RE: sket-o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Dec 31, 1987, 6:39:37 PM12/31/87
to la-bona...@googlegroups.com
[mi persone malsxatas la vorton, unue cxar gxi troe devias de la fontlingva
sono, due cxar sket estas slangvorto por heroino, trie cxar tiuj kiuj jes
rekonos gxin, estas tentataj misprononci la e ]

From: Renato Corsetti

Thierry (plusendante proponojn de Pierre Choukroun):

> > sketo - rultabulo

mi jam diris ke tiu maltawgas

> Nun ni havas la linion:

> *sket-o* --> glit-il-o, glit-kur-il-o, glit-su-o

Mi opinias ke uzado de "glit" estas misgvida. Oni ja celas ne gliti,
kaj la ilo ecx preventas glitadon (pied)flanken

From: Eduardo

> Almenau ce ni, hispane, oni pruntis "skate" kaj uzas gin kun la
> sama signifo de "skateboard", tio povas konfuzi.

En la nederlanda gxi uzatas verbe por iri sur sxuoj kiuj havas radojn.
Spertuloj distingas inter sxuoj kun po 4 radoj en unu vico, kaj samaj
kun 5. Unu nomigxas "inlineskate" dum la alia "skeeler". Ili iom
ofendigxas se oni diras rolschaats... (tiuj ja havas po 4 radojn, sed 2x2)

gxis, Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages