fiktiv-a

13 views
Skip to first unread message

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
Mar 3, 2012, 6:56:41 AM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

Japana amiko (Bonulo) rimarkis hieraŭ...

"fiktiva = fikcia"


Efektive, laŭ ReVo fiktiva = fikcia. Laŭ PIV, fiktiva = fikcia, malreala. (PIV ankaŭ difinas "fiktivo"-n kaj "fiktiveco"-n).

Do eble taŭgas io simila al:

fiktiv·a [1oa] ~ fikci·a

(fikci/o apartenas al la 4oa, tamen mi pensas, ke "fikcia" estas pli enradikiĝinta ol "fiktiva")

Amike,

    Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Mar 3, 2012, 7:16:02 AM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi registris, laŭ propono de Eduardo:

fiktiv·a [1oa] ~ fikci·a [4oa]


Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Mar 3, 2012, 10:28:27 AM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte, mi ĵus hieraŭ ankaŭ volis fari proponon pri "fiktiva" (kaj mi ne venis al tiu ideo per legado de iu ĵus publikigita teksto, do ŝajnas ke estas tute hazarde ke mi venis al tiu ideo samtempe kiel Bonulo). Nur pro tempomanko mi ne plu sukcesis entajpi mian jam elpensitan proponon hieraŭ.

Tamen mi estis iom pli kuraĝa, kaj planis proponi linion kun "→", kaj kiel logikan sekvon de tio, listigon de "fiktiva" en nian liston de maloficialigindaĵoj. En la komenca tempo de Esperanto, "fiktiva" estis pli ofta ol "fikcia", kaj tio certe rilatas al la fakto ke "fiktiv/a" estis oficialigita jam en la 1-a OA kaj "fikci/o" nur en la 4-a (sed ne tute klaras ĉu la lingvouzo influis la decidon de la Lingva Komitato aŭ inverse). Ĉiuokaze, post la oficialigo de "fikci/o", la uzo de "fiktiva" rapide malpliiĝis, kaj nun jam de kelkaj jardekoj la vorto estas multe malpli kutima ol "fikcia" (ĉiuj ĉi asertoj pri la efektiva lingvouzo kontroleblas per serĉoj en la Tekstaro de Esperanto). Ĉar la du vortoj estas tute samsignifaj, la ekzisto de la vorto "fiktiva" laŭ mi nun havas neniun pravigon, kaj ni povas subteni la observeblan lingvan evoluon per tio ke ni malrekomendas ĝin.

Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Mar 3, 2012, 10:41:16 AM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?

Por mi estas en ordo. Ĉart temas pri oficiala vorto eble almenaŭ unu alia subtenu.

Leo De Cooman

unread,
Mar 3, 2012, 1:36:57 PM3/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 3/03/2012 16:28, Marcos Cramer schreef:

> Ĉar la du vortoj estas tute samsignifaj, la ekzisto de la vorto
> "fiktiva" laŭ mi nun havas neniun pravigon, kaj ni povas subteni la
> observeblan lingvan evoluon per tio ke ni malrekomendas ĝin.
>
> Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?

Eĉ "fikci-" povus esti anstataŭigata per nereal-, malreal- (laŭ PIV)
Sed min ne ĝenas ke "fikci" restas.

Amike salutas Leo

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
Mar 4, 2012, 5:49:37 AM3/4/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Mi konsentas. Mi ne multe scias pri la eblo maloficialigi radikojn, sed, se tio eblas, mi certe opinias "fiktiv/a"-n tre bona kandidato por tio, do laŭ mi jes, estu sago anstataŭ ondosigno.

Amike,

    Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Mar 4, 2012, 9:01:55 AM3/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi registris "fiktiva" inter la maloficialigendajn vortojn kaj aldonis la sagon en la linio pri fiktiva.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages