Marcos Cramer
unread,Jul 11, 2009, 6:17:15 PM7/11/09Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nuntempe havas la linion
linguafranka·o → inter·lingv·o
Fakte, kun tiu literumo la vorto "linguafrankao" troviĝas nenie en la Esperanta Interreto krom en nia listo. Kun la literumo "lingvafrankao" ĝi tamen aperas sur 724 retpaĝoj. Ni do menciu ĝin nur kun la literumo "lingvafrankao".
Fakte, "lingua franca" origine estas la nomo de certa latinida interlingvo de la Mediteraneo. Por paroli pri tiu lingvo, oni ja povas uzi "lingvafrankao" ankaŭ en bonlingva Esperanto. En multaj lingvoj "lingua franca" nuntempe ĉefe signifas "interlingvo"; en Esperanto mi tamen nur tre malofte vidis tian uzon, kaj certe opinias ĝin malrekomendinda.
La linio laŭ mi do estu
lingvafranka·o (en la ĝenerala senco de "interlingvo") → inter·lingv·o
Amike,
Marcos