hipocentr-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 20, 2012, 11:02:13 AM5/20/12
to °listo 'lbl'
Kunligita vorto estas "hipocentr-o". Pri ĝi oni parolis pri "sub-centr-o" aŭ "trem-centr-o". Kion vi pensas?

Amike

Renato
--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
May 20, 2012, 11:09:54 AM5/20/12
to la-bona...@googlegroups.com

 

Jen utila bildo el Vikipedio. Se mi ĝuste komprenas, la “fokuso” (laŭ ĉi tiu bildo) estas la hipocentro, tio estas la punkto, kie la tertremo efektive okazas sub la tero, kaj la “epicentro” estas la surfaca punkto rekte super ĝi. Mi proponis “originpunkto” por “epicentro”, sed eble oni uzus tiun esprimon pli ĝuste por la hipocentro. Ĉu eventuale “subtera originpunkto” kaj “surfaca originpunkto”?

Anna

 

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 20 maggio 2012 17.02
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) hipocentr-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
image002.gif

Marcos Cramer

unread,
May 20, 2012, 12:01:06 PM5/20/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

Ĉu eventuale “subtera originpunkto” kaj “surfaca originpunkto”?

Ĉi tiuj esprimoj ankaŭ tre plaĉas al mi. Tamen eble preferindas resti ĉe "centro" anstataŭ "originpunkto", por havi iom pli koncizajn esprimojn kaj por konservi ioman similecon al la internaciaj esprimoj. La signifo de "centro" ja certe permesas tion. Nun mi do proponas "subtera centro" kaj "surfaca centro".

Amike,
Markos

Leo De Cooman

unread,
May 20, 2012, 4:43:54 PM5/20/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 20/05/2012 18:01, Marcos Cramer schreef:
> Nun mi do proponas "subtera centro" kaj "surfaca centro".

Bone por mi.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
May 26, 2012, 4:37:38 PM5/26/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


>   Nun mi do proponas "subtera centro" kaj "surfaca centro".

Leo:
> Bone por mi.

Mi reistris provizore tiujn  du liniojn.

Nakai Cuneo

unread,
May 27, 2012, 5:53:24 AM5/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Nakai skribas el Japanio:
 
Markos:

>   Nun mi do proponas "subtera centro" kaj "surfaca centro".

Leo:
Mi reistris provizore tiujn  du liniojn.

Amike

Renato

Kion signifas la vorto “reistris” kiun vi skribis supre:
 
Amike,                                             NAKAI Tuneo

--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

--

Renato Corsetti

unread,
May 27, 2012, 6:20:48 AM5/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Nakai Cuneo:
Kion signifas la vorto “reistris” kiun vi skribis supre:

Pardonu. Temas pri skriberaro por "registris".

Amike

Renato

Nakai Cuneo

unread,
May 28, 2012, 8:07:54 AM5/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata s-ro Corsetti:
 
eraro: Kion signifas la vorto “reistris” kiun vi skribis supre.
korekto: Kion signifas la vorto “reistris” kiun vi skribis sube?

Renato Corsetti

unread,
May 29, 2012, 6:53:37 AM5/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
Nakai Cuneo:
>  Kion signifas la vorto “reistris” kiun vi skribis sube?

registris.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages