"preleg" kaj "lekci"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 17, 2008, 9:23:38 AM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko proponis

> preleg-i [8] --> (ghenerale :) parol-ad-i, far-i (instru-a-n) parol-ad-o-n ;  (se al studentoj au iel simile :) lekci[3]-i

Mi timas, ke per tia linio niaj rekomendoj tro devojighus de la kutima lingvouzo.

En la Tekstaro de Esperanto, estas 930 uzoj de "preleg-" kaj  nur 34 uzoj de "lekci-". Ambau jam estis uzataj de Zamenhof, kaj la unua uzo de "lekci-" en la Tekstaro estas nur kvin jarojn pli frua ol la unua uzo de "preleg-" en ghi.

Francisko skribis:

> ["preleg/" estis] certe pli malnove oficialigita de la Akademio [ol "lekci/"], pro kio la posta oficialigo de "preleg/" estis malsagha

Mi konsentas, ke ne estis saghe de la Akademio oficialigi du tiel similsignifajn radikojn. Tamen oni konsciu pri la fakto ke per la pli fruaj oficialigoj (precipe per la unuaj tri) estis oficialigitaj tre multaj radikoj en malmulta tempo, tiel ke ankau estis pli da malbonaj decidoj en ili. Pri la postaj oficialigoj shajne okazis pli da pripensado.

Mi tial havas la impreson ke okazis jene (kaj tiun analizon ankau subtenas la serchrezultoj en la Tekstaro de Esperanto): La du radikoj estis (vershajne simile oftaj) konkurencaj formoj jam antau la unua mondmilito. En 1921 la Akademio oficialigis "lekci-" (sen iu oficiala difino au traduko, kaj vershajne sen aparta pripensado de la fakto, ke ekzistas konkurenca formo). Malgrau tiu oficialigo de "lekci-", "preleg-" iom post iom enradikighis dum "lekci-" maloftighis. En la sepdekaj jaroj, jam klare superregis "preleg-", kaj en 1974 la Akademio decidis cedi al la ghenerala lingvouzo kaj oficialigis "preleg-" (kun oficiala difino, kiu koincidas kun la vershajne intencita signifo de "lekci-"). Nun "preleg-" estas tute kutima radiko, dum "lekci-" estas apenau konata. (Mi ech ne certas, chu mi iam vidis ghin antau hodiau.)

Lau mi, la Akademio devus nun pripensi malrekomendon de "lekci-", por ke ne estu du apartaj sam- au tre similsignifaj radikoj. Ghi povus ech forigi "lekci-" el la Universala Vortaro (tio estas, la origina Universala Vortaro el la Fundamento plus ghiaj aldonoj), same kiel ghi jam faris pri "analogi-" kaj la eca signifo de "koncentr-".

Chiuokaze, ni ne malrekomendu "preleg-" kun la alternativo "lekci-", char tiam ni tro devojighus de la ghenerala lingvouzo, kaj estas neniu bonlingva (tio estas radikshpar-cela) kialo por preferi "lekci-" al "preleg-" anstatau inverse lau la kutima lingvouzo.

Anstataue mi proponus havi la linion

lekci-o [3oa] --> preleg-o
lekci-i --> preleg-i

Se ni ne trovos interkonsenton pri la temo, tamen estus pli bone unue flankenmeti ghin (kaj do ne havi linion pri ajna el la du radikoj) anstatau nun perdi tro da tempo pro diskutado pri ghi, char la lasta mesagho de Renato montris, ke vere estas pli urgha tasko nun, nome la serchado de pliaj evitindajhoj en PIV.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 17, 2008, 10:27:42 AM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
lekci-o [3oa] --> preleg-o
lekci-i --> preleg-i
Mi emus eventuale akcepti:

lekci-o [3oa] = preleg-o
lekci-i = preleg-i


Sed eble momente ni ne registru tion.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 17, 2008, 12:35:23 PM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Sincere dirite, sxajnas al mi ke la strecxa klopodado esprimi cxion per la nura utiligo de fundamentaj radikoj perdigas al la lingvo neforjxeteblan parton el sia esprimpovo.

Mi precizigas: cxiam kiam eble mi utiligas fundamentajn aux agnoskitajn aux vaste akceptitajn radikojn, kaj mi malsxatas subtilajxojn, kiuj komplikigas la vivon (ekz. lekcio/ leciono); sed el tio mi ne emas konkludi, ke por (sxajne) solvi la problemon oni metu sur la saman ebenon iujn vortojn, kiuj ne estas plene egalsignifaj.

Mi lernis esperanton (antaux pli ol 50 jaroj) kiam ne ekzistis PIV; mi ecx devis atendi pliajn 40 jarojn antaux ol havi je dispono vera vortaron ital-esperantan (tiun de Carlo Minnaja). En tiaj kondicxoj, mi strebis teni min konstante al simpla lingvajxo, jxonglante per la materialo kiun mi havis, sen fantaziaj flugoj, tamen klopodante distingi la konceptojn tiel ke ili estu bone komprenataj (aux, minimume, nemiskomprenataj) de la alilandaj interparolantoj.

Koncerne paroladon, mi distingas:

1)     parolo;

2)     parolado;

3)     interparolo;

4)     prelego;

5)     disertacio;

6)     traktajxo, traktato;

7)     lekcio;

8)     leciono

 

Rilate la demandon pri “prelego”, gxi povas egali al parolado; sed ne cxiam parolado egalas al prelego: la prezidanto de UEA faras dumkongrese inauxguran paroladon, kiu povas esti (aux ne esti) en formo de prelego; sed se la usona sxtatprezidanto faras paroladon al la nacio, tio ne signifas, ke li faras prelegon.

Des malpli mi egaligus “lekcio” kun “prelego”; unue, cxar en prelego povas manki la lerniga karaktero; due, cxar lekcio estas universitat-nivela (vidu la zamenhofan ekzemplon: “kiam la studentoj venas de la lekcioj”), dum prelego povas ankaux okazi ene de simpla esperanto-klubo.

Amike

Antonio De Salvo

 

 

 

 


Marcos Cramer

unread,
Oct 17, 2008, 1:00:21 PM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com

Des malpli mi egaligus "lekcio" kun "prelego"; unue, cxar en prelego povas manki la lerniga karaktero; due, cxar lekcio estas universitat-nivela (vidu la zamenhofan ekzemplon: "kiam la studentoj venas de la lekcioj"), dum prelego povas ankaux okazi ene de simpla esperanto-klubo.

Chu vere necesas distingi per apartaj radikoj prelegojn universitatajn kaj ekster-universitatajn? Tio shajnas al mi kiel la insisto de kelkaj, ke nepre necesas la radiko "prezidento", char ja ne chiu prezidanto estas prezidanto de shtato. En bonlingva parolo, oni plej ofte povas anstatauigi "prezidento" per simpla "prezidanto", kaj nur malofte necesas aldoni la precizigan "shat-". Simile, anstatau "lekcio" oni povas kutime diri "prelego", kaj nur malofte pliprecizigi per "universitata". (Mi chiuokaze dubas, ke multaj Esperantistoj komprenas, ke la apenau uzata radiko "lekcio" estu komprenata kiel "universitata prelego".)

Do la linioj povus esti

lekci-o --> (universitat-a) preleg-o
lekci-i --> preleg-i (en universitat-o)

Kiel almenau provizoran kompromison, mi ankau akceptus chi-suprajn liniojn kun "=" anstatau kun "-->".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 17, 2008, 1:05:45 PM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
lekci-o --> (universitat-a) preleg-o
lekci-i --> preleg-i (en universitat-o)
Mi kredas, ke vi estas influata de la germana (kie, se mi ne eraras, oni ne distingas la du aferojn) dum Antonio kaj mi estas influataj de la itala, kie la afero okazanta dum instrua horo en universitato estas io tute alia ol normala publika prelego.

Kiel almenau provizoran kompromison, mi ankau akceptus chi-suprajn liniojn kun "=" anstatau kun "-->".
Provizore mi akceptis la kompromison.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Oct 17, 2008, 1:49:09 PM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi mem ofte uzas la vorton “lekciisto” por universitata instruisto – sed kompreneble, tio portas nin al la dang’era tereno de la universitataj titoloj.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 17 ottobre 2008 19.06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "preleg" kaj "lekci"

Pilar Otto

unread,
Oct 17, 2008, 4:09:22 PM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Francisko proponis
>
>> preleg-i [8] --> (ghenerale :) parol-ad-i, far-i (instru-a-n)
> parol-ad-o-n ; (se al studentoj au iel simile :) lekci[3]-i
>
> Mi timas, ke per tia linio niaj rekomendoj tro devojighus de la kutima
> lingvouzo.

Ankaux mi. Dum mia tuta E-ista vivo (mi estas organizita E-isto ekde 1958,
kaj mi eklernis la lingvon en 1955) la cxefa programero de preskaux cxiuj
kunvenoj de la E-klubo de Oslo estis "prelego" (germane: "Vortrag"). La
prelegoj povis temi pri kio ajn: la unua, kiun mi auxdis - mi ne volas diri
auxskultis - post mia organizigxo, temis pri E-aj posxtmarkoj kaj glumarkoj,
gxi dauxris eble pli ol unu horon kaj estis tiom tedega, ke normala homo
perdus la intereson pri la lingvo nur pro gxi; sed antauxe, kiam mi
frekventis (cxu malbonlingva vorto?) bazan lernejon en Trondhejmo, mi en la
tiea klubo auxskultis prelegon pri motorbicikla vojagxo al Jugoslavio. En
varbkunvenoj por E-o oni cxiam prelegis pri la lingvo. Neniun el tiuj
prelegoj mi nomus "lekcio". Kiam mi lernis la vorton "lekcio", mi enkapigis
gxin kun la signifo "scienca, ekz. universitata prelego" (germane
"Vorlesung"). Mian profesion mi nomis en E-o "lekciisto" (angle "lecturer"),
kaj mi neniel konsentus esti nomata "prelegisto". Miaj universitat-katedraj
lekcioj ekz. pri hispana gramatiko neniel kompareblas kun klubkunvenaj
prelegoj. Ankaux fakkongresajn prezentajxojn, kiujn oni angle nomas
"papers", mi volonte nomus "lekcietoj", kaj - kial ne? - la eroj de
Internacia Kongresa Universitato povus esti nomataj "lekcioj", dum aliaj
kongresaj prezentoj estu nomataj "prelegoj". Lernante la vorton "lekcio" mi
cerbumis pri la diferenco inter gxi kaj la sone simila "leciono", kaj venis
al la konkludo, ke leciono estas instruado, en kiu ankaux la lernantoj
aktive partoprenas. Dum la tradiciaj varbkunvenoj por E-o, okazintaj en la
1930aj jaroj kaj dum la unuaj jaroj post la dua mondmilito, post la
(inform-)prelegoj ofte okazadis "provlecionoj" pri E-o, kiuj estis nek
prelegoj nek lekcioj. Mi konstatas, ke precipe pri "prelego" ne samopinias
kun mi la "Esperanto-Deutsches Wörterbuch" de Krause - ne la granda, sed la
relative konciza (12.000 kapvortoj), eldonita en 1967 de "VEB. Verlag
Encyklopädie" en Lejpcigo kunlabore kun la Centra Laborrondo de la Germana
Kulturligo en GDR. Tamen mi arogas supozi, ke mia opinio pli proksimas al la
fakta lingvouzo, ol tiu de la menciita vortaro, laux kiu "prelego" estas
universitata.

Cxi-rilate mi ankaux sxatus mencii, ke dum iu periodo oni emis nomi
gxeneralajn prelegojn "referatoj", versxajne sub influo de la germana. Laux
la vortaroj "referato" egalas al "referajxo", do logike devus temi pri
redono de io, kion antauxe prezentis aliaj. Tute ne cxiuj "referatoj", kiujn
mi auxdis, estis tiaj.

> Lau mi, la Akademio devus nun pripensi malrekomendon de "lekci-", por
> ke ne estu du apartaj sam- au tre similsignifaj radikoj. Ghi povus
> ech forigi "lekci-" el la Universala Vortaro (tio estas, la origina
> Universala Vortaro el la Fundamento plus ghiaj aldonoj), same kiel
> ghi jam faris pri "analogi-" kaj la eca signifo de "koncentr-".

Mi vocxdonus kontraux tia malrekomendo, kiu signifus, ke mia profesia
kariero reduktigxus al nenio! :-( Mi ne sxatus konfesi, ke mia tuta profesia
vivo estis tiom nula kaj senutila.

> Anstataue mi proponus havi la linion
>
> lekci-o [3oa] --> preleg-o
> lekci-i --> preleg-i

Ankaux tion mi kontrauxas. Maksimume mi povus konsenteti pri "= scienc-a
preleg-o" kaj "= scienc-e preleg-i", respektive, sed mi preferus tiujn
liniojn ne havi.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 17, 2008, 4:29:46 PM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Kiam mi lernis la vorton "lekcio", mi enkapigis 
gxin kun la signifo "scienca, ekz. universitata prelego" (germane 
"Vorlesung"). 
Mi kredas, ke chi tie renkontiĝas pluraj  tradicioj kaj nomum-manieroj de la afero en naciaj lingvoj.
En la itala la vorto "lezione" kovras ambaŭ signifojn (en lernejo kaj en universitato).

lekci-o [3oa] --> preleg-o
lekci-i --> preleg-i

Ankaux tion mi kontrauxas. Maksimume mi povus konsenteti pri "= scienc-a 
preleg-o" kaj "= scienc-e preleg-i", respektive, sed mi preferus tiujn 
liniojn ne havi.
Nu, kion opinias aliaj? Mi estas sufiĉe indiferenta.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 17, 2008, 4:37:49 PM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com

Anna Lowenstein:

>Mi mem ofte uzas la vorton “lekciisto” por universitata instruisto – sed kompreneble, tio portas nin al la dang’era tereno de la universitataj titoloj.

 

Mi respondas:

Anna pravas, ke la demando pri studtititoloj estas tikla, kaj insidoplena.

Mi mem, antaux multaj jaroj, havis malpaceton kun universitata profesoro, elstara esperantisto, kiu ofendigxis cxar tute senmalice mi skribis pri li (erare), ke li estas “universitata docento” (pro konfuzo kun la itala esprimo “docente universitario”, kiu signifas “universitata profesoro”). En tiu okazo mi lernis, ke en esperanto, kontrauxe, docento estas “universitata instruisto, ne ricevinta titolon de profesoro”.

 

Cxe-okaze, lige kun “lekciisto”: oni distingu gxin disde “lektoro”, kiu estas alia afero (ekzemple: en la italaj universitatoj “lektoro” estas alilingva spertulo, ne profesoro, kiu helpas praktike en la kadro de kursoj pri fremdaj lingvoj).

Gxis

Antonio

 

 



Renato Corsetti

unread,
Oct 17, 2008, 4:48:59 PM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Cxe-okaze, lige kun “lekciisto”: oni distingu gxin disde “lektoro”, kiu estas alia afero (ekzemple: en la italaj universitatoj “lektoro” estas alilingva spertulo, ne profesoro, kiu helpas praktike en la kadro de kursoj pri fremdaj lingvoj).

Jes, efektive ni eniris komplete en la marĉon. Nenio estas malpli internacia ol vortoj pri lernejoj/universitato (malgraŭ tio, ke en Eŭropo ili estas ĉiuj konstruitaj sur latina bazo).

Io, kion korea komencanto povus kompreni estas ke kaj lekciisto kaj lektoro estas universitataj instruistoj.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 17, 2008, 6:18:55 PM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Jes, efektive ni eniris komplete en la marĉon. Nenio estas malpli internacia ol vortoj pri lernejoj/universitato (malgraŭ tio, ke en Eŭropo ili estas ĉiuj konstruitaj sur latina bazo).

Mi respondas:

jes, sur latina bazo, sed kun amuzaj terminologiaj ambiguajxoj.

Ekzemple, mia filo Alessandro, magistro pri FIZIKO (itale: dottore in fisica) cxe la Roma Universitato “La Sapienza”, internacie renoma informadikisto, akiris cxe la Politekniko de Zuriko kaj CERN en Gxenevo doktoran titolon, kiu formale nomigxas “Philosophiae Doctor” (lauxvorte, doktoro pri FILOZOFIO!), cxar tia estas la nomo plej kutime uzata internacie, sendepende pri la studofako.

Gxis

Antonio

 


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages