perturb'i --> mal'ord'ig'i, ghen'i perturb'o -->malord(ig)o, mis'funkci'(ad)o, ghen'o
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Fakte mi mem uzas la vorton “perturbi”, kaj listigis ĝin inter la neoficialaj vortoj en miaj du romanoj. Sed, legante la difinojn en PIV, mi vidas, ke por mi la vorto havas iom alian signifon. Mi pensas ĉefe pri emocia perturbado, ekzemple ke difinita libro aŭ filmo povus perturbi la leganton, t.e. krei ĝenan aŭ malagrablan senton.
Jen la ekzemploj el “La ŝtona urbo”:
Dum ni reiris laŭ la vojeto, mi pripensis kaj repripensis la eksterordinarajn spertojn de la nokto: la momenton, kiam mi ekflosis ĝis la arbopintoj; la brilantan vojeton kiu kondukis en la ĉielon; kaj precipe tiun verdan fekundan landon, kie bovinoj kaj ŝafoj vagis libere tra la montetoj. Sed sub ĉio estis sento de perturbo: estis ia malagrablaĵo, kiun mi ne volis pripensi, sed kiu konstante trudis sin al mia menso.
ĉiuj komencis ridaĉi kaj aklami laŭ malbela maniero, kiu ekstreme perturbis min.
La parfuma odoro de lia haŭto iom perturbis min. Kial viro elektus odori tiel?
Filono pasigas amason da tempo ĉe la banejo; li ja diris al mi, ke li kaj Marko iras tien ĉiutage, kiam ili estas en Romo. Tial li ĉiam havis tiun dolĉan odoron, kiu tiom perturbis min en la komenco.
Tamen de tempo al tempo, mian scivolon rekompencis subitaj alblovoj de stranga, nekonata odoro, kaj unu fojon konsternis min laŭta, perturba krio, kiu estis abrupte tranĉita kvazaŭ per fermado de pordo.
Jen la ekzemploj el “Morto de artisto”.
‘Estis granda perturbo ĉe la palaco post via lasta vizito,’ Pariso informis min konfidence, ne longe post nia alveno. ‘Akteo detroniĝis.’
li nepre ne intencas perturbi la koncentriĝon de la muzikamantoj. Liaj klopodoj rompi nuksojn senbrue estis pli ĝenaj ol se li simple krakigus ilin inter la dentoj kaj englutus ilin komplete kun la seloj.
ŝi nature estas tre perturbata pro ĉi tiu manifestacio. Mi faras ĉion eblan por trankviligi ŝin – mi diris, ke Tigelino staras preta kun trupo da gvardiistoj – sed teruras ŝin la timo, ke iel ŝi povus fali en la manojn de la popolaĉo.’
La beleco de tiuj maskoj perturbis: ili vekis eĥojn profunde interne de mi, en lokoj normale atingeblaj nur de muziko aŭ de iuj versoj poeziaj. Kiel mi iam komentis al Pariso, nur elstara prezentisto sukcesus porti tian maskon.
Ne estas malĝuste ĝui la vivon, dum ni havas ĝin. Sed kiam ni vidas la finon alproksimiĝi, ni ne permesu al tio nin perturbi. Se mi sukcesos travivi la venontajn tagojn kaj atingi sekure la alian flankon, mi estos kontenta.
Li ŝajnis Popea reviviĝinta. Devante mem roli kiel la edzo de Klitemnestra, mi trovis tion sufiĉe perturba, aŭdi ŝiajn paroladojn kvazaŭ el la buŝo de Popea.
Pensi pri Petronio perturbis min; mi bedaŭris, ke li venis en mian menson.
Nun la advokato de Pontina estis tiu, kiu troigis la valoron de la varoj – kompreneble li volis gajni kiel eble plej altan kompenson por sia kliento – dum Nonio faris sian eblon puŝi la prezon malsupren. Mi sciis, ke li nur plenumas sian taskon, sed la afero estis strange perturba. Mi surprizis min mem per la indigna penso, ke Vitaliso valoras multe pli ol la bagatelan sumon, kiun Nonio proponas.
Mi esperas, ke tiuj ekzemploj helpas en la diskuto. Verŝajne pluraj estus anstataŭigeblaj per “ĝeni”, “maltrankviligi”, “ĉagreni” aŭ simile, sed aliaj ne – almenaŭ ne laŭ mia sento. Sed povus esti, ke parolantoj de aliaj lingvoj simple ne sentus la nuancon, kiun mi intencas per la vorto “perturbi”.
Kore,
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato
12 novembre 2011 23.03
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
perturb-i