sub-tas-o

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 1, 2017, 6:19:57 AM1/1/17
to ~ listo 'lbl'
Leo: 

"Subtaso" estus taso. Tamen ni kutime ne metas tason sur alian tason, ĉu ne?

Laŭ http://vortaro.net/#pladeto pladeto estas taŭga vorto.

​Mi ne memoras pri la diskuto. Fakte PIV registras ĝin: ​subtaso. Speco de telereto, sur kiu oni kutime restigas tason.  pladeto.

Persone mipensas, ke eventuale 'telereto' estus pli bona ol 'pladeto'.

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Vilhelmo Lutermano

unread,
Jan 1, 2017, 11:23:52 AM1/1/17
to la-bona...@googlegroups.com
"Subtaso" estas la sama lingva problemo kiel la Fundamenta
"subtegmento". Se ni tuŝas tion, ni tuŝas la Fundamenton. Ĉu ni vere
volas tion?
Mi preferas, ke ni almenaŭ provizore lasu tiujn tiklajn kazojn kaj
okupiĝu pri la abundega materialo de vere superfluaj vortoj.
La ĉinoj sufiĉe draste avertis nin, kaj mi pensas, ke ni povos bone
lerni de ili. Ekz-e per ekscio, kiel la ĉina lingvo kunigas siajn
vortojn. Por tio, la ĉinoj povus fari vortaron ne ĉina-esperantan, sed
Espernto-Esperantan, en kiu la dua Esperanto konsistas el traduko de
la ĉinaj vortelementoj de la nocio.

Kore,
Vilhelmo Lutermano.

2017-01-01 6:19 GMT-05:00, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> Leo:
>
> *"Subtaso" estus taso. Tamen ni kutime ne metas tason sur alian tason, ĉu
> ne?*
>
>>
>>
>> * Laŭ http://vortaro.net/#pladeto <http://vortaro.net/#pladeto> pladeto
>> estas taŭga vorto.*
>>
>
> ​Mi ne memoras pri la diskuto. Fakte PIV registras ĝin: ​subtaso. Speco de
> telereto, sur kiu oni kutime restigas tason. ☞ pladeto
> <http://vortaro.net/?w=pladeto>.
>
> Persone mipensas, ke eventuale 'telereto' estus pli bona ol 'pladeto'.
>
> Amike
>
> Renato
>
> *~~~*
>
> *Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
> +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com
> <renato....@gmail.com> <renato....@gmail.com>*
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

Leo De Cooman

unread,
Jan 1, 2017, 1:33:47 PM1/1/17
to la-bona...@googlegroups.com
Op 1/01/2017 om 17:23 schreef Vilhelmo Lutermano:
Mi preferas, ke ni almenaŭ provizore lasu tiujn tiklajn kazojn kaj
okupiĝu pri la abundega materialo de vere superfluaj vortoj.

Mi volis priparoli tiun vorton nur pro tio, ke mi bezonis ĝin.
"Telereto" laŭ mi estas bona anstataŭanta vorto.

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 1, 2017, 2:20:57 PM1/1/17
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, tamen pravas ankŭ Lutermano

Ĉu "subskribi" ne estas regula vorto?
JoKo Rinaldo

Leo De Cooman

unread,
Jan 1, 2017, 4:58:55 PM1/1/17
to la-bona...@googlegroups.com
Op 1/01/2017 om 20:20 schreef Johano Karlo Rinaldo:
Ĉu "subskribi" ne estas regula vorto?

Ĉiuokaze "subskribi" estas "skribi", dum "subtaso" NE estas taso.

Amike salutas Leo

Vilhelmo Lutermano

unread,
Jan 1, 2017, 6:37:19 PM1/1/17
to la-bona...@googlegroups.com
Same kiel la Fundamenta subtegmento ne estas tegmento. Temas pri
mallongigoj de "subtasaĵo" kaj "subtegmentejo".

Mi pensas, ke tiuj vortoj (ne multaj), kiuj dekomence jam estas firma
konsisto de nia lingvo, restu tia kaj, kiel mi jam proponis, ni
koncentru nin al la abundaj kazoj de superfluaj vortoj.

Vilhelmo Lutermano.

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Jan 2, 2017, 1:00:29 AM1/2/17
to ED.BLdiskutlisto
Ja vi pravas: mi malatentis.
Tial telereto estas la taŭga solvo: ankaŭ en la itala ni diras sane.

JoKo Rinaldo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

Pjer

unread,
Jan 4, 2017, 1:51:23 PM1/4/17
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
Fakte, kompreneble subtaso tute ne estas taso kaj subskribi estas skribi !
Tamen subskribi ne estas nur skribi, sed speciale sube skribi, ne ajnmaniere "sube skribi". Sub'skrib'o ne estas ajna suba skribo, sed sub'skrib''o por indiki la skribinto.
Same sub'tas'o ne estas ajna suba taso sed sub'tas''o = (sub taso)-o, tio estas io kiu estas sub taso.

Oni povus pensi, ke temas pri taso nur se oni forgesus la Fundamentan regulon : la gramatika finiĝo estas rigardataj kiel vortoj (Z)*
Fakte ĉe multaj kunmetaĵoj kiel vapor'ŝip'o, oni povas konsideri la antaŭan vorteron(ŝip) kune kun ties finaĵo (o) do : vapor'ŝipo kaj pensi nur pri du vortoj, sed  la Fundamenta gramatiko bone precizigas, ke temas pri tri vortoj.

Ni ne apliku al Esperanto lingvistikajn regulojn, kiuj ne taŭgas por ĝia genia originaleco kaj simpleco, ĝi ne bezonas aldonitajn regulojn, kiuj malpermesus kelkajn kunmetaĵojn kiel : dikfingro, centjaro, plenluno... aŭ eĉ subtaso ... pro la pretendo, ke la nocio de morfemo ne ekzistis kiam Z. kreis la internacian lingvon, kaj ke pro tio la regulo : la finaĵoj estas vortoj estus erara.
Tute ne gravas, ke lingvistikoj pretendas, ke finaĵoj estas nur "morfemoj", tio ne koncernas Esperanton.

Renato :
La aldono de aĵ eblas, sed tute ne estas deviga, ĉefe se ni prezentas samsignifajn simplajn vortojn. Estus pli bone almenaŭ meti ĝin interkrampe : sub'tas'(aĵ)'o, kiel oni faris multokaze.

Telereto estas interesa, sed ne la pli taŭga solvo, subtaso estas speciala telereto, kiun oni metas sub la taso por protekti de defluaĵoj aŭ surmeti kulereton post uzo aŭ sukeraĵon...
telereto ne precizigas utilon por taso ; ankaŭ same pladeto estis jam indikita plie de subtaso en la vortaro de Grosjean Maupin.

Amike, Pjer.

JFB-Mikro.fr

unread,
Jan 4, 2017, 2:18:11 PM1/4/17
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi tio estas detalo, rilate all la multotroeco d

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.

JFB-Mikro.fr

unread,
Jan 4, 2017, 2:27:23 PM1/4/17
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi tio estas detalo, rilate al la multotroeco da son'radikoj, kiuj kuŝas en diversaj vortaroj. Tamen sciu ke kiam oni celas al perfekteco, oni pli ofte malbonigas la aferon. (por mi sonradiko estas vorto, kiun oni prenas en sia  lingvo kaj aldonas a, i, e aŭ o)

ĝis,
Jofo

Pjer

unread,
Jan 5, 2017, 1:53:35 PM1/5/17
to la bona lingvo, jean-fran...@jfb-mikro.fr
Jes mi konsentas, ke ekzistas multaj de tiuj novvortoj (sonradikaj neologismoj) tiele faritaj, fakte ili baldaŭ estos farinta pro amplekseco de ties vortaro nian karan lingvon pli malfacile lernebla ol iu ajn naturaj lingvoj.
Tamen tiu ekzemplo eĉ se ĝi estas detalo, estas bona okazo reliefigi la oftan malkomprenon de la vortfarado de Esperanto, kiu interalie kondukas multaj homoj malpermesigi al si uzi tiajn vortojn kaj sekve ofte proponi "sonradikojn", ekzemple, kial ne, ekde la franca soucoupe : sukup'o.

Tiuteme mi redonas ĉi tie argumenton, kiun Marcel donis en nova diskutligo :

     "Subtaso" ne estas "o sub taso", 'gi estas "o" (= substantivigo) de taso kiu estas sub io".

     "Vapor'sipo" ne estas substantivigo de "vapor'sip", sed de "'sipo per vaporo" .

     "Subtaso ne estas substantivigo de "subtas-" sed de "taso sub io"'

     Sed 'gi povas havi du signifojn, la dua estas mallongigo de "subtasa'jo", do de (tas)a'jo, ne taso, kiu estas suba. 


     Same "triangulo" kaj "centjaro" estas mallongigajoj de "centjara'jo" kaj "triangula'jo", dum "jarcento" simple estas "cento de jaroj". Al "jarcento" oni donas la signifon de "'cirkaw cent jaroj", dum "centjaro" estas ekzakte cent.

 Amike,     Marcel
Marcel mi ne konsentas pri via analizo :
subtaso kiel triangulo kaj centjaro ... ricevas neniun sencon, se oni analizas ilin kiel vaporŝipon, estas neniu tialo aldoni la vorteton "io" precizigante "taso sub io", de kie vi eltiras tiun "io" ? Sub estas prepozicio (antaŭe lokigita) kaj do estas bone lokigita antaŭ tas', kiun ĝi precizigas, neniu "io" antaŭas aŭ precizigas ĝin same kiel vapor' precizigas ŝip'. Kontraŭe sub precizigas tas'. Do o, kiu ne nur substantivigas tion, kio antaŭas ĝin, ankoraŭ havas sencon, povas esti : ent', ul' aŭ tiuokaze aĵ. Do aĵ ne estas deviga en tiu kunmetado.
Same kiel pri centjaro kaj triangulo, o substantivigas la parojn : cent'jar kaj tri'angul' (kaj ne nur : jar' kaj angul'), ĉi tie o - jes ja - substantivigas la paron: sub'tas'. (kaj ne la nura : tas').

Pri centjaro kaj jarcento mi jam verkis pri tio en "Ĉu Esperanto estas Fundamente facila" kaj aliloke povos plu pridiskuti, ĉar kuŝas tiuteme laŭ mi alian pli logikan nuancon inter tiuj vortoj kaj kelkaj deklaras erare, ke centjaro estas neuzinda arĥaismo. Ĉu "miljaroj" estas arĥaika same kiel nia himno, kiu uzas tiun vorton ?    :-)

Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages