"agnoski"

0 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Apr 10, 2009, 2:49:24 PM4/10/09
to la bona lingvo
Chu "agnoski" estas oficialiginda vorto?

Au chu taugas alternativoj, kiel ekzemple "rekoni", "oficiale rekoni",
"oficialrekoni", "malkontesti" au "malrifuzi"?

Kion vi opinias?

--
Andreas Kueck

Antonio De Salvo

unread,
Apr 10, 2009, 3:49:57 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

Persone, mi estas favora al "rekoni"; tamen, kiam mi uzis chi tiun terminon
en mesagho de antaux kelkaj monatoj:
> Kiam mi esperantighis (en 1956) neniu italo pretis rekoni,

Ronaldo riprochis min, dirante:
>bonvolu ne diri "rekon-" , kiam vi celas "agnosk-"

Ghis
Antonio


Pilar Otto

unread,
Apr 14, 2009, 3:51:49 AM4/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Chu "agnoski" estas oficialiginda vorto?

Gxi estis inter la kandidatoj por la 9a Oficiala Aldono, sed pro iu kialo,
kiun mi ne plu memoras, oni retiris gxin.

> Au chu taugas alternativoj, kiel ekzemple "rekoni",

Tiun mi uzis antaux ol lerni "agnoski", sed mi trovas gxin netauxga: agnoski
ne signifas "koni denove" nek "koni returne". Kiel eble iu jam diris, "mi
rekonas la problemon" povas signifi "la problemon mi jam spertis, kaj mi
re-konas gxin"; dum "mi agnoskas la problemon" povas signifi "mi ekkonscias,
ke cxi tio estas problemo".

> "oficiale rekoni",

Validas la cxi-supra komento.

> "oficialrekoni",

Validas la cxi-supra komento, kun la aldono, ke cxi tiu vorto estas iom
monstra.
> "malkontesti" au "malrifuzi"?

Eble, sed grincas en mi io, kion mi ne kapablas bone klarigi: kvazaux tio,
kion oni proponas, estas proponata unuavice ne por agnosko, sed por kontesto
aux rifuzo.

Otto

Andreas Kueck

unread,
Apr 14, 2009, 1:29:20 PM4/14/09
to la bona lingvo
On 14 Apr., 09:51, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:
> Andreas:
>
> > Chu "agnoski" estas oficialiginda vorto?
>
> Gxi estis inter la kandidatoj por la 9a Oficiala Aldono

Interese.

> > Au chu taugas alternativoj, kiel ekzemple "rekoni",
>
> Tiun mi uzis antaux ol lerni "agnoski", sed mi trovas gxin netauxga: agnoski
> ne signifas "koni denove" nek "koni returne". Kiel eble iu jam diris, "mi
> rekonas la problemon" povas signifi "la problemon mi jam spertis, kaj mi
> re-konas gxin"; dum "mi agnoskas la problemon" povas signifi "mi ekkonscias,
> ke cxi tio estas problemo".

Mi samopinias. Mi menciis "rekoni" pro tio: Demandite pri anstatauajho
por la de li uzita "agnoski", Renato en alia forumo respondis, ke pro
influo de la itala li eble uzus "rekoni".

Chu la itala estas tiel ne-preciza? Au chu la germana
("wiedererkennen" = "rekoni"; "anerkennen" = "agnoski") estas tro
preciza?

> > "malkontesti" au "malrifuzi"?
>
> Eble, sed grincas en mi io, kion mi ne kapablas bone klarigi: kvazaux tio,
> kion oni proponas, estas proponata unuavice ne por agnosko, sed por kontesto
> aux rifuzo.

Espereble vi ne grincas, kiam che Universala Kongreso vi unue cheestas
ghian malfermon kaj kelkajn tagojn poste ghian fermon ...

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Apr 14, 2009, 4:02:17 PM4/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Chu la itala estas tiel ne-preciza?
>
Fakte mi ne povas pensi pri alia vorto por traduki "agnoski". Mi
konsultis du vortarojn esperantaj-italaj kaj ambaŭ tradukas nur per
"riconoscere (formalmente)" kaj "riconoscere (ufficialmente)"
[(formale/oficiale) rekoni].

Kompreneble la saman verbon oni uzas en la situacio: "Mi re-konas vin.
Vi estis tiu sidanta en la tria vico pasintan jaron."

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Apr 14, 2009, 4:04:26 PM4/14/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Andreas:

>Mi menciis "rekoni" pro tio: Demandite pri anstatauajho

por la de li uzita "agnoski", Renato en alia forumo respondis, ke pro

influo de la itala li eble uzus "rekoni".

>Chu la itala estas tiel ne-preciza? Au chu la germana

("wiedererkennen" = "rekoni"; "anerkennen" = "agnoski") estas tro

preciza?

 

1) la uzo de "rekoni" por "agnoski" estas zamenhofa: "sxangxojn oni povos fari en nia lingvo nur kiam gxi estos rekonata de la regnoj"

 

2) "agnoski" estas la esperantigo de la latina "agnoscere", kiu havis doblan signifon, respektive "rekoni ion jam konatan" (= re-koni), kaj "allasi kiel valida" (= agnoski). Mi ne vidas problemon en tio, ke ankaux la esperanta "rekoni" havu ambaux signifojn

 

3) en la itala, re- (kaj gxia modifita formo ri-) enkondukas ne nur ripeton, sed ankaux intensigon de la agado; tial "rekoni" ne egalas nur al re-koni, sed ankaux al rekoni en la senco "havi kiel firman konon"; same, ekzemple, en la itala oni diras "ricercare", "richiedere" ktp cxu en la senco "re-sercxi", "re-peti", cxu en la senco "sercxadi", "petadi" ktp

 

4) estas vere, ke esperanto akceptis nur la ripetan sencon de re-; sed gxi ankaux akceptis kiel memstarajn radikojn iujn vortojn, kiuj lauxfakte entenas re- en intensiva senco (ekz. rezisti)

 

5) kvankam tio ne estas finofara argumento, “rekono” en la senco “agnosko” estas vaste uzata internacie; nur cxe la esprimo “oficiala rekono” Guglo proponas 13.500 erojn

 

6) amuze, UEA kondutas pri tiu demando en maniero, ke gxi "kontentigas la katon kaj kune la raton"; en gxiaj oficialaj pagxoj estas dirite:

 

>Oficiala rekono. En 1954 la Gxenerala Konferenco de Unesko agnoskis ke la atingoj de Esperanto harmonias kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

 

 

Gxis

Antonio

 

Pilar Otto

unread,
Apr 15, 2009, 4:46:34 AM4/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Andreas:
>> Chu la itala estas tiel ne-preciza?
>>
> Fakte mi ne povas pensi pri alia vorto por traduki "agnoski". Mi
> konsultis du vortarojn esperantaj-italaj kaj ambaŭ tradukas nur per
> "riconoscere (formalmente)" kaj "riconoscere (ufficialmente)"
> [(formale/oficiale) rekoni].

Simile estas en la hispana: la normala vorto estas "reconocer", sed mia
vortaro donas ankaux "admitir". En multaj lingvoj la radiko respondanta al
"KON" enestas en la verbo: latine "aGNOSCere", germane "anerKENNen", ruse
"priZNAvat'". La angla "recognise" estas pruntajxo latin(id)-devena.

Sed kiel en tiom da aliaj okazoj, kvankam en pluraj lingvoj vorto estas
kunmetita el samsignifaj eroj, konvenas uzi en Esperanto vorton importitan
kiel radikon, sed devenantan de kunmetajxo. Kiel ekzemplo servu "akcepti",
kies latina origino "ac-cip-ere" kaj germana egalajxo "an-nehm-en" lauxvorte
signifas "al-pren-i".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Apr 15, 2009, 5:07:15 AM4/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> konvenas uzi en Esperanto vorton importitan
> kiel radikon, sed devenantan de kunmetajxo.
Agnosk- estas jam en la listo de radikoj proponotaj por oficialigo.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Apr 15, 2009, 10:03:20 AM4/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

>Fakte mi ne povas pensi pri alia vorto por traduki "agnoski". Mi
konsultis du vortarojn esperantaj-italaj kaj ambaŭ tradukas nur per
"riconoscere (formalmente)" kaj "riconoscere (ufficialmente)"
[(formale/oficiale) rekoni].
>Kompreneble la saman verbon oni uzas en la situacio: "Mi re-konas vin.
Vi estis tiu sidanta en la tria vico pasintan jaron."

En la nederlanda estas klara diferenco inter ambaŭ signifoj, kvankam la du
vortoj iomete similas:
- erkennen = agnoski
- herkennen (her signifas "denove", "re-") = denove koni, rekoni

Amike salutas
Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages