afekci-i

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 10, 2013, 5:05:18 AM11/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

La hodiaŭa vorto de la tago diras:

 

 

Renato Corsetti

unread,
Nov 10, 2013, 5:08:14 AM11/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

La hodiaŭa vorto de la tago diras tion, kion mi kopias ĉi-sube. PIV diras ke temas pri zamenhofa vorto. En la realo mi neniam aŭdis ĝin en normala interparolado. Mi dirus, ke normale oni diras ‘efiki al/sur’ aŭ ‘efiki –on’.

 

Kion vi pensas?

 

Amike

 

Renato

 

AFEKCII

 

1. Estigi ŝanĝon en la animstato de ekzistaĵo:

 

Objektojn ni konas nur per tio, ke ili afekcias nian konscion.

 

2. Forte tuŝi la sentojn:

 

La morto de gepatroj afekciis ŝin.

Li ne kapablas estri siajn afekciojn.

Miaj vortoj elvokis afekciajn reagojn.

 

3. Malsane aliigi la fizikan staton:

 

Paralizo afekciis la duonon de lia korpo.

Sidema vivo kaj grasaj manĝaĵoj kaŭzis al mi afekcion.

 

Pjer

unread,
Nov 11, 2013, 3:52:13 PM11/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte, persone mi neniam uzis tiun vorton. Eĉ dum la traduko de libreto(90 paghoj), kie eblus uzi ghin, mi neniam bezonis uzi ĝin, kontraŭe mi multfoje uzis la oficialigitan radikon emoci kaj la Fundamentan efiki.
Amike,Pjer.


Le dimanche 10 novembre 2013 11:08:14 UTC+1, Renato Corsetti a écrit :

 Mi dirus, ke normale oni diras ‘efiki al/sur’ aŭ ‘efiki –on’.

Kion vi pensas?

 

Renato

Josenilton

unread,
Nov 11, 2013, 4:11:57 PM11/11/13
to la-bona...@googlegroups.com

Ŝajnas, ke AFEKCII necesas, ĉar ĝi indikas konkretan ŝanĝon en la menso aŭ en la korpo, diference de EFIKI, des pli de EMOCII. Se ne estus AFEKCII, certe alia vorto okupus ĝian lokon kun sama senco. Ĉu estas en la esperanta vortstoko iu alia similsenca vorto?


2013/11/11 Pjer <pjer-...@voila.fr>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages