Otto diris:
> Mi kaptas la okazon por demandi pri la origino de "per-fort-":
> La kunmetajxo estas ne tute intuicie travidebla, do mi supozas,
> ke la koreaj komencantoj bezonas propran kapvorton por gxi
Mi opinias la vorton aparte malkonvena. Ne nur cxar la kunmetajxo
mem ne klaras, sed ankaw cxar gxi havas du malsamajn signifojn.
Unu estas ege largxa (EN violence, NL geweld), la alia estas unu
specifa speco de la unua, espe esprimebla per "trudfik-/trudbugr-"
Renato Corsetti komentis:
> Mi proponus la araban "ŝadid-".
Mi ne vidas la komencliteron. ido de kio?
gxis, Ronaldo
Unu estas ege largxa (EN violence, NL geweld), la alia estas unu specifa speco de la unua, espe esprimebla per "trudfik-/trudbugr-"
Mi ne vidas la komencliteron. ido de kio?
Mi aldonis "trud-seks-um-i" al la variaĵoj.Unu estas ege largxa (EN violence, NL geweld), la alia estas unu specifa speco de la unua, espe esprimebla per "trudfik-/trudbugr-"
Bone, mi transprenis tion kaj aldonis "seks-atenc-i" laŭ indiko de Anna.violent-i --> (seks-e) per-fort-i
Ronaldo:
>> Unu estas ege largxa (EN violence, NL geweld), la alia estas unu
>> specifa speco de la unua, espe esprimebla per "trudfik-/trudbugr-"
>Mi aldonis "trud-seks-um-i" al la variaĵoj.
ewfemisto...
>> Mi ne vidas la komencliteron. ido de kio?
>Temas pri "sxadid-" (araba por forta, perforta)
do, ecx en la fontlingvo gxi jam estas dusenca :-(
From: "Marcos Cramer"
>>> Unu estas ege largxa (EN violence, NL geweld), la alia estas unu
>>> specifa speco de la unua, espe esprimebla per "trudfik-/trudbugr-"
>
>> Mi aldonis "trud-seks-um-i" al la variaĵoj.
> Pli kutima, kaj lau mi pli rekte komprenebla, esprimo por tio
> estas "sekse perforti".
unuflanke tio estus iom pleonasme, aliflanke ekzistas pli da specoj de
seksa perforto
> La linio lau mi do estu
> violent-i --> (seks-e) per-fort-i
kial enplekti la interkrampajxon ? Law mi "violent-" havas
nur la largxan sencon
gxis, Ronaldo
Chu la signifo de "perforto" estas esprimebla per "malmildego"?
Andreas Kueck:
Chu la signifo de "perforto" estas esprimebla per "malmildego"?
Mi respondas:
verdire, mi neniam havis problemojn kun la termino "perforto"; laux mi,
"perforto" klare montras, ke iu ago okazas "per-forto", nome per la misuzo
aux trouzo de sia forto. Laux mi, gxi estas trafa vorto.
Ekzemploj pri gxi estas sennombraj. Nur specimene:
el la Nova Testamento:
foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto;
la regno de la cxielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas gxin;
ne perfortu iun, nek maljuste iun postulu;
el la "Dia Komedio":
bolas meze, kiu perforton al homfrato faras (Kalocsay);
perfort' ekestas, kiam la subjekto al perfortant' nenion alpermesas (Dondi);
Koncerne la altrudon de seksa interrilato, persone mi diras: seksa atenco/
perforto; seksatenco; seksperforto.
El la Malnova Testamento mi povus citi plurajn ekzemplojn; specimene:
li kaptis sxin kaj perfortis sxin kaj kusxis kun sxi;
li prenis sxin kaj kusxis kun sxi kaj faris al sxi perfortajxon.
Rilate la demandon, "Chu la signifo de "perforto" estas esprimebla per
"malmildego", mi dirus ke ne.
Fakte, malmildego rilatas ne al la misuzo aux trouzo de forto, sed al la
akreco/ krudeco/ malmildeco de konduto aux fenomeno. Do, oni povas paroli
pri la "malmildego" (aux, eble pli bone, "malmildeco") de reago/ respondo
kaj simile, sed tio havas nenian rilaton kun la koncepto de "perforto".
Alia afero estas, cxu "malmilda" povas anstatauxi "violenta"-n; en tiu kazo
mi respondus jese, se la esprimenda koncepto rilatas al la krudeco de la
konduto aux fenomeno; do, malmilda akuzo, sed ankaux malmilda vento.
Gxis
Antonio De Salvo
Otto
> Chu la signifo de "perforto" estas esprimebla per "malmildego"?
Cxu vi tradukus "malmildego" al "gewalt" ? Law mi ne
Respondis Renato:
> Ofte mi komprenas, ke ĝi estas esprimebla per "agres-", "atak-".
hmm..nu..plimalpli.. , sed samgrade "devig-" "malliberig-" "trud-",
"senelektig-"...
gxis, Ronaldo
Andreas Kueck:
>Kaj chu el tio chi sekvas, ke ghi ja estas tute intuicie travidebla
kaj ke vi do ja supozas, ke la koreaj komencantoj ne bezonas propran
kapvorton por ghi?
Mi respondas:
1) pri la zamenhofeco de "perforto" kaj derivajxoj ne eblas dubi. Pliaj ekzemploj (en la malgranda spaco de la mallonga biblia libro de Hxabakuk):
Hxabakuk 1,2: Gxis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne auxskultos, mi krios al Vi pri PERFORTAJXO, kaj Vi ne helpos?
Hxabakuk 1,3: rabado kaj PERFORTADO estas antaŭ mi, leviĝas disputoj kaj malpaco
Hxabakuk 2, 17: via PERFORTECO sur Lebanon falos sur vin
2) tamen, Andreas pravas, kiam li diras, ke estus bone havi en PIV apartan kapvorton por perfort-, aux minimume resendan kapvorton (kiel okazas, ekzemple, cxe "reformi vd formi")
Cetere, temas pri principa demando, kiu koncernas la arangxon de esperanto-vortaroj surbaze de la radikoj (anstataux de la finaj, pretaj vortoj), kaj laux la alfabeta ordo de la radikoj (tiel ke Auxstr-io antauxas Austral-ion). Tia arangxo havas la avantagxon, ke gxi okulfrape montras la eblecojn de kunmetajxoj, sed certe gxi ne estas komforta por nespertuloj, kaj povas estigi gxenojn ankaux cxe spertuloj (estas vere, ke tele-vido estas malkombinebla, dum telegramo ne povas esti tele-gramo sed nepre devas esti telegram-o; sed ne estas agrable, fari tian analizon je cxiu sercxenda vorto).
Amike
Antonio De Salvo
Ne! Pro io mi skribis ion post la parto citita de vi. Se "per-fort-" estas
pli-malpli unika ekzemplo de la tipo de kunmetajxo, kiun mi karakterizis en
tiu ne citita parto, gxi gxuste _ne_ estas intuicie travidebla!
Por igi mian ret-adreson intuicie pli travidebla, mi cxi-sube aldonas
"subskribon".
Otto
--
Pilar MENÉNDEZ / Otto PRYTZ <pil...@online.no>
Arnstein Arnebergs vei 16
NO-0274 Oslo
tel. +47-22555038 (+47-91161765)
Andreas Kueck:
>Nu, fakte mi ion tian ne diris (mi ankau ne diris la malon). Tial mi
ne povas "pravi" tiurilate. Mi nur demandis por certigi min pri tio,
chu mi bone komprenis Otto.
Mi respondas:
mi pardonpetas pro mia mis-interpeto de la frazo de Andreas:
>Kaj chu el tio chi sekvas, ke ghi ja estas tute intuicie travidebla kaj ke
vi do ja supozas, ke la koreaj komencantoj ne bezonas propran kapvorton por
ghi?
Amike
Antonio
Se ri renkontas la vorton "perfort-", ri ne komprenos pli ol ke io
faritis per forto, do ne per ruzo, zorgo (?) aw pacienco....
Kaj ecx se ri jam jes konas la vorton, ri ne komprenos la
bibliocitajxojn - cxar ne klaras kiu de la du signifoj validas kie
en la teksto..
gxis, Ronaldo
faritis per forto, do ne per ruzo, zorgo (?) aw pacienco....
Al mi ne estis klare, chu temas pri la unu radiko "perfort'" au la du radikoj "per'" kaj "fort'".
Sed en nia lernrondo ne estis koreo ;-)