Re: pendolanto

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 10, 2009, 12:17:01 PM11/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Wed 4 Nov 2009 01:07
> From: "Pilar Otto"
>
>
> Andreas demandis al mi (kaj eble ankaux al la aliaj listanoj):
>> Chu lau vi "pendolanto" jam sufichas? Au chu precizigo estas necesa,
>> kiel ekzemple "inter-hejm-kaj-laborej-pendolanto"?

cxu ekzistas verbo "pendoli" kun la signifo "provi eltrovi ion per
sxnureto kun pezajxo" (iom kia per rabdo) ?

gxis nun mi ne sentas kialojn por preferi ajnan terminon. "pendolanto"
sxajne nur havas la "avantagxon" , ke neniu nacilingvo konas gxin..
(eble mi ne jam legis mesagxojn prie..)

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Nov 10, 2009, 1:24:05 PM11/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
cxu ekzistas verbo "pendoli" kun la signifo "provi eltrovi ion per
sxnureto kun pezajxo" (iom kia per rabdo) ?
Lau' mia lingva sento kaj lau' PIV "pendoli" signifas: balancig'i kiel pendolo, iri antau'en kaj malantau'en.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Nov 12, 2009, 9:12:13 AM11/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Tues 10 Nov 2009 10:24
> From: Renato Corsetti

Tio ne respondas al mia demando, t.e. cxu oni uzas tiun vorton por la provoj
ekkoni la futuron per pendolo.

pri la celata signifo: pendolanto same (mal)bonas kiel navedo aw pramo.
Cxu ekzistas valiodaj kialoj por ne enkonduki apartan vorton (ekzemple
"forenso") ?

kaj kiel difini tiun terminon? Cxu homo kiu logxas je kelkcent metroj
de sia laborejo
meritas la nomon?

Marcos Cramer

unread,
Nov 12, 2009, 10:10:09 AM11/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
pri la celata signifo: pendolanto same (mal)bonas kiel navedo aw pramo.
Cxu ekzistas valiodaj kialoj por ne enkonduki apartan vorton (ekzemple
"forenso") ?

Jes, valida kialo laŭ mi estas ke tre multaj lingvoj jam uzas metaforon kun "pendoli" por tio. Vi ŝajne preteratentis mian mesaĝon en kiu mi listigis lingvojn, en kiuj ĝi estas uzata.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2009, 12:57:07 PM11/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
valida kialo laŭ mi estas ke tre multaj lingvoj jam uzas metaforon kun "pendoli" por tio.
Kaj alia valida kialo laŭ mi estas la leĝo: Ju malpli da radikoj des pli bone!

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2009, 1:19:27 PM11/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Tio ne respondas al mia demando, t.e. cxu oni uzas tiun vorton por la provoj
> ekkoni la futuron per pendolo.
>
Mi nomus tion (pendol-)divenisto.

> kaj kiel difini tiun terminon? Cxu homo kiu logxas je kelkcent metroj
> de sia laborejo meritas la nomon?
>
Ĝenerale temas pri homoj, kiuj veturas inter la loĝloko kaj la laborloko.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Nov 12, 2009, 2:22:44 PM11/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Kaj alia valida kialo laŭ mi estas la leĝo: Ju malpli da radikoj des pli bone!

Kara Renato, matematike parolante tio signifus, ke neniu radiko estus bone. Tio evidente ne ĝustas.
Ni bezonas "optimumon" inter tro multe kaj tro malmulte da radikoj. Kaj trovi tian optimumon estas malfacila tasko.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2009, 2:48:39 PM11/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Ni bezonas "optimumon" inter tro multe kaj tro malmulte da radikoj. Kaj trovi tian optimumon estas malfacila tasko.
Certe. Ni diru, ke la fundamenta kaj oficialaj radikoj estas tiu optimumo kaj ni rajtas aldoni iom ŝpareme kiam aperas novaj aĵoj por kiuj oni ne povas fari kunmetitan vorton.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages