diakrona/sinkrona

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 18, 2007, 5:57:04 PM3/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Legante la artikolojn de Akiko Woessink-Nagata, mi trovis s'ian
proponon pri diakrona kaj sinkrona. Temus pri "tratempa" kaj "samtempa".

Kion vi opinias?

Amike

Renato


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

Detlef Karthaus

unread,
Mar 19, 2007, 1:24:01 PM3/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi havas nenian opinion sed volas nur kontribui tiun citajxon el Vikipedio:
"Tio estis tratempa lingvoscienco (diakrona lingvistiko). Modernaj skoloj male emfazas koheran kaj kompletan priskribon de lingvo en ĝia efektiva stato. Tio estas unutempa lingvoscienco ( sinkrona lingvistiko)."
 
amike
Detlef

 
--
TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada

Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/

Nino

unread,
Mar 19, 2007, 1:31:15 PM3/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
En la suahila oni proponas la esprimojn: "historia lingvistiko" kaj
"nuntempa lingvistiko", kiuj sxajnas al mi malbonaj!

Amike,
Nino

http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarieta per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di
lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano,
Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)


> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
> Inviato: domenica 18 marzo 2007 22.57
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: (la bona lingvo) diakrona/sinkrona

Renato Corsetti

unread,
Mar 19, 2007, 2:09:39 PM3/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Detlef:

tratempa lingvoscienco
unutempa lingvoscienco

Dankon, Detlef! Fakte unutempa estas, lau' mi, pli bona ol samtempa. Kiam vi trovas tiajn aferojn en Vikipedio, ili estas c'iam bonvenaj.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Mar 21, 2007, 4:34:36 AM3/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Legante la artikolojn de Akiko Woessink-Nagata, mi trovis s'ian
> proponon pri diakrona kaj sinkrona. Temus pri "tratempa" kaj
> "samtempa".
> Kion vi opinias?

Tiujn terminojn mi opinias trafaj. Cetere en la norvega oni uzas la
grekajxojn "diakronisk" kaj "synkronisk".

Otto


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages