ordo de listeroj

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Apr 23, 2009, 7:54:55 AM4/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

Mi ĵus vidis la jenajn du listerojn en nia listo:

bi-
     bi- → du-, ambaŭ
biseksa
     bi·seks·a → du·seks·a, ambaŭ·seks·a

"biseksa" nun aperas tuj post "bi", ĉar ĝi estas kunmetaĵo el "bi" kaj "seks" (almenaŭ laŭ ĝiaj uzantoj). Tamen tio kontraŭas la alfabetan ordon, ĉar post "biseksa" venas "bibliofila". Prefere ni do metu "biseksa" inter "bisekci" kaj "bislamo". 

Aldone, ni povus ankaŭ mencii "biseksa" post "bi-", sed sen aparta titolo:

bi-
     bi- → du-, ambaŭ
     bi·seks·a → du·seks·a, ambaŭ·seks·a

Tiam ni mencius "biseksa" dufoje: Unufoje aparte (por ke guglo ankaŭ trovu ĝin sen la internaj punktetoj) kaj en la ĝusta alfabeta loko, kaj unufoje kiel uz-ekzemplo de "bi-".

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos


Renato Corsetti

unread,
Apr 23, 2009, 2:23:16 PM4/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Tiam ni mencius "biseksa" dufoje: Unufoje aparte (por ke guglo ankaŭ trovu ĝin sen la internaj punktetoj) kaj en la ĝusta alfabeta loko, kaj unufoje kiel uz-ekzemplo de "bi-".
Mi movis ĝin al la pozicio post bislamo.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages