Laŭ mi oni rajtas proponi aliajn eblecojn eĉ por oficialaj kaj fundamentajn vortojn. Neniu proponas forigi ilin, nur uzi pli simplajn kaj samsignifajn vortojn (ssv).
Ekzemple "delegitaro" estas, mi pensas, pli bonlingva ol delegacio. Delegitaro estas tuj komprenebla kaj mi ne vidas kial ni ne proponu tion. Temas ja pri "simplaj samsignifaj vortoj / Simplaj vortoj kompreneblaj kaj konstruataj surbaze de la krea kapablo de Esperanto".
"Pilaro/tamburaro" kiel samsignifaj vortoj de "baterio" (ĉiuj oficialaj) jam troveblas en la listo.
Amike, Eduardo.
Oficialajn kaj eĉ pli fundamentajn radikojn, laŭ mia opinio, indas
alfronti nur en specialaj gravaj okazoj.
J-K Rinaldo
Nur en PIV ests eble pli-malpli 15.000 neologismoj. Trovi taŭgan kaj kontentigan solvon por ili estas jam amasa laboro
Mi samopinias. Sed ne ĉiuj scias kiuj estas tiuj 15.000 pritraktindaj. Mi emis proponi antaŭ nelonge sed miaj proponoj jam havis liniojn en la retejo. Ĉu iu povus skribi liston de tiaj vortoj? Ne de ĉiuj, kompreneble, sed de kelkaj, tiel ke homoj kiel mi povos pli bone helpi, proponante anstataŭ atendante la proponojn de aliaj.
> Oficialajn kaj eĉ pli fundamentajn radikojn, laŭ mia opinio, indas
> alfronti nur en specialaj gravaj okazoj.
Jes, el la supra vidpunkto, konsiderante niajn rimedojn, vi pravas. Sed tiuj proponitaj vortoj estas tiel simplaj kaj samsignifaj! Kaj ni havas linion por "baterio" (kiu ne estas tiel grava) ...
Kion mi celas diri estas: ni ne preteratentu proponon *nur pro tio* ke la koncernataj vortoj estas oficialaj aŭ fundamentaj. Almenaŭ ne tiel aŭtomate kiel en viaj mesaĝoj.
Amike, Eduardo.
> ... Ĉu iu povus skribi liston de ... de kelkaj neologismoj, tiel ke ... mi povos proponi SSV?
>
Mi baldaŭ sendos etan liston, eĉ kun kelka mia propono de SSV
> ... ni ne preteratentu proponon *nur pro tio* ke la koncernataj vortoj estas oficialaj aŭ fundamentaj. Almenaŭ ne tiel aŭtomate kiel en viaj mesaĝoj.
Verdire, mi opiniis alfronti OR kaj FR en "specialaj gravaj okazoj".
Krome pri la fundamentaj radikoj, laŭ mi, oni devus produkti samtempe
gravan kialon por konsili ilian anstataŭon.
Ĉar fin fine nia celo estas mapliigi la kvanton da radikoj, ĉu ne?
Kiu estus la kiaolo, pro kio meritus ne uzi "institucio"?
J-K Rinaldo
... en PIV ests eble pli-malpli 15.000 neologismoj.
Sed ne ĉiuj scias kiuj estas tiuj 15.000 pritraktindaj.
Mi baldaŭ sendos etan liston, eĉ kun kelka mia propono de SSV
Tamen tiu estas nur mia aspiro, eble senvalora.
J-K Rinaldo
Mi estas leganta la PIV-on, sed mi havas nek la tempon, nek la kapablecon decidi, por chiu vorto, chu indas noti ghin, kial... kaj mi ne legos la vortaron, unue por la oficialaj vortoj, due por la novaj radikoj...