> kazemato (2-a oficialigo) > subtera beton?irmejo
mangxu gxin la mefisto... ne validas la "subtera" kaj ne necesas la
"betona", kaj nek temas pri ajna sxirmo. Temas pri konstruajxo el kiu
povas pafi kanono, kaj kiu
protektas kontraw pafajxoj kanonaj de la malamiko. La termino originas
el "domo armita"
> bunkro > betona ?irmejo
ne nepre betona, jes nepre sxirmas de obusoj kaj falbomboj
> blokha?so > marborda ?irmejo
Kiom mi komprenas (el kelkaj vikipedio-pagxoj) , temas pri memstara
fortiketajxo, kiu ne bone protektas kontraw obusoj kaj falbomboj. Gxi
ne nur staras cxe marbordoj sed ankaw cxe pasejoj, (fer-)vojo ktp
Law la franclingva(!) vikipedio la 3 vortoj estas sinonimoj, sed
ekzistas aparta vorto "fortine" por tio kion aliaj lingvoj nomas
blokhawso.
"Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com> Feb 27 07:40PM -0200 ^
> >> - bunkro > betona ?irmejo
> >> - blokha?so > marborda ?irmejo
> > La tri novaj vortoj rilatas al malsamaj ?irmejoj uzitaj dun la militoj.
> La? mi ili estas rifu?ejoj,
"bunkro" foje jes, la aliaj du ne
> a? io kiel fortikrifu?ejoj (ni iaj ajn).
??
> ?u ili estas nur militaj aferoj?
Sxajne nur "bunkro" foje ne
gxis, Ronaldo
"J-K Rinaldo el Padova.IT.EU" <espera...@libero.it> Mar 01 03:29PM +0100 ^
ro-esp ha scritto:
>> [kazemato estas konstruajxo el kiu] povas pafi kanono, kaj kiu
>> protektas kontraw pafajxoj kanonaj de la malamiko. La termino originas
>> el "domo armita"
> Anstata? tiom inciti, kaj kontra?i, faru plibonigan proponon...
> La celo de la diskutejo ne estas polemiki, sed konstrui
La celo de la listo estas trovi bonajn SSV-ojn, sed cxi kaze tio ne
eblas."kazemato" jam estas oficialigita, kaj ankaw bunkro kaj
blokhawso estas tiom specifaj ke ne eblas fortraduki. La tuta afero
alvenis al nia diskutejo nur pro tio, ke en la franca la vortoj estas
sinonimaj
| "kazemato" jam estas oficialigita
Tio estas vera. Teorie ni povus provi trovi fortradukon, sed ni devas nur pensi, ĉu tio indas.
La linio estu
Kazemat-o [2oa] = ...........................
Amike
Renato
> bunkro
Fakte ĝi ne estas oficiala sed tre uzata. Ĉu indas fortraduki ĝin?
Amike
Renato
Eble
blokhaŭs-o --> (mal-grand-a) fortik-aĵ-o
Amike
Renato
> Ronaldo: Fakte ĝi ne estas oficiala sed tre uzata. Ĉu indas fortraduki ĝin?
La indeco estas plej ofte persona takso... kio ekzemple taŭgas por mi,
ne taŭgas por Rolando.
Tial mi enigus ĝeneralan kriterion kiel:
Rajtas enlistigon inter SSV novaj vortoj, kiuj aperas
- aŭ en PIV... ja ĝi estas la ĉefa ilo, per kiu novaj vortoj akiras
duonoficialecon;
- aŭ en almenaŭ du nacilingvaj esperanto-vortaroj.
Do mi ne repondas per persona opinio, sed per propono de komuna kondutregulo
J-K
Mi sincere faras rezonadon.
1e - Mi startas el honestas konstato ke estas forta rezisto en la
esperantistaro al la propono pri LA BONA LINGVO.
2e - Mi bezonas - kiel ajna komuna esperantouzanto - estontan
reeldonatan PIV,
- kiŭ entenas, sub la ĉefelemento de kunmetitaj vortoj ankaŭ la SSV-ojn;
- kie flanke de novaj vorto, estas ĉiam la SSV.
3e - Mi opinias ke post tiu eldono eble la reago de le esperantistaro
estos sume favora. Ja:
- akademianoj kaj skribistoj ne sentas sin devigataj rezigni al novaj
vortoj,
- esperantistoj lernas konsideri la utilecon de la bona lingvo.
4e - Nur poste - t. e. kiam eble post 10 jaroj la esperantistaro
disgestis la bonligvan revolucion - mi persone pasus al alia ŝtupo. Tio
estas proponi la SSV ankaŭ de nenecesaj oficialigitaj vortoj... kia ja
estas kazemato.
Rilate al ĉi tiu dua ŝtupo, mi imagas nuntempe eĉ pli fortaj rezistoj
ĉefe inter la akademianoj.
Konklude, laŭ mi,
- la revolucio ne devas esti abrupta sed progresi per laŭgrada konsento;
- ne utilas nun papera aparta bonlingva vortaro, kvankam ege bezonata!
Ĝi ja riskus pliakrigi la nunan distancon inter favorantoj kaj
malfavoranto de bonlingvo:
- bonlingvigi oficialigitajn vortojn ne estas nek urĝe, nek oportunae
nuntempe. Tiujn proponojn pli bone kunigi en subliston mal pli
diskonigendan.
- gravas nun kiel eble plej frue atingi interkonsenton kun
PIV-eldonantoj por havi PIV-on laŭ la punkto 2e. Se ni havus du
malsamajn vortorajn ekestus preskaŭ skismon kontraŭ la potenca PIV...
kaj preskaŭ certe venkos PIV.
Mi mem - kiel ekzempla eperantouzanto - ne povas nuntempe plene ĝui la
retan bonlingvan vortaron... tro komplike ĉiufoje konsulti paperajn kaj
retajn vortarojn. Ja mi rajtas vivi kaj la lingva perfekteco ne estas
celo por ĉiuj.
Mi pardonpetas pro mia elverŝo... tamen estas tempo ankaŭ alfronti
strategiojn.
J-K Rinaldo
| 4e - Nur poste - t. e. kiam eble post 10 jaroj la esperantistaro
disgestis la bonligvan revolucion - mi persone pasus al alia ŝtupo. Tio
estas proponi la SSV ankaŭ de nenecesaj oficialigitaj vortoj... kia ja
estas kazemato.
Bone. Do, la linio pri kazemato provizore falas.
| - la revolucio ne devas esti abrupta sed progresi per laŭgrada konsento;
Certe.
Amiko
Renato
la dua jes fortradukindas, al io kia "kirasita pafadkomandejo" (de sxipo)
>
> Eble
>
> blokhaŭs-o --> (mal-grand-a) fortik-aĵ-o
memstara eble aldonindas
> From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU" <espera...@libero.it>
> Date: Mar 02 10:57AM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3c9dcd01db3b8a0d
>
> Rinaldo proponis la enigon de "bunkro" inter la SSV
kiumaniere? kiel fortradukindajxo aw kiel alternativo?
>
>> Ronaldo: Fakte ĝi ne estas oficiala sed tre uzata. Ĉu indas fortraduki ĝin?
bonvolu ne misatribui dirajxojn
> La indeco estas plej ofte persona takso... kio ekzemple taŭgas por mi,
> ne taŭgas por Rolando.
kiu?
> Tial mi enigus ĝeneralan kriterion kiel:
> Rajtas enlistigon inter SSV novaj vortoj, kiuj aperas
> - aŭ en PIV... ja ĝi estas la ĉefa ilo, per kiu novaj vortoj akiras
> duonoficialecon;
> - aŭ en almenaŭ du nacilingvaj esperanto-vortaroj.
Mi ne bone komprenas. Cxu vi parolas pri agnoski uzindecon de cxiu
vorto kiu aperas en PIV? Bonvolu reformuli, kaj meti sub tawga temlinio
> 1e - Mi startas el honestas konstato ke estas forta rezisto en la
> esperantistaro al la propono pri LA BONA LINGVO.
"la" propono???
>
> 2e - Mi bezonas - kiel ajna komuna esperantouzanto - estontan
> reeldonatan PIV,
ni bezonas vortaron pli bona ol la nuna PIV
> - kiŭ entenas, sub la ĉefelemento de kunmetitaj vortoj ankaŭ la SSV-ojn;
> - kie flanke de novaj vorto, estas ĉiam la SSV.
Se tiu ekzistas
>
> 3e - Mi opinias ke post tiu eldono eble la reago de la esperantistaro
> estos sume favora. Ja:
> - akademianoj kaj skribistoj ne sentas sin devigataj rezigni al novaj
> vortoj,
rezigni pri, cxu?
> - esperantistoj lernas konsideri la utilecon de la bona lingvo.
>
> 4e - Nur poste - t. e. kiam eble post 10 jaroj la esperantistaro
> disgestis la bonlingvan revolucion - mi persone pasus al alia ŝtupo. Tio
> estas proponi la SSV ankaŭ de nenecesaj oficialigitaj vortoj...
"proponi de"??
> kia ja estas kazemato.
Law mia scio kazemat estas vorto kiu delonge bone funkciis antaw la
dua mondmilito.
Temas pri domspeco el kiu povas pafi kanono. Kiumaniere tiu vorto
estas "nenecesa"?
Cxu vi konas sinonimon?
> - bonlingvigi oficialigitajn vortojn
mi ne komprenas vian lingvajxon cxi punkte
gxis, Ronaldo N
> 1e - Mi startas el honesta konstato ke estas forta rezisto en la
> esperantistaro al la propono pri LA BONA LINGVO.
Chu? Ni simple klopodu esti pli videblaj ol tiuj kiuj volas
plieuropigi Esperanton. Ni verku interesajn tekstojn, ni rifuzu uzi
vortojn kiel "prezidento", ktp. Nur la uzo de la Bona Lingvo
popularigos ghin.
José Antonio
| Ni simple klopodu esti pli videblaj ol tiuj kiuj volas
plieuropigi Esperanton. Ni verku interesajn tekstojn, ni rifuzu uzi
vortojn kiel "prezidento", ktp. Nur la uzo de la Bona Lingvo
popularigos ghin.
Mi tute konsentas.
Amike
Renato
Marcos:
| inter simplaj Esperantistoj (tiuj, kiuj ne verkas kaj ne multe okupiĝas pri Esperanto-scienco) estas tre granda subteno al la bonlingvismo.
Tion mi ĉiam spertas.
Amike
Renato
La “simplaj esperantistoj” subtenas nin principe. Sed bedaŭrinde, nespertaj esperantistoj estas ankaŭ tiuj, kiuj plej aktive enkondukas nedezirindajn vortojn en la lingvon (ekz. “globalisiĝo” – mi ja vidis tion, foje!) simple pro nekapablo esprimi sin pli bone. Vikipedio estas plena je artikoloj verkitaj aŭ tradukitaj de duonbakitaj esperantistoj. Vidu ekzemple la artikolon pri la reĝino Tamaro http://eo.wikipedia.org/wiki/Tamara_de_Kartvelio. Ĝi estas evidente tradukita de iu, kiu tutsimple ne scias kiel traduki la malfacilajn konceptojn en la angla originala (kaj kiu ankaŭ ne regas la bazajn regulojn pri uzo de “ŝia/sia”).
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: giovedì 3
marzo 2011 10.36
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
Strategia persona rezonado
>>> Fakte ĝi ne estas oficiala sed tre uzata. Ĉu indas fortraduki ĝin?
> bonvolu ne misatribui dirajxojn
Efektive la frazo ne estis via, sed de Corsetti en reago al via mesaĝo
>> Rinaldo: .... Tial mi enigus ĝeneralan kriterion kiel:
>> Rajtas enlistigon inter SSV novaj vortoj, kiuj aperas
>> - aŭ en PIV... ja ĝi estas la ĉefa ilo, per kiu novaj vortoj akiras
>> duonoficialecon;
>> - aŭ en almenaŭ du nacilingvaj esperanto-vortaroj.
> Mi ne bone komprenas. Cxu vi parolas pri agnoski uzindecon de cxiu
> vorto kiu aperas en PIV?
Eble aldonante komon, vi pli bone komprenos. Jen reskribita la propono:
Rajtas enlistigon inter SSV, novaj vortoj aperantaj
- aŭ en PIV... ja ĝi estas la ĉefa ilo, per kiu novaj vortoj akiras
duonoficialecon;
- aŭ en almenaŭ du nacilingvaj esperanto-vortaroj.
>> Rinaldo: ... forta rezisto en la esperantistaro al la propono pri LA
>> BONA LINGVO.
> "la" propono???
Neniu estas devigebla ne uzi la neologismojn. ĉu?
Do, bonlingvanoj "proponas" uzi la bonan lingvon. ĉu?
>> Ja akademianoj kaj skribistoj ne sentas sin devigataj rezigni al novaj
>> vortoj,
> rezigni pri, cxu?
Rolando ŝatas harfendi... ja rezigni estas transitiva verbo
> > Rinaldo: ... bonlingvigi oficialigitajn vortojn
> mi ne komprenas vian lingvajxon cxi punkte
Bonlingvigi=transformi en bonlingvajn vortojn (t.e. per SSV) novajn
vortojn aŭ nenecesajn aficialigitajn vortojn.
J-K
> Fakte, mia impreso estas ke inter simplaj Esperantistoj (tiuj, kiuj ne
> verkas kaj ne multe okupiĝas pri Esperanto-scienco) estas tre granda subteno
> al la bonlingvismo.
Ghuste tiel kiel Claude Piron rakontis (en sia libro kies titolon ni
volonte alprenis), pri sia propra sperto kiel knabo lerninta
Esperanton sola, absolute ravita de ghi, mi firme kredas ke nia plej
grava forto estas la mirindaj strukturo kaj vortkonstrua sistemo genie
kreitaj de Zamenhof (ech se li mem relative ofte perfidis tiun lastan
per malkohera enkonduko de iuj vortoj...). Jes ja, char eble chiu
komencanto tuj entuziasmighas pro la liberiga produktokapablo kiun la
E-gramatiko provizas al shli.
Do, simile al tio kion iam rimarkis Carl Sagan pri la usona
eduksistemo, nome ke la infanetoj eniras la lernejon kiam 6-jaraj
plenaj je energio kaj scivolemo pri la mondo, sed bedaurinde eliras el
ghi post 12 jaroj de misedukado kiel tedaj, pigraj idiotoj kapablaj
interesighi pri nenio krom konsumado, mi kredas ke eble la plej trafa
strategia vojo por ni estus E-instruado (lernu.net; edukado. net;
ktp).
E@I publikigis resuman version de la Gramatiko de Bertilo, kio lau mi
estas tre bona pasho.
> Inter verkistoj estas relative multaj kiuj forte
> kontraŭas ĝin, sed ankaŭ nemalmultaj kiuj subtenas ĝin aŭ almenaŭ ne
> kontraŭas ĝin.
Eble la plej forta kontrauanto estas Jorge Camacho. Ankau lia
malamiko, tiu stranga marghenulo inter marghenuloj, tiu s-ro Giorgio
Silfer (kiu pompe nomas sin "Konsulo de la Esperanta Civito"!!) estas
granda malamiko de bonlingvismo, senchese enkondukas neregulajn
radikojn el la latin(id)a(j) lingvo(j). La problemo estas ke li estas
unu el la chefaj rolantoj en Literatura Foiro. Fernando de Diego
forpasis, kaj espereble neniu venos kun same ekstremismaj ideoj.
> Inter Esperanto-sciencistoj (inkluzive de vortaristoj) estas
> ŝajne kreskanta subteno al ĝi,
Mi gratulas la paron de geKorsetoj, char finfine la ujoisma skolo pri
landonomoj farighis pli konata kaj vershajne la uzo mem de -ujo ighis
pli ofta. Tio estas tre instiga ekzemplo, kun publikigo de libro
kuniganta interesajn eseojn pri la temo.
Eble ni devus verki ion similan, por prezenti la naskighantan bonlingvismon.
Amike,
José Antonio Vergara
José Antonio skribis:
Mi gratulas la paron de geKorsetoj, char finfine la ujoisma skolo pri
landonomoj farighis pli konata kaj vershajne la uzo mem de -ujo ighis
pli ofta. Tio estas tre instiga ekzemplo, kun publikigo de libro
kuniganta interesajn eseojn pri la temo.
Eble ni devus verki ion similan, por prezenti la naskighantan bonlingvismon.
Kia bonega ideo!
Anna
> Eble ni devus verki ion similan, por prezenti la naskighantan bonlingvismon. Tre bela ideo! Renato -- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
La sama skemo estus lau mi inda, char che bonlingvanoj estas kelkaj
gravaj nuancoj. Kaj eble io tia povus ighi grava kontribuo al la
verkaro de la fako Esperantaj Studoj ("Esperantologio").
José Antonio
| La sama skemo estus lau mi inda, char che bonlingvanoj estas kelkaj
gravaj nuancoj. Kaj eble io tia povus ighi grava kontribuo al la
verkaro de la fako Esperantaj Studoj ("Esperantologio").
Ĉu titolo de la speco "Kio estas bona lingvo?" resumus tion, kion vi pensas pri ĉi tiu libro? Esence ĉiu, kiu volos povos prezenti sian variaĵon de la bona lingvo.
Amike
Renato
| Saluton. Mi auxdis - legas - pri unua bona libro en la temo ' Lingvistika esperanto ' : : '" Nia fundamento sub lupeo '" , auxtoro Gerrit Francois MAKKINK ( Flandra E-o Ligo , jaro 1990 ). Cxu Vi konas - scias- unu ligilo , en Interreta por legos gxin ? ( En Rumanio mi ne havas la ebleco financa por acxeti gxin .Por rumanoj Libroj en Esperanto estas - restas- ankoraux multekostaj. ) > Dankon. |
Mi (J.A.):
1. Nu, se la projekto realighos, ni devos pripensi vere atentokaptan,
allogan titolon. Lau mi indus kapti la honorindan moralan heredajhon
de Piron: "Al tutmondeca, skema, lerneble justa Esperanto: por la
bona lingvo"
2. La libro helpu klarigi iujn bazajn principojn pri la strukturo kaj
evoluo de Esperanto kiujn la diversaj homoj en tiu chi grupo opinias
defendindaj.
3. Ghi esploru la antauajn ondojn de defendado de la skema spirito
(ekz. Julio Baghy) kaj de kritikado al la troa europeco kaj nekohera
neologismemo (ekz. japanaj E-studuloj).
Amike,
Jose' Antonio
Lau mi indus kapti la honorindan moralan heredajhon
de Piron: "Al tutmondeca, skema, lerneble justa Esperanto: por la
bona lingvo"
Jose’ Antonio:
| "Al tutmondeca, skema, lerneble justa Esperanto: por la bona lingvo"
Marcos:
| "Al tutmondeca, facile lernebla, justa Esperanto: por la bona lingvo"
Bone, sed al mi ŝajnas, ke tiuj frazoj en ambaŭ variaĵoj pli taŭgas kiel subtitolo ol kiel titolo. Ĉiuokaze la verkisto en la familio estas Anna. Kiam ŝi estos libera por redakti novan libron, ni vidos.
Amike
Renato
> Mi
> proponas la jenan variaĵon de la titolpropono de José Antonio:
>
> "Al tutmondeca, facile lernebla, justa Esperanto: por la bona lingvo"
Bone! Mi shatas la plibonigon. Mi forgesis tion kion mi mem
rekomendis, t.e. aludi la chi-rilatan intelektan kaj moralan
heredajhon de Claude Piron. Mi do proponas reordigon, char dezirinde
estu frapa, mallonga titolo, kaj klariga subtitolo:
"Por la Pirona bona lingvo. Al tutmondeca, facile lernebla, justa Esperanto"
Do la unua frazo estus la titolo, presita per grandaj literoj sur la
kovrilo, kaj la dua estus la tuj suba subtitolo, legebla per iom
malpli grandaj literoj.
> La ideo, ke tia lingvo estu ankaŭ pli skemisma ol la PIV-a Esperanto, laŭ mi
> sekvas el tio ke ĝi estu facile lernebla kaj tutmondeca. Pro tio mi ne
> sentas apartan bezonon mencii "skema" en la titolo.
Vershajne vi pravas, ni ne menciu ghin. Chiel ajn, mi havas la
impreson ke ghuste la koncepto skemismo estas precize unu el la
dezirindaj trajtoj de tia Esperanto (bona), kiun ni komune volas kaj
kiun la latentajhoj kaj evoluo de Esperanto pli malpli produktis tra
la historio de la lingvo.
Amike,
José Antonio
Mi ghojas/dankas ke Anna kaj Renato shatas la ideon pri enkonduka
libro al bonlingvismo, [...]
José Antonio
> Plenan materialon por tia libro au la chefa parto de tia ni jam havas.
> Sufichas citi la paragrafon kvaran de la Deklaracio pri la Esenco de la
> Esperantismo, tradukajhon de la Gramatiko (mi ne parkere memoras, chu la
> teksto en la Fundamenta Krestomatio plene povas taugi, au chu iuj korektoj
> necesas), la Ekzercaron sen ties komencaj "Ekzercoj de legado", kaj la
> Universalan Vortaron. Nia "bona lingvo" ja ne estas kaj ne estu alia lingvo
> ol Esperanto, alivorte ol tiu lingvo, kiun difinas la Fundamento de
> Esperanto.
jen la fosiliisma subskolo de bonlingvismo!!
Ech des pli bone, ni simple reeldonu la Unuan Libron el la jaro 1887!!
Kial ne? Vershajne la fakto ke la lingvo evoluis dum pli ol 120 jaroj
tute ne gravas, lau Francisko.
Malamike,
José Antonio
> jen la fosiliisma subskolo de bonlingvismo!!
Nu, karaj Jose' Antonio kaj Francisko, ni ne batalu inter ni sed kun la malkonsentantoj pri niaj ideoj kaj rigore fundamentismaj kaj malrigore novismaj.
Ĉiuokaze eble la teoria diskutado pri branĉoj de bonvlingvismo ni movu al la listo tutmondeca...@yahoogroups.com al menaŭ ĝis la problemo pri vato/vato estos solvita.
Amike
Renato
> Sed mi tute komprenas, ke tiaj veroj ne estas shatataj de la chi- foruma potenculo. Do nepre ignoru ilin!
| En jena retforuma mesagho*) vi tamen skribis: "Mia persona opinio: la
Antau'parolo klare ne aprtenas al la Fundamento, kiel estas klare
skribite en la Antau'parolo mem."
Bone! Vi pravas, sed mi konfimas, ke mia opinio estas laŭ mi relative malforta pri tio ĉu ĝi apartenas aŭ ne. Mi ne vere komprenas la gravecon.
Amike
Renato
> la bonlingvistoj nur malprave povas rigardi la uzadon de ne-oficialaj vortoj, kiel ekzemple "kurta" kaj "olda", kiel kontrau-Fundamentan.
| Mi tien jhus mesaghis sam-enhave. (Tamen tie iu unue devas aprobi la
mesaghon.)
Mi tuj forigis la neceson pri aprobado. Mi ne vere komprenas kiel la afero funkcias en tiu listo, ĉar duono de la membroj bezxonas aprobon. Eble ili aliĝis lastatempe.
Amike
Renato
GRAVECO DE POLAJ SARCERDOTOJ.
En historio de pola nacio (popolo) loĝanta lande kaj ekstere, graven rolon ludis la katolika eklezio kaj sarcerdotoj.
Oni povas indiki plurajn eminentulojn,
Tamen mi mencias nur kelkajn. Ekz Arc J. Bilczewski en sia alvoko apelaciis por la vera
Amo al Patrujo.
Je la fino li substrekis, ke Pollando estas tia, kiaj estos Poloj.
la vojoj de Dio estas misteraj... (mi vidis vin salutantan je ll para
uzo de Esperanto en Pasko, en la Placo de Sankta Petro-Placo, do nenio
pli mirigos min)
Skandalite,
José Antonio
| la vojoj de Dio estas misteraj...
Nun mi komprenas. Temis pri la maniero elektata de dio por tuŝi vian koron per la vortoj de la pola samideano, kiu verkis tiujn liniojn.
| (mi vidis vin salutantan je ll para
uzo de Esperanto en Pasko, en la Placo de Sankta Petro-Placo, do nenio
pli mirigos min)
Por Esperanto mi alianciĝus eĉ kun la diablo por ne paroli pri dio.
Amike
renato
eble iuj suspektas ke vi pli ofte emas aliancighi kun satano(j) ol kun
Dio(j) (au kun SAT-anoj?)
> J-K Rinaldo:
>
>> 1e - Mi startas el honesta konstato ke estas forta rezisto en la
>> esperantistaro al la propono pri LA BONA LINGVO.
>
> Chu? Ni simple klopodu esti pli videblaj ol tiuj kiuj volas
> plieuropigi Esperanton. Ni verku interesajn tekstojn, ni rifuzu uzi
> vortojn kiel "prezidento", ktp. Nur la uzo de la Bona Lingvo
> popularigos ghin.
>
> José Antonio
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> Jose' Antonio:
>
> | Ni simple klopodu esti pli videblaj ol tiuj kiuj volas
> plieuropigi Esperanton. Ni verku interesajn tekstojn, ni rifuzu uzi
> vortojn kiel "prezidento", ktp. Nur la uzo de la Bona Lingvo
> popularigos ghin.
>
> Mi tute konsentas.
>
> Amike
>
> Renato
> J-K Rinaldo:
>
>> 1e - Mi startas el honesta konstato ke estas forta rezisto en la
>> esperantistaro al la propono pri LA BONA LINGVO.
>
> Fakte, mia impreso estas ke inter simplaj Esperantistoj (tiuj, kiuj ne
> verkas kaj ne multe okupiĝas pri Esperanto-scienco) estas tre granda
> subteno
> al la bonlingvismo. Inter verkistoj estas relative multaj kiuj forte
> kontraŭas ĝin, sed ankaŭ nemalmultaj kiuj subtenas ĝin aŭ almenaŭ ne
> kontraŭas ĝin. Inter Esperanto-sciencistoj (inkluzive de vortaristoj)
> estas
> ŝajne kreskanta subteno al ĝi, kvankam daŭre ankaŭ renkonteblas
> relative
> multa rezisto. Almenaŭ tiel estas mia persona impreso.
>
> Amike,
>
> Marcos
> La “simplaj esperantistoj” subtenas nin principe. Sed bedaŭrinde,
> nespertaj esperantistoj estas ankaŭ tiuj, kiuj plej aktive enkondukas
> nedezirindajn vortojn en la lingvon (ekz. “globalisiĝo” – mi ja
> vidis tion, foje!) simple pro nekapablo esprimi sin pli bone. Vikipedio
> estas plena je artikoloj verkitaj aŭ tradukitaj de duonbakitaj
> esperantistoj. Vidu ekzemple la artikolon pri la reĝino Tamaro
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Tamara_de_Kartvelio. Ĝi estas evidente
> tradukita de iu, kiu tutsimple ne scias kiel traduki la malfacilajn
> konceptojn en la angla originala (kaj kiu ankaŭ ne regas la bazajn
> regulojn pri uzo de “ŝia/sia”).
>
> Anna
>
>
>
> _____
>
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
> Inviato: giovedì 3 marzo 2011 10.36
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: (la bona lingvo) Strategia persona rezonado
>
>
>
> Marcos:
>
>
>
> | inter simplaj Esperantistoj (tiuj, kiuj ne verkas kaj ne multe
> okupiĝas pri Esperanto-scienco) estas tre granda subteno al la
> bonlingvismo.
>
>
>
> Tion mi ĉiam spertas.
>
>
>
> Amike
>
>
>
> Renato
| grandparte kulpas la instruistoj de Esperanto, kiuj ja ne
sufiche klarigas ke chiu lernanto devas rekrei Esperanton
bazighante sur la Fundamento kaj sur la logiko kaj ne sur la
gepatra lingvo.
Bonan revenon, Marcel!
Mi respondos en 'tutmondeca esperanto'.
Amike
Renato