Leo:
> PIV difinas "ort-" kiel substantivan radikon. Ĉu vere?
Jes. La Oka Oficiala Aldono difinis "ort/o" kiel substantivan radikon, kun la difino "90-grada angulo". Do PIV, same kiel ReVo, sekvis la Oficialan Aldonon de la Akademio.
> Parolante pri linio orta al iu elemento (kiu estas alia linio,
> ebeno,
kurbo, surfaco), ni povus nomi ĝin ort-lini-o
> (nederlande loodlijn)
Parolante pri ebeno, ni povus nomi ĝin
> ort-eben-o (nederlande loodvlak).
Bone. Tamen "ortanto" jam estas kutima termino en la faka Esperanto, kaj ĝi estas tute bonlingva. Ja ekzistas la verbo "orti", derivita de la substantivo "orto", kiu signifas "sekci (aŭ intersekciĝi) tiamaniere ke estiĝas orto kiel angulo de la intersekco". Kaj de tiu verbo oni povas, uzante la metaforecon de la matematika lingvo, kiu permesas al oni personigi matematikajn objektojn, derivi la kutiman formon "ortanto".
Kiam ekzistas jam kutima tute bonlingva alternativo al iu novradiko, mi kontraŭas al propono de nova bonlingva alternativo, eĉ se la nova propono estas marĝene pli bona ol la kutima bonlingva esprimo. Ja la jam kutima bonlingva esprimo havas multe pli realan ŝanĉon venki kontraŭ la novradika esprimo ol la tute nova bonlingva propono. Pro ĉi tiu rezonado mi ĉi-kaze listigus nur la alternativon "ortanto" kaj ne la proponojn "ortlinio" kaj "ortebeno".
Amike,
Marcos