nefr-o Grekdevena scienca vorto signifanta: reno.
nefr-a Rilata al la renoj.
nefrito Rena inflamo.
nefrono Funkcia unuo de la reno.
nefrozo Neinflama rena afekcio.
nefrektomio Parta au' tuta ablacio de unu reno.
nefrologio Medicina fako pri la renoj.
nefropatio Genra nomo de c'iuj renaj afekcioj.
Tio, kio s'okas min, estas ke oni komencas trakti la radikon "nefr-"
kiel radikon de la normala lingvo, kiu rajtas alpreni la adjektivan
finaj'on, ktp.
Kiel oni firas en viaj lingvoj almenau' kelkajn el tiuj vortoj?
Amike
Renato
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------
> Rigardante en PIV, mi trovas tutan familion da vortoj:
> nefr-o Grekdevena scienca vorto signifanta: reno.
> nefr-a Rilata al la renoj.
> nefrito Rena inflamo.
> nefrono Funkcia unuo de la reno.
> nefrozo Neinflama rena afekcio.
> nefrektomio Parta au' tuta ablacio de unu reno.
> nefrologio Medicina fako pri la renoj.
> nefropatio Genra nomo de c'iuj renaj afekcioj.
> Tio, kio s'okas min, estas ke oni komencas trakti la radikon
> "nefr-" kiel radikon de la normala lingvo, kiu rajtas alpreni
> la adjektivan finaj'on, ktp.
Jes. Tio estas vere ŝoka. La vortoj "nefrito" ĝis "nefropatio"
estas tute defendeblaj pro internacieco, 15-a regulo k.t.p. - se
oni rigardas ĉiun el ili kiel apartan radikon + O-finaĵo. Sed
"nefro" kaj "nefra" estas alia temo. Tie la 15-a regulo
tute ne validas.
Pri "nefro" kaj "nefra" PIV transpaŝis limon, eĉ transsaltegis
limon, en maniero absolute neakceptebla. La ceteraj vortoj estas
akcepteblaj kaj uzeblaj, sed espereble ankaŭ eblas trovi pli
facilajn alternativojn.
Mi devas aldoni, ke la vortoj "nefro" kaj "nefra" kredeble tute
ne estas uzataj! La aliaj verŝajne estas uzataj, almenaŭ de
fakuloj, sed "nefro" kaj "nefra" kredeble estas nuraj vortaristaj
elpensaĵoj. Des pli terure estas, ke ili aperas en PIV.
> Kiel oni firas en viaj lingvoj almenau' kelkajn el tiuj vortoj?
Svede:
nefr-o = njure
nefr-a = njur-
nefrito = nefrit
nefrono = nefron
nefrozo = nefros
nefrektomio = ?
nefrologio = nefrologi
nefropatio = nefropati
Sed mi mem ne sciis iun ajn el la Svedaj "nefr"-vortoj. Mi devis
ilin serĉi en la Sveda Vikipedio. Eble uziĝas ankaŭ pli Svedecaj
vortoj. Mi tute ne scias!
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
>Mi devas aldoni, ke la vortoj "nefro" kaj "nefra" kredeble tute
>ne estas uzataj!
Fakte mi neniam au'dis iun diri: Miaj nefroj misfunkcias!
Sed pri la sama fenomeno rigardu c'e "ot-o" (=grekdevena vorto por
orelo). Tie vi ne nur trovas "ot-a", sed ankau' klarigo kaj ekzemplo:
Rilata al la orelo: otaj medikamentoj.
> Bertilo:
>> Mi devas aldoni, ke la vortoj "nefro" kaj "nefra" kredeble tute
>> ne estas uzataj!
> Fakte mi neniam au'dis iun diri: Miaj nefroj misfunkcias!
> Sed pri la sama fenomeno rigardu c'e "ot-o" (=grekdevena vorto por
> orelo). Tie vi ne nur trovas "ot-a", sed ankau' klarigo kaj ekzemplo:
> Rilata al la orelo: otaj medikamentoj.
Jes. Oni povus fari longan liston de tiaj superfluaj PIV-radikoj, kiuj
estas inventitaj nur por povi prezenti aliajn vortojn kiel kunmetaĵojn,
kvankam ili tute ne estas. Ve!
> nefr-o Grekdevena scienca vorto signifanta: reno.
> nefr-a Rilata al la renoj.
> nefrito Rena inflamo.
> nefrono Funkcia unuo de la reno.
> nefrozo Neinflama rena afekcio.
> nefrektomio Parta au' tuta ablacio de unu reno.
> nefrologio Medicina fako pri la renoj.
> nefropatio Genra nomo de c'iuj renaj afekcioj.
> Kiel oni diras en viaj lingvoj almenau' kelkajn el tiuj vortoj?
En la japana:
nefrito = zin-en(reno-inflamo)
nefrozo = nehuro^ze(pruntita el la germana Nephrose)
nefropatio = zinzo^-byo^(reno-malsano)
Chi tiuj tri japanaj vortoj estas en komuna uzo che ni.
Amike,
Tadasi
---------------------------
SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio
Otto
"Ren-sxtono" estas difinita kiel "sxtonsimilaj buloj el saloj de acidoj okzala(?), fosfora kaj urina en la reno". La "gruzo" estas buloj malpli grandaj. Mi supozas, ke en la latina oni nomas tian bulon "calculus", sed mi ne konas la medicinan terminon en Esperanto (mia hispana-E-a vortaro parolas pri "kalkuloso", "sxtoneto" kaj "gruzo").
Aliflanke rigardante tiujn vortojn mi trovis alian pli g'eneralan "litiaz-o", kiu simple estas maldano pro s'tonetoj formig'antaj ie ajn en la korpo.
Mia E-norvega vortaro diras pri gxi: "lithiasis (gal-sxtono, ren-sxtono ktp.)".Otto
Nefrito: nefritisi (interesa estas la klarigo en faka vortaro: 'inflamesheni
ya tishu parenkima ya figo', kiun ni cxiuj komprenas, sed por ordinara
suahilparolanto estas tute nekomprenebla!)
Nefrono: nefroni
Nefrozo: figo
Nefrektomio: nefrekitomi
Nefrologio: ?
Nefropatio: nefropathi
Nefrito estas ankau "uvimbe kwenye figo" (rena inflamo).
Amike
Nino
http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarieta per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di
lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano,
Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)
> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
> Inviato: lunedi 5 marzo 2007 20.53
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: (la bona lingvo) Nefro
>
>
> Rigardante en PIV, mi trovas tutan familion da vortoj:
>
> nefr-o Grekdevena scienca vorto signifanta: reno.
> nefr-a Rilata al la renoj.
> nefrito Rena inflamo.
> nefrono Funkcia unuo de la reno.
> nefrozo Neinflama rena afekcio.
> nefrektomio Parta au' tuta ablacio de unu reno.
> nefrologio Medicina fako pri la renoj.
> nefropatio Genra nomo de c'iuj renaj afekcioj.
>
> Tio, kio s'okas min, estas ke oni komencas trakti la radikon "nefr-"
> kiel radikon de la normala lingvo, kiu rajtas alpreni la
> adjektivan finaj'on, ktp.
>
> Kiel oni firas en viaj lingvoj almenau' kelkajn el tiuj vortoj?
amike
renato
. . . tiaj vortoj en la suahila estas gxenerale prenitaj el la angla.
En la angla vortaro mi trovis la vortojn “nephralgia”, “nephritis” ktp., sed fakte mi neniam en mia vivo au’dis tiujn vortojn. Tamen, mi supozas, ke kuracistoj vers’ajne ja uzas tiujn teknikajn vortojn komencig’antajn per “nephr-“.
Normale oni parolas pri “kidney stones” kaj “gallstones”, t.e. reno-s’tonoj kaj galo-s’tonoj.
Anna
-----------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00 39 06 9575 713
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato:
mercoledì 7 marzo 2007 9.11
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Nefro
Nino:
. . . tiaj vortoj en la suahila estas gxenerale prenitaj el la angla.
Jes. Tio evidente favoras la uzon de la eu'ropa radiko.
Bons'ance la araboj s'ajnas rezisti kaj havas la tutan serion de kunmetitaj
vortoj kun la elemento "kulwyy" = rena.
Amike
Renato
__________ Informazione NOD32 2100 (20070307) __________
Questo messaggio h stato controllato dal Sistema Antivirus NOD32
http://www.nod32.it