panik-i

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2013, 5:00:28 PM11/21/13
to °listo 'lbl', lbl - Leo De Cooman

La senco de la vorto "paniki" ne estas klara al mi.

Laŭ PIV en http://vortaro.net/#paniki
paniki (tr) Trafi per paniko.

Laŭ ReVo en
1. (ntr) Esti en paniko

2. (tr)=panikigi

Jen mia demando: kion signifas "paniki"?

Amike salutas Leo

--

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Nov 21, 2013, 5:18:23 PM11/21/13
to la-bona...@googlegroups.com, lbl - Leo De Cooman

Mi neniam uzis tiun radikon, sed se mi devus tion fari, mi dirus:

paniki = timegi;

ekpaniki = ektimegi, terurigxi;

panikigi = teruri;

kaptita/ trafita de paniko = terurita.

 

Psalmo 6,10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos cxiuj miaj malamikoj;

Psalmo 18, 4     Kaj torentoj pereigaj min teruris;

Psalmo 18,45       45 Aligentuloj senfortigxas,  Kaj kuras terurite el siaj fortikajxoj.

Psalmo 27, 1     La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

 

Gxis

Antonio

P.S.: Gerrit Berveling uzis “paniko” en la traduko de kelkaj el la duakanonaj bibliaj libroj (1Makabeoj, 2Makabeoj, Judit).

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 21 novembre 2013 23:00
A: °listo 'lbl'
Cc: lbl - Leo De Cooman
Oggetto: (la bona lingvo) panik-i

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

image001.gif

Johan Derks

unread,
Nov 22, 2013, 7:10:02 AM11/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto 'panic' el la angla havas jenajn gradojn de internacieco:
28 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin.
100,0% de la 620.333.492 denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj en Eŭropo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj enprenis la vorton estas 100,0% de 29.680.950,
la totala virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj estis konsiderataj.

41 el 56 lingvoj tutmonde enhavas ĝin.
47,2% de la 4.010.252.364 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj enprenis la vorton estas 59,5% de 151.610.953,
la totala virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj estis konsiderataj.
 
En 26 el 28 europaj lingvoj la signifo de paniki estas ne-transitiva.
 
Do ni sekvu ReVo.
 
Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 21 november 2013 23:00
Onderwerp: (la bona lingvo) panik-i
--

ro-esp

unread,
Nov 22, 2013, 6:24:10 PM11/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
> CC: lbl - Leo De Cooman
> Verzonden: donderdag 21 november 2013 23:00

> La senco de la vorto "paniki" ne estas klara al mi.
>
> La? PIV en http://vortaro.net/#paniki
> paniki (tr) Trafi per paniko.
>
> La? ReVo en
>
> 1. (ntr) Esti en paniko
>
> 2. (tr)panikigi
>
> Jen mia demando: kion signifas "paniki"?

Miatakse, PIV malpravas, la unua difino de REVO gxustas.

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2013, 1:26:04 PM11/23/13
to la-bona...@googlegroups.com

Efektive ‘panik-o’ estas oficiala vorto de la 2-a Aldono, enkondukita sen difino kaj sen tradukoj, ĉar ĝi estas unu el tiuj vortoj, kiuj laŭ la 15-a regulo jam apartenas al Esperanto.

 

Efektive en la normala lingvo ĝi estas uzata laŭ mi laŭ la signifo en REVO: esti en paniko.

 

Ni povus indiki, ke ni solidaras kun Antonio per la linio:

 

panik-o [2oa] = timego

 

Kion vi pensas?

 

Amike

 

Renato

lowenstein, anna

unread,
Nov 23, 2013, 2:02:21 PM11/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi mem de tempo al tempo uzas la vorton "paniko", kaj ne sentas bezonon rekomendi ĝian anstataŭigon per "timego". La problemo ne rilatas al la substantivo, sed al la (ne)transitiveco de la verbo.

Anna


2013/11/23 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Nov 24, 2013, 10:22:37 AM11/24/13
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ mi "panik/” estas tute uzinde radiko. La verbo "paniki” laŭ mia lingvosento estu uzata nur netransitive en la senco "esti en paniko”.

Amike,
Markos

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 24, 2013, 12:26:18 PM11/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


|  La verbo "paniki” laŭ mia lingvosento estu uzata nur netransitive en la senco "esti en paniko”.

Ankaŭ laŭ mia sento. La problemo estas pri vortoj origine substantivaj en Esperanto:

oni martelas per martelo
kaj
oni panikas per paniko.

La sistemo ne donas eblecon kompreni la sencon matematike.

Ĉiuokaze, tiam ni devus havi la linion:

panik-i (en la senco'igi homoj esti en paniko') [2oa] --> panik-ig-i

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

lowenstein, anna

unread,
Nov 25, 2013, 5:03:50 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com


Ĉiuokaze, tiam ni devus havi la linion:

panik-i (en la senco'igi homoj esti en paniko') [2oa] --> panik-ig-i

igi homojN, eventuale! Sed mi preferus simple "kaŭzi panikon".

Anna

Renato Corsetti

unread,
Nov 25, 2013, 5:33:08 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

 

| Sed mi preferus simple "kaŭzi panikon".

Ĉu laŭ vi la linio povus esti:

 

panik-i (en la senco 'igi homojn esti en paniko') [2oa] --> kaŭz-i panik-o-n, panik-ig-i

 

Renato

Johan Derks

unread,
Nov 25, 2013, 5:41:20 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Prave, Anna.
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 25 november 2013 11:03
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) panik-i
--

lowenstein, anna

unread,
Nov 25, 2013, 6:31:03 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Vi miskomprenis. Mi volis diri, ke la linio devus esti:

panik-i (en la senco 'kaŭzi panikon') [2oa]--> panik-ig-i

Anna


2013/11/25 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Renato Corsetti

unread,
Nov 25, 2013, 7:06:40 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
|   Vi miskomprenis.
Ĉar vi panikigas min. Mi tuj registras la linion por ek-sen-paniki.

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Pjer

unread,
Nov 25, 2013, 1:56:21 PM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Marcos skribis: oni martelas per martelo sed oni panikas per paniko.


La sistemo ne donas eblecon kompreni la sencon matematike.

Jes ja, oni povas kompreni logike, kondiĉe ke ni pensu ne laù derivado (kiu Fundamente ne regas vortfaradon en Esperanto) sed laù la esperanta kunmetado. i estas vorto, kiu signifas manifestiĝi per, do kompreneble manifestiĝi per ilo kiel martelo estas ago, kontraùe manifestiĝi per emocio, sento kiel paniko, estas evidente stato.

Do kompreneble mi konsentas kun la proponita linio ( kaj tuj korektis mia propran PIVon pri paniki, kaj panikigi).
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages