2009/7/20 Fra Simo
<fra...@gmail.com>
Ankau se en la chi-supraj linioj mi parte malpravus, la radiko "plur/" estus neutila, char en Esperanto ekzistas ne nur "kelk/", sed ankau "mult/", kaj oni libere povas diri "pli ol unu" tiam, kiam tre precize tion oni volas diri.
Jes, mi pensas, ke oni uzis 'pli ol unu' en la tre frua tempo, antaŭ ol 'pluraj' enradikiĝis, kaj ĉiukaze estas tute evidente, ke ĉiam *eblas* trovi ian anstataŭaĵon por ĝi. Tamen, jam de tre tre longe ĝi estas firma parto de la viva, parola lingvo, kaj do parto de la bona lingvo kiel mi komprenas ĝin ĉe Piron. Eĉ teorie, se ne enkalkuli la ekzistan vivan lingvon ĝi ne estas tiel monstra aldonaĵo.
--
Adam Raizen <
adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.