Jes, certe ni havu la linion.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: sabato 17 marzo 2012
22.41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
"Kotdivuaro"
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Kotdivuar·o → Ebur-Bord·oMi registris tion, sed...
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
Mi konsentas.
Amike salutas Leo
Mi iam legis, ke en Ebur-bordo mem estas devige uzi la francan nomon. Do la lokaj esperantistoj estas devigataj nomi sian landan asocion Kotdivuara Esperanto-Asocio. Tio ne signifas, ke ni aliaj estas devigataj fari tion.
La prezidanto petis, ke la nomo de la lando estu Cote d’Ivoire en ĉiuj lingvoj. Oni faras tion en diplomatiaj rondoj, sed multaj eksterlandaj ĵurnaloj ktp. ankoraŭ uzas la nomon Ebur-bordo en la propra lingvo. Normale ne eblas postuli, kiel oni diru la nomon de sia propra lando en aliaj lingvoj (ekzemple britoj ne povas insisti, ke italoj diru England anstataŭ Inghilterra ktp.) ”Kotdivuaro” estas aparte maltaŭga vorto, kiu ne bone konformiĝas kun la fonetika sistemo de Esperanto – kaj cetere ĝi nur signifas ”Ebura Bordo” en la franca.
Anna
Da: la-bona-lingvo@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato
17 marzo 2012 23.15
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
"Kotdivuaro"
Markos:
Mi tradukas tion kion skribas Vikipedio en itala lingvo pri Eburbordo:
La lando estas konata en la itala kiel Costa d'Avorio kaj responde tradukita en aliaj lingvoj: Elfenbeinküste en la germana, Costa de Marfil en la hispana, Ivory Coast en la angla, Ακτή Ελεφαντόδοντος en la greka, Fildişi Sahilleri en la turka kaj tiel plu. Pro la malordo, kiun cxiuj tiuj nomoj estus povintaj naski en la internaciaj tribunoj, en oktobro 1985 la registaro petis ke la lando estu konata en cxiuj lingvoj kiel Côte d'Ivoire (kaj ne Côte-d'Ivoire laux la gxusta franca skribmaniero). Fakte, laux la nacia legxo, la nomo de la lando ne povas esti tradukita el la franca. Malgraux tio, la nomo dauxre estas tradukita en la diversaj lingvoj. Tamen Côte d'Ivoire daure aplikigas obstine cxi tiun sian volon en la kadro de UN, kie gxia nomo neniam estas tradukita, ecx ne en la angla.
Konklude: persone, mi dauxre uzos “Ebura Bordo” aux “Eburbordo” (interalie, temas pri unu el la malmultaj kazoj de afrika lando, kiu ne alprenis alian nomon depost miaj lernejaj jaroj, devigante min al cerbumado); sed mi komprenas la nepran bezonon de la lokaj esperantistoj utiligi la francan nomon (ecx oni povus rimarki, ke dirante Kotdivuaro ili nur parte – lauxsone – respektas la lokan legxon!).
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: sabato 17 marzo 2012 23:43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) "Kotdivuaro"
Verdire, la teskto de la prezento estas malsimila en la diversaj lingvoj; la plej konciza estas gxuste tiu en esperanto:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ebur-Bordo
de kie oni povas iri al la aliaj lingvoj.
Interalie, ankaux en “ordinara” esperanto ekzistas tri eblaj formoj: Ebura Bordo, Eburbordo, Ebur-Bordo; kiun oni elektu?
Gxis
Antonio
P.S.: en la oficiala pagxo de la itala ministerio pri eksterlandaj aferoj, estas ripete indikite “Costa d’Avorio”, ecx sen simpla resendo al la “franca” formo.
Ankaux en la kuranta itala lingvo, oni parolas pri “Costa d’Avorio”; tamen, kiel responda adjektivo estas uzata “ivoriano”, klare deprenita el la franca vorto por “eburo”.
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: domenica 18 marzo 2012 10:26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: "Kotdivuaro"
La Akademio rekomendis “Ebur-Bordo”, do tio estas la formo, kiun oni uzu. “Ebur-bordo” aŭ “Eburbordo” estas samaj, ĉar en kunmetaĵoj la uzo de la streketo estas libervola, ekz. oni rajtas skribi aŭ “okulvitroj” aŭ “okul-vitroj”. Tial ankaŭ “Eburbordo” estas ĝusta.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Antonio
De Salvo
Inviato: domenica 18 marzo 2012
12.50
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R:
"Kotdivuaro"
> Interalie, ankaux en “ordinara” esperanto ekzistas tri eblaj formoj: Ebura Bordo, Eburbordo, Ebur-Bordo; kiun oni elektu?
Amike,
Markos