Revo: Tute kapti kaj tenadi ies atenton: ŝi tiel fascinis virojn, ke ili
povis nek proksimiĝi, nek foriri
PIV: 1. pri serpentoj, senigi je ĉia povo ... per rigardo
2. nerezisteble allogi
Ekzemploj de uzado:
"El inter la tie oficantaj profesoroj nur la juristo Thibaut povis
fascini lin" Vikipedio, Robert Schuman [1]
"Kvankam la granda spaco donita al tiu temo povas ŝajni misproporcia el
romana vidpunkto, tamen tiuj ĉapitroj estas tre fascinaj." UEA, Recenzo [2]
Amike, Eduardo.
[1] http://eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Schumann
[2] http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3803&id=262&recenzo=montru
Se vi rigardos en la Tekstaro de Esperanto, vi trovos, ke en “La ŝtona urbo” estas 9 trafoj por “fascin-“, plus unu kiu aperas en la listo de neoficialaj radikoj uzitaj en la romano. Vidu mem, ĉu vi sukcesas anstataŭigi miajn uzojn de “fascin-“ per bonlingva alternativo. (Povus esti, ke “sorĉ-“ funkcius en pluraj el tiuj frazoj.) Se ne, ni proponu la vorton por oficialigo!
Kore,
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Trápani
Inviato: mercoledì 9 marzo 2011 11.39
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) fascin/i
fascin/i: ravi, logegi, sorĉi
Ekzemploj de uzado:
Amike, Eduardo.
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
José Antonio Vergara
fascini
-------
Tute kapti kaj tenadi ies atenton: ŝi tiel fascinis virojn, ke ili povis nek
proksimiĝi, nek foriri (Revo)
1. pri serpentoj, senigi je ĉia povo [...] per rigardo 2. nerezisteble allogi (PIV)
ravi
----
Ĉarmegi estigante entuziasman admiron (Revo, sed bonvolu legi la PIVan difinon)
sorĉi
-----
Ĉarmegi, pasie logi (Revo, mi rekomendas legi la PIVon pri tiu ĉi)
Pri serpentoj, en la Biblio, mi trovis "sorĉligi". Kaj "sorĉteni" estus ankaŭ bone.
logi
----
"Altiri; naski intereson, deziron, plaĉon" (Revo)
interesegi
----------
Pasie interesi. Interesi: Tenadi ies atenton. (Revo) Entute tio treege similas
al la difino de "fascini"!
(fr: captiver, fasciner | es: apasionar, cautivar, fascinar) - Revo
Laste, pri la unua signifo en PIV, tiu kiu rilatas serpentojn, estas interese
vidi ke en tiu kunteksto oni ne uzas "fascinisto", sed "ravisto" en kelkaj el la
lingvoj kiuj ja havas tiun verbon "fascini":
(es) encantador
(fr) charmeur
(it) incantatore
(pt) encantador
(en) charmer
> Se vi rigardos en la Tekstaro de Esperanto, vi trovos, ke en “La ŝtona urbo”
estas 9 trafoj por “fascin-“, plus unu kiu aperas en la listo de neoficialaj
radikoj uzitaj en la romano. Vidu mem, ĉu vi sukcesas anstataŭigi miajn uzojn de
“fascin-“ per bonlingva alternativo. (Povus esti, ke “sorĉ-“ funkcius en pluraj
el tiuj frazoj.) Se ne, ni proponu la vorton por oficialigo!
Mi akceptus la inviton ĉar por mi rav- kaj sorĉ- ja funkcias, ĉarmeg- estus
ankoraŭ alia ebleco. Sed mi ne pretas priparoli tion kun literatura verkisto,
eĉ se temas pri bonlingvemulo kiel vi :), ĉar verkistoj havas ĉiam apartajn
bezonojn kiam temas pri vortoprovizo. Mi scias ke aliaj verkistoj povus tre
facile pravigi, per nuancoj kiujn almenaŭ ili sentas, la nepran uzadon de ĉiuj
vortoj en la maldekstra flanko de niaj karaj samsignifaj vortoj ... kaj ni
havus nenion je la fino.
Krome, se mi klopodus anstataŭi ion en via teksto tio riskas iĝi persona, estus
ia korektado bonlingva (kaj ĝis nun ni ne faris tion kun aliaj verkistoj). Ne
temas nur pri tio ke mi ne kuraĝas, ankaŭ pri tio ke la diskutado deflankiĝus
tre rapide.
Mi preferas reproponi la samsignifajn vortojn surbaze de la difinoj en vortaroj
kaj konsiderante la nuna uzadon. Se iu plendas ke en aparta okazo neniu el la
proponoj estas sufiĉe priskribaj, tiu komentu la koncernan frazon. La demando
estas, ĉu bezonatas eĉ alia radiko por tio kion ni povas nuancriĉe diri per kvar
aŭ kvin ekzistantaj radikoj?
Amike, Eduardo.
| fascini: ravi, sorĉi, ĉarmegi, interesegi, allogegi
Mi registris tion provizore ankaŭ por vidi kiel aspektus la pliaj klarigoj. Mi pretas ŝanĝi kaj la linion kaj la klarigojn.
Amike
Renato
> fascini: ravi, sor?i, ?armegi, interesegi, allogegi
ravi, hmmm... sorcxi, ne.... cxarmegi, hmmm... interesegi, nj..
alogegi, ankaw ne
Fascini estas plimalpli (ek)teni ies atenton dum relative longa tempo,
cxu jes?
Sorcxi estas fari aferojn kiujn ordinara mortulo ne povas, ekzemple
magiajxojn ne-prestidigitistajn
Eblete prisorcxi (NL be-toveren) jes eblas: per magiajxoj igi iun fari ion
Mi estas tentata diri simple "vi simple ne komprenas, cxu?"
gxis, Ronaldo N