paskvil-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 18, 2010, 5:17:05 PM1/18/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Ĉu
paskvil-o [1oa] = pamflet-o [3oa] ?

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Jan 19, 2010, 3:55:30 PM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 18 gennaio 2010 23.17
A: ° listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) paskvil-o

 

Ĉu
paskvil-o [1oa] = pamflet-o [3oa] ?

Mi transskribas, por evidentigi la diferencojn:

Felietono

Felietono estas literatura-publicista verko de gazeta-revua ĝenro. Ĝia specifikeco estas akra-kritika rilato pri alskribataj temoj, eventoj, personoj. Oni publikigas ĝin popece romanon, daŭrigante ĝin en pluraj sinsekvaj numeroj, aŭ kiu entenas periodajn artikolojn pri literaturo, scienco kc. Unue aperis en Francio en apartaj folioj (de tie la nomo: “feuille” france - folio). Moderna felietono enhavas elementojn de la satiro kaj humuro.

Pamfleto

Publicista verketo pri aktuala problemo, en kiu oni akre atakas iun aŭ ion, precipe por celo de civitana, socia aŭ politika senvualigo. Ĝia publikeco ofte kongruas al arta merito de satiro. Pamfleta stilo ofte penetras en diversaj literaturaj ĝenroj, pro tio ekzistas romano-pamfleto, teatraĵo-pamfleto.

Paskvilo

Ĝi estas ofenda aŭ kalumnia verketo en publicista aŭ beletra formo. Estas proksima al pamfleto. La termino devenas de Pasquino, itala ŝuisto de 15-a jarcento, kalumnianta altrangulojn.

Elŝutita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Publicista_Verko"

Kategorio: Literaturo

 

Mi aldonas, ke lauxdire “paskvilo” devenas el la itala nomo Pasquino (roma statuo, al kiu dum la Papa regado oni alpendigis anonimajn satirojn kontraux la regantaro, laux la ekzemplo de tajloro nomata Pasquino); tamen, mi pretus veti, ke neniu italo kapablus rekoni la signifon de “paskvilo” sen konsultado de esperanta vortaro.

Anstataux “paskvilo” mi uzus “(anonima) akra satiro”; kaj anstataux “pamfleto”, “misfamiga/ kalumnia verketo”.

Mi substrekas, ke “pasquinata” (= paskvilo) estis tre mallonga komponajxo, kelkfoje konsistanta el nur unu frapfrazo (do, io tute alia ol “pamfleto”); ekzemple, ankoraux nuntempe oni memoras cxi tiun fulmrapidan konstaton en latina lingvo, alpendigitan al la statuo je la epoko (1623-1644) de papo Urbano la 8-a, el la familio Barberini (lauxvorte “Barbaretoj”), kiu utiligis la bronzajn platojn de la tegmento de Panteono por fandi kanonojn kaj baldakenon en Sankta Petro: “Quod non fecerunt barbari, fecerunt Barberini” (Kion ne faris barbaroj, faris Barberini). Do, satiro akra, pika, morda, sed ne nepre kalumnia kiel pamfleto.

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Jan 19, 2010, 5:26:27 PM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:



Anstataux “paskvilo” mi uzus “(anonima) akra satiro”; kaj anstataux “pamfleto”, “misfamiga/ kalumnia verketo”.

Ĉu vi estas proponanta la liniojn:

paskvil-o [1oa] = akr-a satir-o
pamflet-o [3oa]  = kalumni-a verk-et-o ?

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Jan 19, 2010, 6:29:32 PM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com

 

Antonio:

>Anstataux “paskvilo” mi uzus “(anonima) akra satiro”; kaj anstataux “pamfleto”, “misfamiga/ kalumnia verketo”.

Renato:

>Ĉu vi estas proponanta la liniojn:

paskvil-o [1oa] = akr-a satir-o
pamflet-o [3oa]  = kalumni-a verk-et-o ?

Jes

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2010, 4:20:47 AM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Jes

Bone. Mi registras ilin.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages