itinero

4 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Aug 11, 2009, 8:33:03 PM8/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anstataŭ 'itiner-o' mi proponas 'ir-voj-o'. Ĉu estas aliaj proponoj?

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

Anna Lowenstein

unread,
Aug 12, 2009, 6:31:42 AM8/12/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu “vojaĝplano”?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Adam Raizen
Inviato: mercoledì 12 agosto 2009 2.33
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) itinero

Renato Corsetti

unread,
Aug 12, 2009, 10:18:49 AM8/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi eĉ miras, ke ni ne havas la vorton "itinero" en niaj listoj.

Ĉu

itiner-o --> voj-plan-o, vojaĝ-plan-o ?

Amike

Renato


Adam Raizen

unread,
Aug 12, 2009, 10:46:30 AM8/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ne ĉiam temas pri nur plano. Jen kelkaj ekzemploj el la Tekstaro:

La nuna libro iom konigas al ni lian itineron sur tiuj terenoj dum la lastaj 25 jaroj.
La verko priskribas la itineron de juna fremdulo en la franca socio.

2009/8/12 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Marcos Cramer

unread,
Aug 12, 2009, 10:46:38 AM8/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Ĉu

itiner-o --> voj-plan-o, vojaĝ-plan-o ?

Laŭ mi ofte povas sufiĉi ankaŭ simpla "vojo", do ĝi ankaŭ aperu inter la alternativoj.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 12, 2009, 10:57:35 AM8/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi aldonas "vojo":
itiner-o --> voj-plan-o, vojaĝ-plan-o, voj-o
Ĉu Adam pensas aldoni ion kiel "ir-vojo", aŭ "iro" ?

Amike

Renato

Adam Raizen

unread,
Aug 12, 2009, 10:57:47 AM8/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, konsulte kun la ekzemplofrazoj kiujn mi afiŝis, simple 'vojo' kaj 'vojaĝô' ankaŭ aperu.

2009/8/12 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Adam Raizen

unread,
Aug 12, 2009, 10:58:24 AM8/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Tio ne estas nepra, sed mi aldonus 'vojaĝo'.

2009/8/12 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Aug 12, 2009, 11:29:01 AM8/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
Tio ne estas nepra, sed mi aldonus 'vojaĝo'.
Mi aldonis ĝin.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Aug 13, 2009, 4:08:27 PM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Ĉu
>
> itiner-o --> voj-plan-o, vojaĝ-plan-o ?

Cxu itinero estas plano, do vojo irota, kiel opinias Anna kaj Renato, aux la
vojo mem (irita/irata/irota), kiel opinias Adam, aux ambaux?

Otto

José Antonio Vergara

unread,
Aug 13, 2009, 4:22:19 PM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Ne ĉiam temas pri nur plano. Jen kelkaj ekzemploj el la Tekstaro:
>
> La nuna libro iom konigas al ni lian itineron sur tiuj terenoj dum la lastaj
> 25 jaroj.
> La verko priskribas la itineron de juna fremdulo en la franca socio.

tio estas metonimia uzo de la vorto, do Marcos pravas je tio ke la
simpla vorto "vojo" ankau taugas por la difino.

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2009, 3:22:57 AM8/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio:
la
simpla vorto "vojo" ankau taugas por la difino.
Bone. Mi eĉ movis ĝin al la unua pozicio:

itiner·o → voj·o, vojaĝ·o, voj·plan·o, vojaĝ·plan·o

amike

renato


Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2009, 3:27:18 AM8/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Cxu itinero estas plano, do vojo irota, kiel opinias Anna kaj Renato, aux la 
vojo mem (irita/irata/irota), kiel opinias Adam, aux ambaux?
Verŝajne ambaŭ (kaj jam en la tempo de Cicerono, kiel informas mia vortaro pri la latina sub la kap-vorto iter/itineris).

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages