Renato Corsetti:
>C'u
>perpleks-a --> hezit-a ?
perpleksa povas signifi multajn aferojn: hezitema, dubema, embarasita, malcerta, nekonvinkita, malfirma, sxanceligxema…
Gxis
Antonio
perpleksa povas signifi multajn aferojn: hezitema, dubema, embarasita, malcerta, nekonvinkita, malfirma, sxanceligxema…
C'u, do, ni iom vastigu la linion?
perpleks-a --> hezit-a, dub-em-a, mal-cert-a
Marcos Cramer:
>Laŭ mi la signifo povas ankaŭ simili al
"konsternita" kaj "mirigita", kion la ĉi-supraj
alternativoj ankoraŭ ne kovras. Alia ebla alternativo, pli simila al la tri
alternativoj menciitaj de vi, estas "konfuzita".
Prave
Antonio
Bone. S'ajnas ke "perpleksa" estas malfacile difinebla vorto.Prave
en la vjetnama,perpleksa = bối rối, lúng túng = embarasita, konfuzita.
law mi ne
>>
>
> La? mi la signifo povas anka? simili al "konsternita" kaj "mirigita",
Law mi tiu estas/estu la sola signifo. Oni estas(?) perpleksa se okazas
io tiom neatendita (atendi2) ke oni ne scias kion diri aw fari (kaj kutime tiu
nescio ne havas malbonajn konsekvencojn...)
> kion la ?i-supraj alternativoj ankora? ne kovras. Alia ebla alternativo, pli
> simila al la tri alternativoj menciitaj de vi, estas "konfuzita".
mi malkonsentas gxis iu donas bonan ekzemplon
>> From: Renato Corsetti
>>
> Bone. S'ajnas ke "perpleksa" estas malfacile difinebla vorto.
al mi nur sxajnas, ke iuj fusxis vortarojn tiupunkte....
>
> C'u:
>
> perpleks-a --> hezit-a, dub-em-a, konfuz-it-a ?
>
> Au' c'u ni entute rezignu pri la linio?
mi preferas rezignon ol la cxi supran misajxon
> From: Nguyen Xuan Thu
>
> Miaopinie, ne eblas anstataui perpleksa per hezita.
mi konsentas pri tio
> From: Renato Corsetti
>
> C'u:
>
> perpleks-a --> konfuz-it-a, dub-em-a ?
Mi petas ke ne...
gxis, Ronaldo N
Ĉu la difino norma en la hispana sufiĉus?
1. Dubema, necerta, nesolvita, konfuza (1. adj. Dudoso, incierto, irresoluto, confuso.)
Aŭ el la nederlanda/esperanta vortaro:
perpleksa => beteuterd, beteuterd => konfuzita, perpleksa
Mi serĉis en tekstaro.com kaj mi trovis alian eblan difinon: "nekredema". Ĝenerale estas malfacile scii ekzakte kion celis la verkisto, sed en tiu ĉi alineo li klarigas la signifon:
- Tion oni devus aŭskulti, per kia perpleksa tono li diris tion. Proksimume kvazaŭ li volus diri: “Kiiio? Vi ne kredas, ke ekzistas mara akvo?” - Mortula ŝipo
Nu, por mi perkpleksa indikas ian "frostiĝon", oni restas momente sen kapablo reagi, ĉu pro surprizo, ĉu pro nekredemo, ĉu pro konfuzo. Dum oni estas perpleksa eblas nur malfacile imagi ke oni povus reagi taŭge. Eble oni povas krii, malfermegi okulojn aŭ buŝon, lasi la brakojn pendi senmove, ŝanĝi tonon de la voĉo. Kion ajn oni faras dume, oni montras kaj surprizon (pro neatenditeco) kaj nekapablo reagi bone.
Amike, Eduardo.
En la nederlanda ekzistas esprimo "als aan de vloer genageld" (kvazaŭ
najlita sur la planko).
Amike salutas
Leo
Nu, por mi perkpleksa indikas ian "frostiĝon", oni restas momente sen kapablo reagi, ĉu pro surprizo, ĉu pro nekredemo, ĉu pro konfuzo.
Samtempe, ŝajnas al mi malfacile kunmeti unuopan vorton kun la signifo ĉi-supre indikita de Eduardo. Ĉu el tio ni konkludu ke "perpleksa" estas oficialiginda, aŭ ĉu ni proponu ke oni elturniĝu per vortoj kun similaj – sed ne samaj – signifoj?
Pri "perpleksa" mi ne povas multe helpi.
En la japana oni tradukas "perpleksa" al "toouxaku-sita" kaj "tohoo-ni-
kureta".
Sed oni tradukas ankaux "embarasita", "konfuzita", "cxagrenita" kaj
"senkonsila" al "toouxaku-sita".
Kaj oni tradukas "konfuzita" kaj "senkonsila" al "tohoo-ni-kureta".
"Tohoo" signifas "direkto/celo/rimedoj"-n. "Tohoo-ni-kureta" signifas
"estanta en situacio, en kiu oni ne scias kion fari".
Do sxajnas al mi, ke "konfuzita", "senkonsila", "embarasita" kaj
"perpleksa" estas preskaux samsignifaj.
Perplekse(?)
Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
Do sxajnas al mi, ke "konfuzita", "senkonsila", "embarasita" kaj "perpleksa" estas preskaux samsignifaj.
Aldona demando: Cxu oni diras "perupurekusu"? :-)
Ne-serioze,
Otto