"plimulto el la lingvoj"

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 20, 2011, 5:54:34 PM7/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Homoj, se ekzistas 6 mil 8 cent lingvoj, tiu formulo estas tute
sensenca. Ja neniel ni povos certi, ke 3400 lingvoj uzas iun
vorton/terminon

gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Renato Corsetti

unread,
Jul 21, 2011, 3:43:10 AM7/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


> Homoj, se ekzistas 6 mil 8 cent lingvoj, tiu formulo estas tute sensenca. Ja neniel ni povos certi, ke 3400 lingvoj uzas iun vorton/terminon

Tamen, Ronaldo, mi kontentus se oni konsiderus kelakj ĉefajn neŭropajn lingvojn: ĉina, japana, indonezia, hinda, araba, svahila, ktp.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Jul 21, 2011, 11:24:54 AM7/21/11
to la bona lingvo
On 20 Jul., 23:54, ro-esp <ro-...@dds.nl> wrote:
> Homoj, se ekzistas 6 mil 8 cent lingvoj, tiu formulo estas tute  
> sensenca. Ja neniel ni povos certi, ke 3400 lingvoj uzas iun  
> vorton/terminon

Prie jam cerbumis kelkaj homoj, ekzemple Neergaard, Velger kaj mi. La
Esperanto-Forumo Z resumas la esencajn rezultojn en "EFZ-2010-0005
Rezolucio de la Esperanto-Forumo Z: Konstato pri manieroj interpreti
la tekstparton de Regulo 15 pri la plimulto de la lingvoj"; jen pli:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/33866 .

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jul 21, 2011, 12:49:21 PM7/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

>ᅵ Prie jam cerbumis kelkaj homoj, ekzemple Neergaard, Velger kaj mi. La Esperanto-Forumo Z resumas la esencajn rezultojn en "EFZ-2010-0005 Rezolucio de la Esperanto-Forumo Z: Konstato pri manieroj interpreti la tekstparton de Regulo 15 pri la plimulto de la lingvoj"; jen pli: http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/33866 .

Mi ne trovis vera rigoran decidon. En la praktiko via kriterio estas, laŭ mi, ankoraŭ la plej bona, e oni aplikas ĝin kun prudento.

Amike

Renato

-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it

Andreas Kueck

unread,
Jul 22, 2011, 5:17:23 AM7/22/11
to la bona lingvo
On 21 Jul., 18:49, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Andreas:
>
>  >  Prie jam cerbumis kelkaj homoj, ekzemple Neergaard, Velger kaj mi.
> La Esperanto-Forumo Z resumas la esencajn rezultojn en "EFZ-2010-0005
> Rezolucio de la Esperanto-Forumo Z: Konstato pri manieroj interpreti la
> tekstparton de Regulo 15 pri la plimulto de la lingvoj"; jen pli:http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/33866.
>
> Mi ne trovis vera rigoran decidon.

Fakte tio entute ne estas decido. Decidon povus fari nur la Akademio
de Esperanto*); jam Akademia rekomendo estus tre bona. La EFZ-
rezolucio estas nur konstato resumanta jamajn interpretmanierojn kaj
atentiganta pri la eblo, apliki similajn. Ghi espereble konsciigas
legantojn pri la afero kaj donas al ili konsilojn por la propra vorto-
elekto.

*) Mi ne scias, chu la propono de Velger (el la 1990-aj jaroj) atingis
la Akademion kaj - se jes - kiel ghi pritraktis ghin.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jul 22, 2011, 5:32:01 AM7/22/11
to la-bona...@googlegroups.com, AdE - sekretario
Andreas:

>ᅵᅵ *) Mi ne scias, chu la propono de Velger (el la 1990-aj jaroj) atingis la Akademion kaj - se jes - kiel ghi pritraktis ghin.

Mi neniam aŭdis pri tio. Povas esti ke ĝi okazis antaŭ mia tempo en la Akademio. Se vi oficiale resendus ĝin al mi, <sekre...@akademio-de-esperanto.org>, kun peto ke la Akademio pritraktu ĝin aŭ esprimu sin iumaniere, mi provos puŝi ĝin tra la sistemo.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Jul 22, 2011, 7:37:14 AM7/22/11
to la bona lingvo
On 22 Jul., 11:32, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:
> Andreas:
>
> />   *) Mi ne scias, chu la propono de Velger (el la 1990-aj jaroj)
> atingis la Akademion kaj - se jes - kiel ghi pritraktis ghin.
> /
> Mi neniam au(dis pri tio. Povas esti ke g^i okazis antau( mia tempo en
> la Akademio. Se vi oficiale resendus g^in al mi,
> <sekreta...@akademio-de-esperanto.org>, kun peto ke la Akademio
> pritraktu g^in au( esprimu sin iumaniere, mi provos pus^i g^in tra la
> sistemo.

En
http://www.ipernity.com/blog/37943/257743/comment/10890311#comment10890311
estas jena referenco:

"Welger, Helmut (1992)
Diskutpropono pri internaciaj vortoj: Kiel apliki la 15-an regulon?
Letero de l'Akademio 1992/20, p.6-8"

Mi ne havas tiun "Leteron" kaj ankau ne konas ghiajn enhavon kaj
situon.

La diskutpropono mem - se temas pri la sama - aperas en la paghoj 34
ghis 36 de jena verko:

Velger, Helmuto (1994): "Kontribuoj al la norma esperantologio.
Enkondukoj - Ekspertizetoj - Kritikoj". Marburg, info-servo r. a.

La redono de tiu verko en elektronika formo estas ech en tiu chi
retgrupo:
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/download?s=files .

La kerno estas tio, kion mi citas el la teksto de Velger:

"Nun ni povas reformuli la 15-an regulon, eksplicite enmetante tion,
kion Zamenhof subkomprenis: 'La tiel nomataj vortoj `fremdaj`, t.e.
tiuj, kiujn la plimulto de la plej chefaj europaj lingvoj prenis el
unu fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen shangho, ricevante
nur la ortografion de tiu chi lingvo; ...' Kaj ni aldonu: La chefaj
europaj lingvoj estas la lingvoj hispana, angla, rusa, portugala,
germana kaj franca."

Plue Velger skribis:

"Ech se oni ne akceptas nian reformuladon de la 15-a regulo de la
Fundamenta Gramatiko, ghi estas ghusta almenau kiel regulo de la
eksterfundamenta 'Zamenhofa stilo', kiu estas ne deviga, sed oficiale
rekomendata de § 4 frazo 6 de la Bulonja Deklaracio. Tial oni tute
bone jam nun povas verki, lau la priskribita maniero, Provizoran
Vortaregon, sen atendi decidon de la Akademio, kiu forigus chiujn
eventuale restintajn dubojn. Oni devas nur priatenti la malpermeson de
sinonimoj de jam oficialigitaj vortradikoj, char tiam ja ne temus pri
sendube internaciaj vortoj, sed nur pri neoficialaj vortoj generitaj
lau la Zamenhofa maniero."

En la venontaj tagoj mi estos che l' UK en Kopenhago. Kiu volas, povos
paroli pri la temo kun mi tie.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages