| Example sentence: | Ĝi venis al mi sur arĝenta plado. |
|---|---|
| Sentence meaning: | It came to me on a silver platter. |
Ĉu la usona servo, do, pravas?
Amike
Renato
|
Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
|
En la Biblio, Zamenhof uzis “plado” nur en la senco “granda telero por disporti mangxajxojn” (en la itala, “piatto di portata” aux “vassoio”):
Eliro 37,16
ankaux la vazojn por la tablo, gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn krucxojn kaj la kalikojn, per kiuj oni versxas, li faris el pura oro.
Nombroj 4,7
sur la tablo de la panoj de propono ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur gxin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn kaj la pokalojn
Nombroj 7,13
lia ofero estis: unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj
2 Regxoj 2,20
Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon.
2 Regxoj 21,13
Mi elvisxos Jerusalemon tiel, kiel oni elvisxas pladon
Tamen, en la Zamenhofa Proverbaro estas ankaux la dua signifo (mangxajxo entenata en telero): brava batalanto kontraŭ plado bolanta
Cetere, ankaux enj la itala oni uzas sendistinge la vorton “piatto” por indiki cxu la teleron (lavare i piatti = lavi la telerojn) cxu gxian enhavon (piatto del giorno = taga plado).
En la franca principe oni distingas “assiette” = telero disde “plat” = plado (premier plat, deuxième plat, le plat du jour); sed oni povas diri une assiette de riz, de soupe.
Ankaux en la angla teorie oni distingtas “plate” disde “dish”, tamen oni diras “dirty dishes” (malpuraj teleroj) sed “a plate of…” (plado el…).
Ankaux en la germana estas iom da konfuzo: dum principe oni distingas Teller (= telero) disde Gericht/ Speise (= plado), oni tamen diras ein Teller Suppe/ Gemüse (= plado da supo/ legomoj).
La belo estas, ke en la germana Schluessel respondas al telero (bovlo, taso), ne al plado, do oni rajtus demandi, kion efektive intencis diri Zamenhof per “plado”.
Gxis
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 11 gennaio 2016 14:49
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Kion signifas plado?
JoKo:
| Estas granda telero komunuza por disporti la manĝaĵojn. Itallingve "vassoio". Fundamenta vorto!
Kaj kion vipensaspri "La luksa manĝo konsistis el kvinpladoj?
Amike
Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com
Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus. |
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
En usona servo pri unu vorto tage de hodiaŭ oni diras:
Example sentence: Ĝi venis al mi sur arĝenta plado. Sentence meaning: It came to me on a silver platter.
En la universala vortaro estas la linio:
- plad' plat (un) | plate | Schüssel | блюдо | półmisek.
Ĉu la usona servo, do, pravas?
- plad' plat (un) | plate | Schüssel | блюдо | półmisek.
Ĉu la usona servo, do, pravas?
- plad' plat (un) | plate | Schüssel | блюдо | półmisek.
Ĉu la usona servo, do, pravas?
Germana vortlisto
https://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_Germana-Esperanta_s diras:
Schüssel: plado
Amike salutas Leo