> subtera? kio estas tero?
Tero estas la planedo sur kiu ni vivas, kaj la materialo el kiu gxi(a
surfaco) konsistas
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
> Je 25/09/2010 21:32, Anna Lowenstein skribis:
>
>> Mi ĉiam nomas tion “subtera fervojo”, ekzemple “Mi prenis la subteran
>> fervojon al la lasta haltejo”.
tiu uzo de "preni" miatakse estas plene enradikigxinta
>
> Jes, sed tiel mi devus traduki la frazon
>> Subways run under the ground.
>> 地下鉄は地面の下を走る。
>> 地铁在地下通行。
>
> jene: el la franca: "La subtera trajno (? aŭ vojaro?) iras subtere" aŭ
> el la angla "Subteraj fervojoj estas sub la tero" (laŭ mia nur elementa
> scipovo de la angla min mirigas, ke "vojoj kuras" :-)
en la nederlanda ili ne kuras, sed faras ion por kio esp-o ne havas
vorton. Io inter
pasxi, promeni kaj marsxi.
> From: Cvi Solt <cvi...@gmail.com>
> Date: Sep 26 10:09AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/c42c2738c9b5a468
>
> 2010/9/26 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
>
>
>> jene: el la franca: "La subtera trajno (? aŭ vojaro?) iras subtere"
kiel "post kiam la registaro deklaris la partion malpermesata, gxi
iris subteren" ?
> From: Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>
> Jes, multaj uzas "subtera fervojo", kaj tiu esprimo ja povas esti bona
> termino por tiaj specoj de fervojoj. Sed oni atentu, ke metroo (au
> metropoliteno) principe ne ĉiam kaj ĉie estas subtera. Preskaŭ ĉiam la
> ĉefaj partoj de metroa fervojo estas subteraj, sed tre ofte grandaj
> partoj de tia fervojo estas ne subteraj, iafoje eĉ superteraj!
> Ekzemple en Stokholmo grandaj partoj de la metroa reto estas
> nesubteraj kaj ialoke eĉ superteraj.
>
> Tio povas esti argumento por aparta termino, "metroo" (aŭ
> "metropoliteno"), sed ankaŭ bone eblas doni al "subtera fervojo"
> apartan difinon. Oni tiam tamen rimarku, ke tio malfaciligas uzi
> "subtera fervojo" por parto de ordinara fervojo, kiu iras sub la tero.
Mi preferas oficialigon de "metroo", pro gxia uzo en la NL-a kaj FR-a
(cxu ankaw aliloke?)
> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
> c^u ni devus havi la liniojn:
>
> metro-o --> sub-ter-a fer-voj-o
> metropoliten-o --> sub-ter-a fer-voj-o.
hmm, kio pri
metropoliteno--> metroo=(parte) subtera person-trajnsistemo, kutime
ene de granda urbo
iom svagas la limo inter LBL kaj RadOf cxi tie..
gxis, Ronaldo N
Ronaldo:
> Mi preferas oficialigon de "metroo", pro gxia uzo en la NL-a kaj FR-a
> (cxu ankaw aliloke?)
Efektive ankaŭ en la itala, hispana kaj angla: preskaŭ internacia vorto!
Mi ĝin listigus inter la oficialigindaj vortoj,
kun la aldono "Tamen kontentige esprimebla ankaŭ per subtera fervojo,
subvojo aŭ urba fervojo".
Do duonpropono, eventuale markante tiajn vortojn per la signo ?
Same pri "flako".
Poste la tempo kaj kromaj proponoj helpos por la fina decido.
J-K Rinaldo
> hmm, kio pri
metropoliteno--> metroo=(parte) subtera person-trajnsistemo, kutime
ene de granda urbo
Ŝajnas al mi ke ĝis nun la preferoj de la listanoj estis por "subtera fervojo". Ni povas ankoraŭ diskuti.
Amike
Renato
> metropoliteno--> metroo=(parte) subtera person-trajnsistemo, kutime
> ene de granda urbo
> Ŝajnas al mi ke ĝis nun la preferoj de la listanoj estis por "subtera fervojo". Ni povas ankoraŭ diskuti.
Efektive "metroo" estas nur enurba (rapidtransporta) sistemo
(plejparte subtera). Subtera fervojo eksterurba (longdistanca...), se
io tia ie ekzistas, neniel estas metroo, sed estas supozebla tamen
nomebla "subtera fervojo", krom se oni konvencie limigas la sencon de
"subtera fervojo" al enurba rapidtransporta subtera fervojo.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
> hmm, kio pri
metropoliteno--> metroo=(parte) subtera person-trajnsistemo, kutime
ene de granda urbo
Ŝajnas al mi ke ĝis nun la preferoj de la listanoj estis por "subtera fervojo". Ni povas ankoraŭ diskuti.
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Bertilo Wennergren
Inviato: giovedì 30 settembre 2010 10.31
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) metro-o
Renato:
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Johan:
> En la afrikansa estas la esprimo "moltrein", au talpotrajno.
Chu ne la sama esprimo aperas en aliaj lingvoj?
Mi ne konis ĝin, sed ĝi estas tre beleta. Donu pli ofte afrikansajn trandukojn.
Amike
Renato
Amike salutas Leo
> Belega vorto! Dankon al Johano! Mi volus tuj akcepti ĝin en Esperanto.
Mi samopinias, kaj certe uzos ĝin en geamika rondo.
Amike
Renato