas homon kiu pretas uzi la
> vorton "teologo" por difini 'ateistan' ulon kiu esploras 'diajxojn'?

Kiom da tiaj homoj estas (ja estas almenaux kelkaj). Kiel alie vi
nomus tian homon, ecx neologisme?

Nino

unread,
Sep 26, 2007, 5:19:21 AM9/26/07
to la-bona...@googlegroups.com
> Eble. Cxu vi havas alian proponon por kunmetita anstatauxajxo
> de 'ateismo'? 'sendiismo' estas nur lauxradika traduko de 'ateismo'.

Beadurinde mi ne havas alian proponon :<



> Cxiukaze, tio, ke iu senas je io ne necese signifas, ke
> mankas al li io havinda. Ekzemple, se oni dirus, ke iu estas
> 'sendependa' aux 'senkulpa', oni ne pensus, ke oni kritikas
> iun mankon cxe li.

Tio ne multe konvikas min ("kulpo" kaj "dependo" tute ne enhavas la saman nuntempan implicitan nuancon de "dio") ... tamen pli gravas mia nekapablo proponi alian vorton.



> > "Teologio". Jen alia interesa vorto. Cxu vi konas homon kiu
> pretas uzi
> > la vorton "teologo" por difini 'ateistan' ulon kiu esploras
> 'diajxojn'?
>
> Kiom da tiaj homoj estas (ja estas almenaux kelkaj). Kiel
> alie vi nomus tian homon, ecx neologisme?

Tio estis simpla rimarko.
Kvankam, lau mi la plejmulto (mi neniam nombris ilin) de "ateistoj" ja apartenas al tiu grupo da homoj, mi ne taksas grava la nombron: cxu tiu kriterio validu por cxiu vorto?
Rilate proponon de nova vorto, mi uzus gxuste la saman, sed redifinante gxin. Sed tio ne estas aparta problemo de Esperanto (do de cxi tiu listo).

Nino

http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)

http://www.changamano.org (Iniziative di solidarietà per la Tanzania)


http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano, Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)
http://www.swahili.it/bao (Versione moderna e tanzana di un gioco diffuso in tutto il mondo antico)

Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi allegati è vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il mittente non se ne assume alcuna responsabilità.

adam....@gmail.com

unread,
Sep 29, 2007, 1:47:45 PM9/29/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 9/25/07, Adam Raizen <adam....@gmail.com> wrote:

> ateismo: sendiismo
> politeismo: plurdiismo, multdiismo

En la hebrea oni uzas la grekaĵojn en filozofia kunteksto, sed en
religia kunteksto estas ankaŭ kelkaj aliaj terminoj. Specife:

unudiismo: איחוד השם iĥud haŝem, 'unuigo de la nomo (de la Eternulo)'
(tio ŝajnas malofta laŭ interreta serĉo, sed mi iam renkontis ĝin)

plurdiismo aŭ ĉia idolservo: עבודה זרה, avoda zara, 'fremda adorado'
aŭ עבודת כוכבים ומזלות avodat koĥavim umazalot, 'adorado de steloj kaj
zodiaksignoj', aŭ עבודת אלילים avodat elilim, 'idolservo'.

sendiisto: אפיקורסות apikorsut, laŭvorte 'epikurismo'

Ankaŭ estas vorto כופר kofer, parenca al la araba 'kafir', ĝenerala
vorto por neanto de la religiaj kredoj.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages