"Antonio De Salvo"
<antonio...@tiscali.it>: Apr 17 09:27AM
+0200
En la itala, la oficiala nomo de tiaj aparatoj estas
"APR" (Aeromobile a Pilotaggio Remoto = Flugmasxino je
Fora Pilotado), kvankam kutime oni uzas la anglan
nomon "drone", elparolatan laux la itala maniero, do
sensxangxe "drone".
La vorto estis disvastigita de la amaskomunikiloj, kaj
la italoj alprenis gxin tute ne demandante de si, kion
gxi signifas en la angla (multaj ecx erare opinias, ke
temas pri vorto kunmetita per iaj komencliteroj).
Amuze, en la angla "drone" havas multegajn signifojn,
kaj mi ne scias, kiu el ili decidigis pri gxia uzo por
senpilotaj aparatoj gvidataj je distanco:
1- virabelo;
2- parazito;
3- profitemulo;
4- rutinulo;
5- zumo;
6- tedajxo;
7- bastona tubo de sakfajfilo;
kaj, fine:
8- senpilota spionaviadilo;
9- sxipo regata je distanco;
10- raketo regata je distanco
Mi devas diri, ke al mi placxas la (ankaux) proponita
"flugroboto", se temas pri senpilota flugmasxino (kiu
povas ankaux esti helikoptero, kiel oni vidis el la
teksto de Cxina Radio, en kiu oni parolas pri
"senpilota helikoptero").
Saluton
Antonio De Salvo
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di
trio
Inviato: venerdì 17 aprile 2015 08:34
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) dron-o
> Antonio De Salvo kirjoitti 15.4.2015 9:53:
>> Sed kial cerbumi kaj sercxi komplikaj
esprimojn, kiam pli simplaj
>> formoj estas jam uzataj en la vivanta lingvo?
Bona principo. Tamen...
> Vikipedio proponas ankaŭ "senhoma aviadilo",
"droneo" kaj "spavo".
> Tiu lasta estas simple strangaĵo, verŝajne
propono mallongigi
>"senpilotan aviadilon".
Mi unue fojo vidis "spavo"n ĉe http://kono.be/vivo/
, specife
http://kono.be/cgi-bin/vivo/ViVo.cgi?montru=1190
. Sed mi opinias ke la defio por La Internacia Lingvo
estas havi pli grandan koncepton por neologismo. Pro
tiu mi proponis alian: "skuvo",
http://kono.be/cgi-bin/vivo/ViVo.cgi?montru=1191
, senkondukanta veturilo.
Senpilotaj *aviadiloj* estas nur la pinto de la robota
invado venanta. Ne nur Google jam havas aŭtomobiloj
kiuj memregadas. Sed neniu, uzante la angla, nomas
ilin "drone" ĉar kutime tiu rilatas al aviadilo. Kaj
do la pli granda kategorio estas aera, surtera,
surakva, subakva, eĉ kosma veturilo sen interna
kondukisto, sed ne memregata.
Plejparte aktualaj "drone"-oj estas regataj de homo
kiu estas for.
Kiam la veturilo memregas, mi nomus ĝin robota
aviadilo, robota kosmaŝipo, robota ŝipo,... ĝenerale
robota veturilo aŭ pli simple roboto.
ps Laŭ mia kompreno, la kul-grandaj robotoj ankoraŭ ne
ekzistas. Ili ankoraŭ mankas energion por daŭri pli ol
sekundoj, ne eĉ minuto.
Sed... kompreneble estas amaso da mono nun en la
sistemo por eltrovi solvon de tiu limo.
--
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that?
See http://Esperanto.Org
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas
troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed
to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving
emails from it, send an email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
|
"lowenstein, anna"
<anna.lo...@esperanto.org>: Apr 17
11:08AM +0100
Vidante la liston de Antonio, ŝajnas kvazaŭ la vorto
"drone" havas senfinan
liston de signifoj!
Amuze, en la angla "drone" havas multegajn signifojn,
kaj mi ne scias, kiu
> 8- senpilota spionaviadilo;
> 9- sxipo regata je distanco;
> 10- raketo regata je distanco
Fakte, la baza signifo estas "virabelo". De tiu vorto
venis la ideo de
nelaboremulo, parazito, ktp., kaj ankaŭ la laŭta
zumado. Se oni parolas tre
longe, tede kaj monotone, oni faras tian konstantan
zumadon, same kiel la
sono de virabelo. En muziko, konstanta suba sama noto
nomiĝas "drone", kaj
tio povas ankaŭ esti la nomo de instrumento, aŭ parto
de instrumento, kiu
produktas tian sonon.
Mi ne scias, kial senpilotaj aviadiloj nomiĝas
"drone", sed mi supozas, ke
verŝajne ili faras similan konstantan zumadon.
Do, kvankam la vorto ŝajnas havi tiom da signifoj en
la angla, ili ĉiuj
devenas de la sama koncepto.
Anna
-Messaggio originale-----
--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org
|
Harri Laine
<harri...@iki.fi>: Apr 17 02:26PM +0300
Antonio De Salvo kirjoitti 17.4.2015 10:27:
> se temas pri senpilota flugmasxino (kiu povas
ankaux esti
> helikoptero, kiel oni vidis el la teksto de Cxina
Radio, en kiu oni
> parolas pri "senpilota helikoptero").
La plejmulto de la senpilotaj aviadiloj verŝajne estas
pli similaj al helikopteroj (kun horizontala
ĉef-helico)
ol al aeroplanoj kun fiksaj flugiloj. Vi povas serĉi
per
Guglo bildojn pri "drone" kaj vi tuj vidos
flugmaŝinojn
kun (ofte pluraj) horizontalaj helicoj.
Ankaŭ mi opinias, ke "flugroboto" estas bona vorto,
kaj
mi jam fakte uzis ĝin en antaŭa mesaĝo. – Ne estas nia
tasko klasi la diversajn tipojn de flugrobotoj.
El la aliaj lingvoj, kiuj pruntis aŭ imitis la Anglan
vorton, almenaŭ la Germana kaj Sveda uzas vorton
(Drohne,
drönare) kiu signifas "virabelo". Aliaj lingvoj eble
pruntis ĝin nur kiel la Anglan vorton por flugroboto,
sen konsidero pri aliaj signifoj.
La aludo pri insekteco plej verŝajne estis signifa en
la
estiĝo de la nomo "drone". Se Esperanto volas ion
similan,
ĝi trovu mem al si taŭgan beston.
Harri
|
Renato Corsetti
<renato....@virgilio.it>: Apr 17 01:45PM
+0200
(Antonio kaj) Harri:
> | /Ankaŭ mi opinias, ke "flugroboto" estas bona
vorto/
Mi ne havas problemojn aldoni tiun eblecon al la
linio.
Amike
Renato
~~~
/renato corsetti/
/renato....@gmail.com/
|