Re: listo de Marcos

2 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 17, 2008, 6:40:21 PM7/17/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>


>Dum mi trairis nian liston por serchi vortojn por la konciza listo, mi
t>rovis kelkajn problemojn en nia listo:

>- La alternativoj "desupri" kaj "alsupri" por "descendi" kaj "ascendi"


cxu tiuj terminoj estas efektive uzataj ?

> shajnas al mi strangaj. Lau mi sufichas la alternativoj "supren-iri"
> kaj "malsupren-iri",

mi konsentas
- aperas tro multaj alternativoj che "aperta".

denove mi dubas cxu iu uzas la vorton

> Lau mi sufichas "malfermita".

tiu vorto havas alian sencon ol tiun kiu PIV donas al "aperta"

Cetere mia malsxato den (mal)fermita fontas el tio ke temas pri
participo pli ol pri adjektivo. La okuloj de jxusnaskita hundido ne
estas iam fermitaj, la fontanelo de bebo ne estas iam malfermita.

> - La alternativo "glacishranko" anstatau "fridujo" shajnas al mi stranga.
> Ja glacion oni en ghi ne povas konservi (la temperaturo en malvarmujo
> kutime estas inter kvin kaj ok gradoj, do glacio degelus en ghi).

efektive. mi difinus fridon kiel: malvarmo super nul gradoj celsiusaj :-)

> - Che la linio pri la neoficiala sufikso "-ich-", mankas streketo post
ghi,
> por signi ke ghi estas afikso. Aldone, estus bone aldoni la informon
> "ne-oficiala sufikso" kiel che "-ik-". Do ghi aperu jene:
> -iĉ- --> vir-, vir-a

virseksa

> - Che "koshmaro" aperas apostrofoj anstatau dividlinioj. Tio devas esti
> korektata.

PIV diras "inkubsongxo" , kaj difinas "inkubo" kiel "diablo kiu prenas
formon de viro
por seksumi kun virino"..

Law mi "kosxmaro" simple estas "songxo malagrabla"
Mi neniam komprenis la uzon de "premsongxo"

gxis, Ronaldo

Fra Simo

unread,
Sep 1, 2008, 8:46:50 AM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Gratulojn al Marcos kaj Ronaldo por ilia precizemo !  La vojo ghis nia tabelo de "Simplaj_samsignifaj_vortoj" estos sufiche polurita por iom aplomba plene publika montrado estas, lau mia opinio, ankorau longa. Sed ni strebu al tio. Char jam nun kreskanta nombro da homoj ghin uzadas, kaj eble kelkaj volos tion fari automate, foje gravos, ke ankau plej etaj detalajhoj estu ghustaj. [Tiurilate mi ree proponas, ke anstatau kunligaj streketoj ("-"), kiuj en Esperantaj vortoj havas aliajn valorojn, ni uzu por la intervorteraj streketoj iun formon ne kunpushighantan kun iu alia skribero (do kun literoj, apostrofo, kunliga streketo, kaj interpunkciajhoj en vasta senco de chi tiu vorto, do ".", ";" ":", "!", "?", krampoj, citiloj, haltostreko, stelo kaj steleto : oni kompletigu, se ion mi forgesis). Per ordinara klavaro la plej simple skribebla el la eblaj formoj estas tiu de klinita streko ("/"). Ju pli frue ni faros tiun necesan shanghon, des pli facile el tehhnika vidpunkto, chu ne ?  Sed pri tio oni interkonsilighu en la speciala aparta tiucela grupo ("la-bona-lingvo---redaktantoj"), ne en chi tiu.]

     Pardonu, ke miaj chi-subaj reagoj estas che legado de la mesagho de Ronaldo faritaj rapide kaj sen la necesaj kontroladoj !

2008/7/18, ro-esp <ro-...@dds.nl>:

 
-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>


>Dum mi trairis nian liston por serchi vortojn por la konciza listo, mi
t>rovis kelkajn problemojn en nia listo:

>- La alternativoj "desupri" kaj "alsupri" por "descendi" kaj "ascendi"

cxu tiuj terminoj estas efektive uzataj ?

> shajnas al mi strangaj. Lau mi sufichas la alternativoj "supren-iri"
> kaj "malsupren-iri",

mi konsentas
 
     Kelkaj Esperantistoj efektive uzadas  verbojn "de/supr/i" kaj "al/supr/i", kiuj al ili plachas pro tio, ke ili estas malpli longaj ol la kutimaj kaj firme Zamenhofaj "mal/supr/e/n/ir/i" kaj "supr/e/n/ir/i". CHar chi tiuj lastaj estas kontentigaj, ne utilas ilin per io alia anstatauigi. Estas do bone, ke la ne-akcepteblajn "ascend/i" kaj "descend/i" ni nur per ili tradukas al Esperanto.
     Tamen "de/supr/i" kaj "al/supr/i" ne shajnas al mi malbone faritaj, kaj ili eble povas utili por iuj sencoj kaj kuntekstoj, en kiuj "ir/" ne konvenos au ne plene. Mi do rekomendas, ke ilin ni ne formale malrekomendu en nia tabelo. Cetere mi opinias, ke precipe au nur pri vorteroj ni nun zorgu (pri kunmetajhoj nur au precipe tiam, kiam tiuj enhavas iun vorteron malrekomendindan).

 
- aperas tro multaj alternativoj che "aperta".

denove mi dubas cxu iu uzas la vorton
     Bedaurinde ghin uzas kelkaj intencaj malbonigantoj de la bona lingvo, interalie pro malamo al "mal/", kaj kelkaj diligentaj komencantoj, au imite al tiuj, au pro tio, ke en vortaroj au aliaj gvidaj libroj ili trovis ghin sen la necesaj admonoj, ke ghin oni ne uzu.

 
> Lau mi sufichas "malfermita".

tiu vorto havas alian sencon ol tiun kiu PIV donas al "aperta"
     Efektive !  Sed el tio ne sekvas, ke ghi estu rekomendata. Kiel ofte, ankau pri chi tiu vorto oni trovas en la PIV anstatau difino tradukojn al normala Esperanto.
 
Cetere mia malsxato den (mal)fermita fontas el tio ke temas pri
participo pli ol pri adjektivo. La okuloj de jxusnaskita hundido ne
estas iam fermitaj, la fontanelo de bebo ne estas iam malfermita.
     La demandoj pri uzado de participoj en maniero de ordinaraj adjektivoj estas iom delikataj. La temon mi do ne alfrontos nun. Mi nur demandos, chu la malshato de Ronaldo kaj kelkaj aliaj al "mal/ferm/it/a" estas egale forta kontrau "ne ferm/it/a" au "ne-ferm/it/a", "ne ferm/igh/int/a" au "ne-ferm/igh/int/a", kaj aliaj similaj. Krome mi ree atentigas, ke oni ofte povas uzi vortojn aliajn, kun au sen la radiko "ferm/".
     Pri okuloj de jhus naskitaj hundidoj mi dirus, ke tiuj estas "(ankorau) ne mal/ferm/igh/int/a/j", kaj, pli ofte, ke tiuj "(ankorau) ne malf/erm/igh/is". Pri la hundidoj mem, chu oni diru, ke tiuj estas "ankorau blind/a/j" ?
     Pri infanetoj mi dirus, ke ilia kranio ankorau ne plene fermighis. Devante paroli pri la ne fermighinta malfermajho (pri taugeco de chi tiu lasta vorto mi ne plene certas) mem, mi dirus : "(infan/et/a) krani/a inter/ost/ajh/o" au "sen/ost/ajh/o", au, eble pli bone, same, sed kun "ej/" anstatau "ajh/", char ne temas pri iu ajho, sed pri iu loko, kie io mankas. Se oni konkludos, ke "mal/ferm/ajh/o" estas bona, oni eble povos preferi "(infan/et/a) krani/a mal/ferm/ajh/o" (tie "ajh/" nepre alprenas signifon tian, ke ghi ne povas miskomprenigi, ke temus pri iu ajho). El tiuj nur unu aperu en nia tabelo. --- Pri la vorto "fontanel/o", ni atentu, ke lau la PIV shajnas, ke oni nur unu Zamenhofan citajhon povas trovi, kaj ke tie ghi havas signifon alian.
     [Permesu, kvankam eksterteme, ke mi admonu kontrau uzado de "de/n" !  Tiu vorto estas admirinde lerte elpensita, sed ghi nepre rompas la gramatikon de Esperanto.]
 
> - La alternativo "glacishranko" anstatau "fridujo" shajnas al mi stranga.
> Ja glacion oni en ghi ne povas konservi (la temperaturo en malvarmujo
> kutime estas inter kvin kaj ok gradoj, do glacio degelus en ghi).

efektive. mi difinus fridon kiel: malvarmo super nul gradoj celsiusaj :-)
     Mi komprenas la jhusan rideton de Marcos (" :-)") kiel indikon, ke lia frazo esprimas ion kontrauan al lia efektiva opinio. Sed estus pli sekure diri tion klare. Estas eksterdube, ke ni ne povas akcepti "frid/"-on anstatau "mal/varm/"-on.
     Ekzistas "glaci/shrank/o/j",en kiuj oni estigas kaj tenas malvarmecon per enmeto de glacio. Sed pravas Ronaldo, ke estus strange tiel nomi aparaton, en kiu oni tion faras per aliaj rimedoj. Mi kutime diras : "mal/varm/shrank/o". Al mi "mal/varm/uj/o" impresas tre strange, sed eble mi je tio malpravas.
     [Se mi ghuste komprenas, "degel/o" estas geografia kaj privetera termino, do ne signifas simple, ke glacio fandighas al akvo. Chu vi konsentas, ke ne estas same pri "frost/i" ?]
 

 
> - Che la linio pri la neoficiala sufikso "-ich-", mankas streketo post ghi, por signi ke ghi estas afikso.
 
     Ke ghi estas sufikso, tion oni volis signi per la antaue venanta streketo ;  supozeble samon oni farus pri finajho, se eblus, ke finajho aperu en nia tabelo. Lau mi, tia streketo estas erariga, char en Esperanto la sufiksoj povas stari ankau komence de vortoj (ankau la finajhoj, kvankam tiel nur tre malofte okazas). Se io ne povas vortokomence veni, tio ne estas Esperanta sufikso : pro tio ni devus forigi la linion :
 
-i- --> -uj-, -land- (por land-nomoj), -scienc- (por sciencoj)
kaj anstataue aperigi apartan linion por chiu landonomo au scienconome malrekomendinde finighanta per tia ne-sufikso "i".
     La poste venanta streketo signas, ke nepre devas poste veni finajho : tia necesus ankau, se ial oni ordinaran radikon citus senfinajhe.  [Pri la formo de la streketo, vidu supre !]
 
Aldone, estus bone aldoni la informon  "ne-oficiala sufikso" kiel che "-ik-".
     Pri chi tio mi ne havas firman opinion. Sed ja gravas tio, ke same ni faru en chiuj similaj okazoj.

Do ghi aperu jene:
> -iĉ- --> vir-, vir-a

virseksa
     Mi konsentas, ke "vir/a" estu korektata al "vir/seks/a".
 
     Por komentarii ankau pri la fortradukoj por "koshmar/o" mankas al mi tempo nun. Mi petas senkulpigon.
 
     Kore salutas                                                Francisko



 

ro-esp

unread,
Sep 1, 2008, 6:54:17 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
[Francisko, bonvolu malsxalti la HTML-on, aw almenaw uzi pli grandajn
literojn]
-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Fra Simo <fra...@gmail.com>

> -----Oorspronkelijk bericht-----
> Van: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

>> - aperas tro multaj alternativoj che "aperta".


>
>> denove mi dubas cxu iu uzas la vorton

> Bedaurinde ghin uzas kelkaj intencaj malbonigantoj de la bona

> lingvo,interalie pro malamo al "*mal/*", kaj kelkaj diligentaj


> komencantoj, au imite al tiuj, au pro tio, ke en vortaroj au aliaj
> gvidaj libroj ili trovis ghin sen la necesaj admonoj, ke ghin oni
> ne uzu.


La vorto jes uzeblas, nur ne en la senco de malfermita.
"aperta malplenumo de la kontrakto" eblas, "aperta pordo"
aw "apertaj okuloj" ne


> Mi nur demandos, chu la malshato de Ronaldo kaj kelkaj aliaj al

>"*mal/ferm/it/a*" estas egale forta kontrau "*ne ferm/it/a*" au
>"*ne-ferm/it/a*", "*ne ferm/igh/int/a*" au "*ne-ferm/igh/int/a*", kaj
>aliaj similaj.

nu, mi vere preferus simplajn vortojn por la ambaw statoj


> [Permesu, kvankam eksterteme, ke mi admonu kontrau uzado de "*de/n*" !


> Tiu vorto estas admirinde lerte elpensita, sed ghi nepre rompas la
> gramatikon de Esperanto.]

Unue, law mi gxi nenion rompas
Due, ne estas mia kulpo ke la vorto germanisma "de" havas tro da signifoj.
Se iu parolas pri la murdo de X, tute ne klaras cxu X estas la murdinto aw
la
viktimo. Per uzo de jen far, jen den, la afero jes klaras


>> > - La alternativo "glacishranko" anstatau "fridujo" shajnas al mi
stranga.
>> > Ja glacion oni en ghi ne povas konservi (la temperaturo en malvarmujo
>> > kutime estas inter kvin kaj ok gradoj, do glacio degelus en ghi).
>
>> efektive. mi difinus fridon kiel: malvarmo super nul gradoj celsiusaj :-)

> Mi komprenas la jhusan rideton de *Marcos* (" :-)") kiel indikon, ke


> lia frazo esprimas ion kontrauan al lia efektiva opinio.

la rideto estas mia, kaj mi celas ekzakte kion mi skribis:
frido signifas temperaturon inter nul kaj plus dekkelk gradoj celsiusaj

>. Estas eksterdube, ke ni ne povas akcepti "*frid/*"-on
> anstatau "*mal/varm/*"-on.

foje jes, sed ili ne estas sinonimoj

> [Se mi ghuste komprenas, "*degel/o*" estas geografia kaj privetera
> termino,

ne nur. Ankaw homoj aw rilatoj povas degeli

> do ne signifas simple, ke glacio fandighas al akvo. Chu vi

> konsentas, ke ne estas same pri "*frost/i*" ?]

Por mi, frosto estas temperaturo sub nul gradoj celsiusaj.
"mi frostas" estas sensencajxo/anglismo

> Por komentarii ankau pri la fortradukoj por "koshmar/o" mankas
> al mi tempo nun. Mi petas senkulpigon.

kio estas "fortraduko" ?

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Sep 2, 2008, 5:01:05 AM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

La vorto jes uzeblas, nur ne en la senco de malfermita.
"aperta malplenumo de la kontrakto" eblas
Mi defias vin je duelo laŭ la kutimoj de la juĝo de Dio, marŝado sur brulantaj karboj, kaj Dio decidos, ĉu "apert-" estas io uzebla en Esperanto.
 
Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Sep 2, 2008, 1:04:10 PM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Se iu parolas pri la murdo de X, tute ne klaras cxu X estas la murdinto aw
la
viktimo. Per uzo de jen far, jen den, la afero jes klaras

Rn la malmultaj okazoj, kie vere povas okazi miskompreno, oni povas uzi "fare de" por montri la subjekton kaj "al" por montri la objekton (do "murdo fare de murdisto" kaj "murdo al viktimo"). Tute ne necesas la stragajhoj "far" kaj "den".

Amike,

Marcos

ro-esp

unread,
Sep 5, 2008, 12:02:36 PM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Aan: la-bona...@googlegroups.com <la-bona...@googlegroups.com>
Datum: dinsdag 2 september 2008 11:01
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: listo de Marcos


Ronaldo:
>> La vorto jes uzeblas, nur ne en la senco de malfermita.
>> "aperta malplenumo de la kontrakto" eblas

>Mi defias vin je duelo laŭ la kutimoj de la juĝo de Dio, marŝado sur
>brulantaj karboj,

???

> kaj Dio decidos, ĉu "apert-" estas io uzebla en Esperanto.

Kompreneble gxi uzeblas, sed ne en la senco de malfermit-
(EN-NL open, DE offen)
gxis, Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages