sturm-i

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 1, 2012, 5:26:30 AM5/1/12
to °listo 'oficialigoj', °listo 'lbl'
La hodiaŭa vorto de la tago estas:

STURMI

Kurante aŭ alsaltante ataki:

Malamikoj decidis sturmi nian ŝipon.
Ili ne povis rezisti al la sturmo.
Mi volas aparteni al la sturma taĉmento!
Sturmantoj ĉirkaŭis ilian sidejon kaj prenis ĝin sturme.

Kun miro mi konstatis, ke ĝi ne estas oficiala. Ĉu ni listigu ĝin inter la oficialigindajn radikojn aŭ ĉu ni "traduku" ĝin per "kur-atak-i"?

Amike

Renato
 
--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
May 1, 2012, 5:35:32 AM5/1/12
to la-bona...@googlegroups.com

Tio estas unu el la neoficialaj vortoj, kiujn mi uzis en “La ŝtona urbo”. Serĉante nun en la Tekstaro, tamen, mi rimarkas, ke ĝi aperas nur en malfruaj verkoj. La sola verko antaŭ mia estas “Mortula ŝipo” (1995), kaj krom tio ĝi aperis plurajn fojojn en “Monato” kaj “Ondo de Esperanto”.

Supozeble dum la unuaj cent jaroj de Esperanto oni elturniĝis per aliaj radikoj.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 1 maggio 2012 11.27
A: °listo 'oficialigoj'; °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) sturm-i

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
May 1, 2012, 7:27:23 AM5/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>   Supozeble dum la unuaj cent jaroj de Esperanto oni elturniĝis per aliaj radikoj.
Do, ĉu vi proponas la linion:

sturm-i --> kur-atak-i ?

Johan Derks

unread,
May 1, 2012, 8:40:56 AM5/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

Tio estas unu el la neoficialaj vortoj, kiujn mi uzis en “La ŝtona urbo”. Serĉante nun en la Tekstaro, tamen, mi rimarkas, ke ĝi aperas nur en malfruaj verkoj. La sola verko antaŭ mia estas “Mortula ŝipo” (1995), kaj krom tio ĝi aperis plurajn fojojn en “Monato” kaj “Ondo de Esperanto”.

Se estus mi, kiu trovis tion, tio nur povus kuraghigi min proponi ghin por oficialigo, nepre ne por malrekomendo.

Amike,

Johan

--

Johan Derks

unread,
May 1, 2012, 8:49:35 AM5/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato, chu vi implicas per tio, ke por esperanta vorto ekzistas nur du eblecoj:
oficialigo au malrekomendo ?
 
Amike,
 
Johan Derks
----- Original Message -----
Sent: Tuesday, May 01, 2012 11:26 AM
Subject: (la bona lingvo) sturm-i

--

Renato Corsetti

unread,
May 1, 2012, 10:19:29 AM5/1/12
to la-bona...@googlegroups.com, te - listo te
Johan:
>   Renato, chu vi implicas per tio, ke por esperanta vorto ekzistas nur du eblecoj:
oficialigo au malrekomendo ?
Ĝis nun ni provis sekvi tiun modelon. Se ni ekzamenis novajn vortojn aŭ ni provis fortraduki ilin aŭ ni rekomendis ilin por oficialigo. Mi komprenas, ke vi pledas pri iu tria klaso: "Vortoj pri kiuj ni ne okupiĝas, atendante ke la parolantoj decidos."  Tion kapablas fari ankaŭ normalaj neesperantistaj lingvistoj, sed mi ne scias, ĉu ĝi estas tio, kion oni atendas de ni.

Andreas Kueck

unread,
May 1, 2012, 11:05:30 AM5/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Am Dienstag, 1. Mai 2012 14:49:35 UTC+2 schrieb Johan Derks:

Renato, chu vi implicas per tio, ke por esperanta vorto ekzistas nur du eblecoj:
oficialigo au malrekomendo ? 

Laumiakomprene tio estas la chefa doktrino de la Renata bonlingvismo. Tial la demando iom mirigas min ...

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
May 1, 2012, 12:15:35 PM5/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan skribis:

Renato, chu vi implicas per tio, ke por esperanta vorto ekzistas nur du eblecoj:
oficialigo au malrekomendo ?

Ni ĵus antaŭnelonge havis diskuton pri tiu temo, kaj mi tiam jam donis longajn klarigojn al Johan. Mi vere ne komprenas, kial la temo devis esti levata denove.

Sen ripeti la argumentojn, mi nur koncize esprimas mian opinion: Krom ĉe tre fakaj radikoj ne bezonataj de nefakuloj, ni laŭ mi ja provu pri ĉiu pridiskutata neoficiala radiko aŭ alveni al SSV-linio aŭ al listigo inter la oficialigindaĵoj. Sed tio ankaŭ inkluzivas la eblon de SSV-linio kun "~", do sen malrekomenda karaktero. (Tamen laŭ mi ĝenerale preferindas aŭ decidi inter SSV-linio kun "→" aŭ oficialigo; la solvo de SSV-linio kun "~" ĉefe estu uzata, kiam ni ne sukcesas veni al interkonsento pri la evitindeco aŭ uzindeco de la radiko. Aldone ankaŭ imageblas ke la saman radikon ni listigas per "~" kaj aldonas al la oficialigindaĵoj, kvankam tiun eblon ni laŭ mia scio ankoraŭ ne uzis.)

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
May 1, 2012, 12:16:38 PM5/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton Andreas,
 
Jam ofte mi au Renato devis diri al vi, ke strategiaj diskutoj ne devas okazi chi-tie.
Mi respondos al vi en la retdiskutlisto Tutmondeca...@yahoogroups.com.
Vi povas alighi al ghi, se vi ne volas esti membro, kiel observanto.
 
 
Amike,
 
Johan Derks
 
----- Original Message -----
--

Johan Derks

unread,
May 2, 2012, 2:17:45 AM5/2/12
to la-bona...@googlegroups.com, Tutmondeca-Esperanto
Marcos,
 
Mi tute konsentas kun vi, kiel vi skribis:
tio ankaŭ inkluzivas la eblon de SSV-linio kun "~", do sen malrekomenda karaktero
 
Ceter, kiam vi skribas Mi vere ne komprenas, kial la temo devis esti levata denove.
tio sonas ege stranga al mi.
Kontraue mi ne komprenas, ke vi ne rimarkas, ke la sugestoj de Renato kontrauas la praktikon, kiel mi komprenis ghin:
ke ekzistas tri eblecoj: oficialigo, malrekomendo kaj dono de pli simpla alternativo.
 
La aldono al via frazo, ke preferindas aŭ decidi inter SSV-linio kun "→" aŭ oficialigo estas tute lau via respondeco,
kaj estas nenie aprobita per plimulto au registrita kiel polito de la retlisto la-bona...@googlegroups.com".
Chu eble mi estas tro stulta kompreni tion kion vi skribis chi-sube ?
Se vi volas, ke tio estu la celo de la listo la-bona...@googlegroups.com,
vi proponu tion en Tutmondeca...@yahoogroups.com.
 
Plej bone kompreneble estas, se vi kandidatigos vin por reprezenti la liston en "Tutmondeca Esperanto",
sed de Renato mi ankorau ne ricevis sciigon ke iu kandidatigis sin.
Mi porescepte respondis al vi en chi-tiu listo, sed bonvolu ekde nun reagi nur en Tutmondeca...@yahoogroups.com.
 
Mi ne plu reagos en chi-tiu listo.
 
Amike,
 
Johan
 
----- Original Message -----
Sent: Tuesday, May 01, 2012 6:15 PM
Subject: Re: (la bona lingvo) sturm-i

--

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2012, 2:43:49 AM5/2/12
to la-bona...@googlegroups.com, Johan Derks, Tutmondeca-Esperanto
Johan:
>  Kontraue mi ne komprenas, ke vi ne rimarkas, ke la sugestoj de Renato kontrauas la praktikon, kiel mi komprenis ghin:
ke ekzistas tri eblecoj: oficialigo, malrekomendo kaj dono de pli simpla alternativo.
Bone. La tuta diskuto baziĝis sur forgeso de mi pri la tria grupo. Ni povas antaŭeniri feliĉe kaj kontente (kiel oni diras en la itala).

>   sed de Renato mi ankorau ne ricevis sciigon ke iu kandidatigis sin.
Johan, mi konas multajn membrojn de ĉi tiu listo, kiuj simple forviŝas viajn mesaĝojn pri ĉi tiuj adminstraj temoj, ne leginte ilin. Ĉi tie la homoj ĉefe interesiĝas pri la lingvo. Ĉar neniu kandidatigis sin, mi kandidatigas min.
>   Mi ne plu reagos en chi-tiu listo.
Ankaŭ mi ne.

Andrea Fontana

unread,
May 1, 2012, 9:17:10 PM5/1/12
to la bona lingvo
On 1 Mag, 16:19, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it> wrote:
> Johan:> >   Renato, chu vi implicas per tio, ke por esperanta vorto ekzistas
> > nur du eblecoj:
> > oficialigo au malrekomendo ?
>
> Ĝis nun ni provis sekvi tiun modelon. Se ni ekzamenis novajn vortojn aŭ
> ni provis fortraduki ilin aŭ ni rekomendis ilin por oficialigo. Mi
> komprenas, ke vi pledas pri iu tria klaso: "Vortoj pri kiuj ni ne
> okupiĝas, atendante ke la parolantoj decidos."  Tion kapablas fari ankaŭ
> normalaj neesperantistaj lingvistoj, sed mi ne scias, ĉu ĝi estas tio,
> kion oni atendas de ni.
>
> Amike
>
> Renato
> --
>
> /renato corsetti/
> /via del castello, 1 00036 palestrina, italujo/
> /ren...@esperanto.org/


Saluton karaj.
Ĉu do ne estas konsiderate bonlingvisme paroli pri tria klaso, nome la
klaso de vortoj/esprimoj (ĉu oni povas nomi ilin "literaturaj
vortoj"?) pri kiuj parolas la Fundamento, en la sekva paragrafo
Antaŭparola?

"1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam
nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas
rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante
pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj
ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas
ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun
personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur
vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni
povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia
vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj
estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin
en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la
Fundamento »"

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2012, 3:23:11 AM5/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Andrea,

mi respondos al vi en la listo 'tutmondeca...@yahoogroups.com>. Ĉi tie oni parolas ne pri ĝeneralaj principoj sed pri unuopaj vortoj rekomendidaj, malorekomendidaj aŭ uzindaj kiel alternativoj al aliaj.

Amike

Renato
--

renato corsetti


via del castello, 1 00036 palestrina, italujo

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2012, 7:34:08 AM5/2/12
to °listo 'lbl'
Provizore la debato pri sturmi estis solvita tiel:

sturm·i ~ kur·atak·i

Kritikoj bonvenaj pri tiu linio.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
May 2, 2012, 10:31:21 AM5/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 2/05/2012 13:34, Renato Corsetti schreef:
> sturm·i ~ kur·atak·i
>
> Kritikoj bonvenaj pri tiu linio.

Mi mem uzos nur "kurataki".

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages