Oficialigita per la 2a OA, tamen certe vorto anstataŭig-ebla kaj -inda. Ĝi ne jam troviĝas en La Bona Lingvo. Jen la difinoj laŭ PIV:
marasm2o
1 Malsaneca ekstrema malgraseco k senvigleco. ☞ apatio, inerteco, kadukeco, paralizo.
2 (f) Plena senaktiveco: la komerco estas en marasmo. ☞ stagni.
La difinoj kaj transsendoj mem sugestas, per kiuj vortoj oni povus anstataŭigi. Mi mem aldonus por la signifo 2 la vorton “marĉo”, metafore uzata.
Anna
--------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06-9575 713
~~~
renato corsetti
renato....@esperanto.org
| Kiel rimarkigis Renato por la itala, en la franca nun kutime oni plu uzas simile al ĥaoso.
Medicine eble estus pli bone ligi al la vorto : konsumo, ĉar eble okazas normala nutrado sed la nutraĵoj ne profitas, ĝi konsumiĝas senutile, kaj okazas malgraseco.
marasmo [2oa] ~ (medicine) sub-nutr-ad-o, konsumiĝ-o; (komunlingve, laŭ la kuteksto) stagno, senaktiveco, ĥaos-o
|| marasmo [2oa] ~ (medicine) sub-nutr-ad-o, konsumiĝ-o; (komunlingve, laŭ la kuteksto) stagno, senaktiveco, ĥaos-o
| Mi neniel povus kompreni "konsumiĝo" tiumaniere, ke ĝi havas signifon similan al "subnutrado". Laŭ mi ni denove forigu tiun alternativon.
| Anstataŭ "komunlingve" mi dirus "metafore" aŭ "figure". Aldone, ni povus pripensi tute malrekomendi la metaforajn uzojn per "→", kaj uzi la mildan "~" nur por la medicina fakvorto.