teatr-o-frap-o

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 7, 2014, 4:13:59 PM6/7/14
to °listo 'lbl'
Laŭ PIV ĝi estas abrupta ŝanĝo de la situacio en teatraĵo kaj ĝenerale en la normala mondo.

Ĉu tio estas komprenebla?

Amike

Renato
--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Josenilton

unread,
Jun 7, 2014, 5:09:01 PM6/7/14
to la-bona...@googlegroups.com

En si ĝi ne estas klara esprimo. El kiu nacia lingvo ĝi devenas?



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Antonio De Salvo

unread,
Jun 7, 2014, 5:42:47 PM6/7/14
to la-bona...@googlegroups.com

Gxi venas lauxvorte el la franca “coup de théatre”. En la itala oni diras « colpo di scena » (pli-malpli: abrupta sxangxo de sceno).

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: sabato 7 giugno 2014 23:09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) teatr-o-frap-o

Josenilton

unread,
Jun 7, 2014, 5:50:57 PM6/7/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ŝajnas, ke la esperanta esprimprovo TEATROFRAPO, certe iniciatita de iu en la pasinteco, ne furoris sufiĉe por aparteni definitive al la esperanta esprimstoko. Eble SUBITAĴO, menciita en la zamenhofa proverbaro kaj uzita de Lidja Zamenhof, estas pli klara.

Noël SIMONET

unread,
Jun 7, 2014, 6:42:42 PM6/7/14
to la-bona...@googlegroups.com

Kiel Franculo mi perfekte komprenas la sencon es tia esprimo kaj cxi-kaze ecx suspektas ke gxi estus franc-lingve devena . La difino de PIV suficxe taùgas kun ekzemple tia subita evento dum la rakonto es teatrajxo : - oni daùre atendis la naskon de filo sed oni jxus anoncas la naskaton es filino kaj cxiuj aktoroj mire rigardas sin reciproke ... do la teksto-parteto estas baptata : "frapo es/dum teatro" .
Konklude , se oni havos en Esperanto esprimojn tipe naci-lingvajn kiel ekzemple : "rendevuo" "avangardo" cxi-loke oni povus imagi (internaciecan?) Radiko-"naskaton" per sia origina esprimo en la koncerna lingvo : "kudeteatro"[coup de théâtre] <= fadena abrupta sxangxo tra ia teatrajxa rakonto .

Amike .

Noël

.
.
.
.
.
.
.
.

Antonio De Salvo

unread,
Jun 7, 2014, 8:38:27 PM6/7/14
to la-bona...@googlegroups.com

En la Proverbaro estas “subita” kaj “subite”, sed kun alia nuanco:

 

subita

post brua vento subita silento

 

subite

cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis

feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas

mi panon ne esperis, subite kuko aperis

ne atendita, ne esperita ofte venas subite

neniam atendita ofte venas subite

 

En “teatrofrapo” enestas, prefere, la ideo de surprizo, surpriza sxangxo, neatendita sxangxo, neatendita okazajxo.

Gxis

Antonio

 

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: sabato 7 giugno 2014 23:51

Antonio De Salvo

unread,
Jun 7, 2014, 8:51:17 PM6/7/14
to la-bona...@googlegroups.com

Sxajnas al mi, ke se oni akceptus “kudeteatro”, “la fliko estus pli malbona ol la truo”.

Estas vere, ke en pluraj euxropaj landoj/ lingvoj oni akceptis la esprimon “teatrofrapo” sklave el la franca (en Italujo oni ecx trovas senpere la francan esprimon “coup de théatre”, apud la nacilingvaj “colpo di scena, colpo di teatro”; kaj en Germanujo oni trovas “Theaterstreif”); sed almenaux cxe “teatrofrapo” oni povas iamaniere kompreni pri kio temas, dum tio tute ne eblus cxe “kudeteatro”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Noël SIMONET
Inviato: domenica 8 giugno 2014 00:43


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) teatr-o-frap-o

Josenilton

unread,
Jun 7, 2014, 9:01:16 PM6/7/14
to la-bona...@googlegroups.com

En "Esperanta Proverbaro" estas:

“Subitaĵo 118.01 Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo.

 118.02 Ne atendis, ne esperis malfeliĉo aperis.

 118.03 Malfeliĉo venas sen alvoko.”  

 

"Subitaĵo 211.01 Sen atendo, sen espero venis mizero.

 211.02 El klara ĉielo tondro ekbatis.

 211.03 Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon."

 

"Subitaĵo 235.01 Ne en unu tago elkreskis Kartago.

 235.02 Mi panon ne esperis, subite kuko aperis.

 235.03 Neniam atendita ofte venas subite.

 235.04 Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas."

 

[Mi ne certas, ĉu tiu vorto Subitaĵo estis antaŭmetita de Zamenhof mem, aŭ ĉu de la posta eldoninto de la libro.]

 

En Quo Vadis estas:

 

"ili konigu al la mondo la misterojn de la senŝanĝa Estaĵo kaj parolu pri la subitaĵoj de Lia senpera Esenco"

 

Sendepende de tio, ke ĝi estas enkondukita de la Zamenhofoj, vere estas, ke, laŭ logika semantikeco, SUBITAĴO estas multe pli klare esperanteca ol la malfacile komprenebla sinestezifigura TEATROFRAPO, ĉu ne vere?

Vastalto

unread,
Jun 7, 2014, 9:51:17 PM6/7/14
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

"Teatrofrapo" ŝajnas al mi abrupta malsaniĝo pro homamaso en teatro,
analogie al "sunfrapo" aŭ "varmofrapo".

Amike,
Vastalto


Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
> Laŭ PIV ĝi estas abrupta ŝanĝo de la situacio en teatraĵo kaj ĝenerale en la
>normala mondo.
>
>Ĉu tio estas komprenebla?
>
>Amike
>
>Renato
>
>--
>
>~~~
>
>renato corsetti
>[a:mailto:renato....@gmail.com]renato....@gmail.com
>
>--
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>[a:http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj]http://www.
>bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
>---
>You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la
>bona lingvo" group.
>To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
>email to [a:mailto:la-bona-lingv...@googlegroups.com]la-bona-lingvo
>+unsub...@googlegroups.com.
>For more options, visit [a:https://groups.google.com/d/optout]https://groups.
>google.com/d/optout.

lowenstein, anna

unread,
Jun 8, 2014, 5:01:09 AM6/8/14
to la-bona...@googlegroups.com
La esprimo "teatrofrapo" estas al mi tute nekomprenebla. Mi foje aŭdas la italan esprimon, sed ne sciis ĝis nun, precize pri kio temas. Ĉiuokaze mi povas certigi al vi, ke por nefrancoj kaj neitaloj la esprimo estas vere nekomprenebla! Necesas trovi alian manieron por esprimi la aferon, ekz. subita miro, subita ŝoko, subita surprizo, aŭ simile. Oni ne povas enpreni en Esperanton ĉiujn dirmanierojn el ĉiuj lingvoj de la mondo.

Anna
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

lowenstein, anna

unread,
Jun 8, 2014, 5:17:50 AM6/8/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kelkaj pliaj pensoj:

Se mi devus traduki tian esprimon, mi uzus tutan frazon, ekz. "kvazaŭ per teatreca ŝanĝo de sceno, ŝi vidis ke..." Mi ne certas, ĉu tio estas tute trafa, ĉar mi ankoraŭ ne plene komprenas la esprimon, sed mi baziĝas sur viaj klarigoj. Eble oni ankaŭ povus uzi la adkektivon "drama" aŭ "drameca" por reteni la teatran aspekton de la afero, ekz. "okazis drama ŝanĝo". Aŭ ĉu la vorto "mir-frapo" povus kapti samtempe la surprizon kaj la subitecon?

Kore,
Anna




---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

lowenstein, anna

unread,
Jun 8, 2014, 5:22:51 AM6/8/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kelkaj pliaj pensoj:

Se mi devus traduki tian esprimon, mi uzus tutan frazon, ekz. "kvazaŭ per teatreca ŝanĝo de sceno, ŝi vidis ke..." Mi ne certas, ĉu tio estas tute trafa, ĉar mi ankoraŭ ne plene komprenas la esprimon, sed mi baziĝas sur viaj klarigoj. Eble oni ankaŭ povus uzi la adkektivon "drama" aŭ "drameca" por reteni la teatran aspekton de la afero, ekz. "okazis drama ŝanĝiĝo". Aŭ ĉu la vorto "mir-frapo" povus kapti samtempe la surprizon kaj la subitecon?

Kore,
Anna

Renato Corsetti

unread,
Jun 8, 2014, 7:18:45 AM6/8/14
to la-bona...@googlegroups.com, Cho Chaoming, lbl - Anna kaj Mati Pentus, lbl - Ngoc Lan, :Wael Al-Mahdi
Anna:

|  ". . . drama ŝanĝiĝo".

Anna, evidente estas angla, ĉar mi trovis en la reto che la traduko de la itala 'colpo di scena' al la angla estas: dramatic turn of events, coup de théâtre.

Ŝajnas al mi, tamen, ke ni ne rajtas morale decidi pri ĉi tio, antaŭ ol ni scias kiel oni diras la PIV-an "Teatrofrapo" en la rusa, suoma, ĉina, japana, vjetnama, ktp.


--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Jun 8, 2014, 8:10:33 AM6/8/14
to la-bona...@googlegroups.com, Cho Chaoming, lbl - Anna kaj Mati Pentus, lbl - Ngoc Lan, :Wael Al-Mahdi

En cxiu kazo, mi evitus la adjektivon “drama”, cxar ja la subita/ neatendita  sxangxo/ surprizo povas ankau esti komika, ridiga (“drama” povas pensigi pri peza, peniga, ecx katastrofa okazajxo).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 8 giugno 2014 13:19
A: la-bona...@googlegroups.com; Cho Chaoming; lbl - Anna kaj Mati Pentus; lbl - Ngoc Lan; :Wael Al-Mahdi
Oggetto: (la bona lingvo) teatr-o-frap-o

lowenstein, anna

unread,
Jun 8, 2014, 8:18:16 AM6/8/14
to la-bona...@googlegroups.com, Cho Chaoming, lbl - Anna kaj Mati Pentus, lbl - Ngoc Lan, :Wael Al-Mahdi
Oni ne nepre devas trovi nur unu solvon. Tian esprimon oni povus redoni malsame depende de la kunteksto, kaj la aspekto, kiun oni dezirus emfazi.

Tial "drama" povus taŭgi en iuj kuntekstoj, sed ne en aliaj.

Anna

Harri Laine

unread,
Jun 8, 2014, 4:26:16 PM6/8/14
to la-bona...@googlegroups.com
anna skribis, 8.6.2014 15:18 +0200:

> Tial "drama" povus taŭgi en iuj kuntekstoj, sed ne en aliaj.

Ankaŭ mi opinias, ke "drama" (ŝanĝo, turniĝo, frapo...) estus
iam taŭga, certe pli taŭga ol "teatrofrapo". Eĉ la adjektivoj
"teatra" aŭ "teatreca" iomete komprenigus la aferon.
"Teatrofrapo" estas al mi proksimume nekomprenebla, sed,
konfesinde, post lego de la klarigoj tamen memorebla.

En la Finna oni povus uzis diversajn esprimojn, sed mi pensas,
ke la plej ofta elemento en tiuj estus (sola aŭ kun adjektivoj)
la vorto "käänne", kiu signifas laŭ sia deveno proksimume
"turno(punkto)".

Adjektivoj por la situacio, se mi ĝin ĝuste komprenas, povus
esti:

frapa, sensacia, supriza, subita, drasta, abrupta, dram(ec)a,
intrigoŝanĝa,

kaj oni povus paroli (laŭbezone kun tiuj adjektivoj) pri

turno, turniĝo, turnopunkto en intrigo, ŝanĝo, sortobato,
sortoturno, scenoŝanĝo

kaj certe eblas multaj aliaj vortumoj.

Cetere, PIV havas ankaŭ la vorton *peripetio*:

peripeti/o
1 Sortoturno, nedezirinda aventuro.
2 ♧ Abrupta ŝanĝo de situacio en romano aŭ dramo.

Ankaŭ tiun vorton mi ne vere komprenas. (Mi ja komprenas, kion
diras la vortaro, sed mi ne scias el vera lingvouzo, pri kiaj
situacioj oni reale uzas la vorton, se iu ĝin uzas.)

"Peripetio", laŭ mi, meritas malrekomendan linion en SSV. Aŭ eble
mi nur ne legas literaturon, kie ĝi estas bezonata. Kion vi
opinias?

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Jun 8, 2014, 5:03:13 PM6/8/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Harri! La suomaj versioj de nia "teatra frapo" certe trovos sian vojon al nia linio.

|  peripeti/o
1 Sortoturno, nedezirinda aventuro.
2 ♧ Abrupta ŝanĝo de situacio en romano aŭ dramo.
Mi havis foje okazon uzi ĝin en italaj tekstoj kun la itala normala signifo: malfacilaj aventuroj, ekz. (laŭvorta traduko el la itala)  Mi sukcesis fini tiun vojaĝon malgraŭ multenombraj peripetioj.

Nun mi serĉis en itala enciklopedio, kaj ankaŭ ĝi diras ke Aristotelo jam uzis ĝin en la senco de 'teatrofrapo', kvankam nuntempe en la itala . . .

Mi pensas, ke ankaŭ ĝi havos la saman linion.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Josenilton

unread,
Jun 8, 2014, 6:21:23 PM6/8/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉar tiu TEATROFRAPO estis enPIVigita apriore, ni en vero estas diskutantaj la adopton kaj vivigon de prova neologismo. Okazas nur, ke tiu strangaĵo estas en si nekomprenebla por substituiĝi al SUBITAĴO, SUBITA ŜANĜ(IĜ)O, NEATENDITAĴO, NEATENDITA ŜANĜ(IĜ)O, SURPRIZAĴO, SURPRIZA ŜANĜ(IĜ)O, ĉu ne vere? Mi ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la nepra neceseco de tiu stranga kaj antikva nacilingvaĵo.



--

Noël SIMONET

unread,
Jun 8, 2014, 8:15:16 PM6/8/14
to la-bona...@googlegroups.com

"...ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la nepra neceseco de tiu stranga kaj antikva nacilingvaĵo
." (Josenilton)

Tiom ne neceseca ke Renato deziris unue koni gxian tro gxeneralan tradukon (=Ĉu tio estas komprenebla?[Renato] , =kvazaù malsanigxa[Vastalto]) antaù anstataùi gxin per ne 10 sin-sekvaj radikoj sed malpli do versxajne tri aù kvar , kaj se ne poveble pro la tro precizeca signifo , kolektive elekti tra la 8x888 lingvoj en la mundo la inter-Radikon
plej internaciecan .

Ekzemple , en la bona! Reta Vortaro :

ŝelko-zono <= Plekto de rimenoj, kiu ĉirkaŭas bruston, buston kaj femurojn, por alligi ĉevalon al kaleŝo . => harniso
plug-ileto   <= Ilo konsistanta el larĝa, plata kaj tranĉa lameno el fero, havanta longan tenilon kaj uzata por plugi la teron per homa brako; => ŝpato


Amike .

Noël


.
.
.
.
.
.
.
.


Pjer

unread,
Jun 9, 2014, 11:28:13 AM6/9/14
to la-bona...@googlegroups.com


Kvankam mi estas franco, pri teatrofrapo mi unue pensis pri la kelkaj plankfrapoj, kiujn oni faras antau malfermi la teatrkurtenon, mi tute ne pensis pri subitaĵo, ekŝanĝo...
Pri peripetio ( lau franca deveno) ne temas pri la abrupta ŝanĝiĝo (teatrofrapo) sed pri nova ne atendita okazaĵo, event(et)o, kiu povas sekvi la surprizo, la subitaĵo.
Tiuokaze pri peripetio ĉu sortoturniĝo estus pli bone ol sortoturno.
Amike, Pjer.



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages