Mi kredas ke unue ni devus interkonsenti pri la linio
cikl-o [2-oa] (en la signifo de "rado") --> rad-o
> Fundamenta vorto "velocipedo"
Ne Fundamenta, sed oficiala.
--
Andreas Kueck
"Ciklo" neniam signifas "rado". La aparta signifo de "ciklo", kiun ni en ĉi tiu diskuto menciis, estis "veturilo kun du aŭ tri radoj, movata per homa premo sur pedaloj aŭ per motoro" (laŭ ReVo).
Bone. Tiu estas alia propono, sed kio estus la triciklo? Trirada velocipedo! Kaj la biciklo? Durada velocipedo. La sistemo funkcius nur ke estas herkula laboro remeti en uzon "velocipedo".Verŝajne eĉ ne necesas havi apartan vorton kun precize ĉi tiu signifo. Mi ne konscias pri tiasignifa vorto en iu alia lingvo. Ĉiuokaze, ekzistas la similsignifa Fundamenta vorto "velocipedo", kies difino povas esti tute sama, nur ke oni devas forigi la lastajn tri vortoj de la ĉi-supra difino (velocipedo neniam estas movata per motoro).
Ekster ReVo mi neniam renkontis "ciklo" en tiu senco en la efektiva lingvouzo. Dum ni ne trovas efektivajn uzojn de tiu vorto, ni ĉiuokaze ne vere bezonas linion pri ĝi.
AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Gecontroleerd door AVG - www.avg.com
Versie: 9.0.733 / Virusdatabase: 271.1.1/2734 - datum van uitgifte: 03/10/10 08:33:00
Marcos:Jes, sed en la praktiko, kiam oni diras tri-ciklo oni certe pensas pri ciklo kiel rado. La proponoj anstataŭigi ĝin estis per tri-radilo aŭ tri-radaĵo.
"Ciklo" neniam signifas "rado". La aparta signifo de "ciklo", kiun ni en ĉi tiu diskuto menciis, estis "veturilo kun du aŭ tri radoj, movata per homa premo sur pedaloj aŭ per motoro" (laŭ ReVo).
Verŝajne eĉ ne necesas havi apartan vorton kun precize ĉi tiu signifo. Mi ne konscias pri tiasignifa vorto en iu alia lingvo. Ĉiuokaze, ekzistas la similsignifa Fundamenta vorto "velocipedo", kies difino povas esti tute sama, nur ke oni devas forigi la lastajn tri vortoj de la ĉi-supra difino (velocipedo neniam estas movata per motoro).
Bone. Tiu estas alia propono, sed kio estus la triciklo? Trirada velocipedo! Kaj la biciklo? Durada velocipedo. La sistemo funkcius nur ke estas herkula laboro remeti en uzon "velocipedo".
Ekster ReVo mi neniam renkontis "ciklo" en tiu senco en la efektiva lingvouzo. Dum ni ne trovas efektivajn uzojn de tiu vorto, ni ĉiuokaze ne vere bezonas linion pri ĝi.
Mi ne insistas,
sed mi vidas tiun uzon daŭre ĉirkaŭ mi. Kiel oni venis al la vorto "motrociklo", ekzemple?
Bedaurinde, "cikl/o" aperas kun signifo egala au proksima al tiu de "velociped/o" (egala au nur proksima, depende de la difino donota al chi tiu lasta vorto) en la PIV, la NPIV, la ReVo kaj aliaj vortaroj. Ankau se neniu efektive ghin uzadus kun tiu signifo, ni tial nepre devus per aparta paragrafo atentigi pri la ne-akceptebleco..
Krome en multaj vortaroj kaj lernolibroj aperas la ne-ebla vorto "motor/cikl/o", en kiu "cikl/" havas tiun saman signifon.