Pluraj Esperantaj vortoj havas signifon proksiman al tiu de "vibri".
Mi iom ŝercis kaj trovis jenajn:
vibri, skuiĝi, tremi, ŝanceliĝi, balanciĝi, svingiĝi, agitiĝi,
pendoli, frapiĝi, batiĝi, brui, ondadi, oscili (tiu lasta vorto
konsidereblas faka)
Por ĉiu vorto ni povus bezoni vorton (ankaŭ ilon) por esprimi la
pliigon.
La vibron de kordo ekzemple en piano oni malpliigas premante felton
sur ĝin, ... svingiĝon de turo pro tertremo oni malpliigas per
moviĝebla mas(eg)o supre en la turo, ...
En la nederlanda ni uzas la ĝeneralan vorton "dempen" (damp-i) por
(matematike kaj teĥnike) priskribi tiun malpliigon. Eĉ fosaĵon oni
povas "dempen". La responda germana vorto estas "dämpfen". La angla
(kiel ofte) ŝajnas havi plurajn vortojn "damp" (vidu
https://en.wikipedia.org/wiki/Damping
), "attenuate", "deaden", "muffle", "mute", ...? kaj "silencer
"estas dampilo
Mi povos konsenti pri "amortizi", nur se tiu vorto havos (preskaŭ)
ĉiujn sencojn, kiujn la nederlanda "dempen" havas. Ekzemple: iuj
muntas sur pafilon ilon por malplifortigi la pafbruon. En la
nederlanda oni nomas tiun ilon "demper", ĉu "amortizilo"? La gasoj
eligitaj de eksplodmotoro pasas tra "knaldemper" por mallaŭtigi la
bruon de la eksplodoj, sur muro de sonregistrejo oni vidas
sonsorbajn strukturojn, ĉu "amortiziloj"? Ĉu laboristoj, kiuj uzas
bruegan ilon, ekzemple premaeran martelon, surmetu "amortizilon"? Ĉu
la feltoj en piano por ĉesigi la vibron de la kordoj nomiĝos
"amortiziloj"? Ĉu ordinara aŭtomobilo havos kvar amortiziloj sur la
radoj kaj eble amortizilon sur la stirilo? K.t.p.
Kaj jen mia plej grava dubo: Ĉu la financistoj povos amortizi la
aĉeton de tiuj amortiziloj? Alivorte, ĉu la radiko "amortiz" vere
havas la saman sencon, kiel "dampi" en ĉiuj fakoj?
Interesite mi legis la kvinan argumenton en la teksto de Marcel. Ĉu
vere la radiko "amortiz" havas la saman sencon en ĉiuj fakoj? Por mi
la senco de "damp" estas malpliigi la energion de fenomeno.
Scienc-teĥnike oni priskribas tiun malpliigon logaritme, ekzemple en
"decilbeloj" (vidu
http://vortaro.net/#decibelo ). Ĉu tio estas
ankaŭ la financa signifo?
Se jes, kial do estas tri priskriboj de tiu radiko en
http://vortaro.net/#amortizi ?
Kial ne eblas priskribi ĉiujn signifojn per unu sola difino (se
necesas kun aplikaj ekzemploj por apartaj fakoj)?
Permesu min starigi demandon pri unu el la ekzemploj el PIV
http://vortaro.net/#amortizi sub 3. Ĉu tie temas pri financa
amortizo?
amortizo
de oscilcirkvito
Amike
salutas Leo