-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
> por uzo dum la ĉi-someraj kongresoj.
Mi tamen planas uzi tion en la ĉi-VINTRAJ ;) kongresoj, post unu Monato en
Brazilo (Brazila, Brazila Junulara kaj Tutamerika kongresoj).
Sezonoj estas evitinde uzeblaj por precizigi tempon en internacia kunteksto. Ĉe
bona parto de la mondo ekzemple temas nur pri pluv/seka sezono. Aŭ ekzistas
aliaj sezonoj kiuj estas pli gravaj, ekzemple la uragana sezono. Kaj eĉ kiam
oni havas samajn sezonojn ili okazas en malsamaj momentoj ĉi tie (suda parto de
Sudameriko) kaj ĉe vi.
Mi eklegis tuj partojn de la dokumento. Mi ne konsciis pri plaĝo/strando.
Mmmm, mi klopodos uzi "strando" pli ofte (mi havas kelkajn monatojn ĝis la
venonta somero :)) tiel ke la infanoj almenaŭ konos ambaŭ vortojn. Mi pensas ke
ili "strando" neniam aŭdis.
Cetere, dum malfermado de la dosiero mi ricevis atentigon pri "makrooj". Mi ne
scias ĉu tio estas normala afero. Malaktiviginte ilin ĉio normale aspektas.
Amike, Eduardo.