Renato, respondu faktrilate kaj
honeste!
Kompreneble ni ne bezonas havi tabuojn. Tio kion
Andrea komentas vershajne nur indikas, ke vi prezentu iun signon de
konscio,
ke diskuti pri oficialigitaj vortoj meritas
ekstreman zorgemon.
Ni ne estas Schleyer, do ni pezu chiujn argumentojn
de aliaj ankau tiujn el la pasinteco. Chu ni, en la 21a jarcento nepre estas pli
saghaj ol la akademianoj antau unu jarcento?
Mi konsentas kun vi, ke principece chiuj vortoj
povas esti pridiskutataj, sed ne sendistinge.
Se iu franco diras, ke li preferas "pilo",
sen doni argumenton por mi kompreneblan, tiam li fushas la intershanghon de
argumentoj.
Pli frape: Ankau mi preferas "pilo", sed mi ne
kuraghas doni definitivan opinion sen profunda esplorado.
Por tio utilas nombri la lingvojn, respektive
homojn, kiuj jam konas la vortojn baterio au
pilo.
Shajnas, ke granda plimulto konas baterion
kaj ne pilo, sed ankau tio estas refutebla.
"pile" certe estas konata ankau kiel angla vorto,
sed mi ne povas en kelkaj mintuoj au ech horoj pruvi, ech ne trovi, chu pile
estas pli komuna tie ol baterio,
pro tio ke pile en la angla havas
multajn aliajn signifojn ankau.
Ja estas almenau, lau mia limigita scio, tri
uzosituacioj: la malgrandaj baterioj por mastrumaj aparatoj, la autbaterioj kaj
la historiaj baterioj (Volta, Galvani ktp).
En mia kalkulado de grado de internacieco mi
supozis, ke tamen en la angla "baterio" estas la pli preferata vorto ol "pilo",
sed eble mi eraras kaj mia kalkulado devas esti
korektita.
Char mia antaua resumo de la kalkulo ne
ricevis unu reagon, mi prezentas en la aldonajhoj la rezulton por 51
lingvoj.
Tiu maniero de prezentado prenas al mi multe da tempo, dum chiu bonlingvano
povas mem uzi la interagan programon
www.esp-evoluo.org.
Tial mi atendas de chiu membro kiu volas entemigi iun supozebele
internacian vorton, ke li/shi unue konsultas tiun programon.
Se ne, ghia posta pridiskuto estas "bato en la aeron".
Amike,
Johan Derks
----- Original Message -----
Sent: Thursday, November 15, 2012 10:56
AM
Subject: (la bona lingvo) bateri-o
(estis: konsilo de la tago: Digest Number 290)
Andrea:
| mi ne komprenas kial ni devas diskuti per vortoj,
jam apartenantaj al la Oficialaj Aldonoj al la
Fundamento...
Ĉar ni ne havas tabuojn. Se vorto estas malbona,
ni diras, ke ĝi estas malbona kaj proponas alternativon. Tamen en la okazo de
Fundamentaj aŭ oficialaj vortoj ĝenerale ni metas la signon ~ , kiu signifas:
diru tiel sed, se vi volas, ankaŭ
tiel.
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la
listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj