FdE gvida dokumento por esperantumado, ni bezonas homojn kun respekto por oficiale interkonsentitaj reguloj

7 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
May 3, 2012, 5:21:54 AM5/3/12
to la-bona...@googlegroups.com, Tutmondeca-Esperanto
Mi gratulas Marcos Cramer, char li kandidatigis sin por reprezenti la grupon la-bona...@googlegroups.com
en la centra retdiskutlisto tutmondeca...@yahoogroups.com.
 
Mi esperas, ke sekvos aliaj kandidatoj, char Marcos reprezentas ekstreman interpreton de la sinteno de Claude Piron rilate 'bonan lingvon'
kiu miakonvinke grave endangherigas la futuron de nia movadeto, char ghi izolas ghin de la cheffluo de uzantoj de Esperanto.
Speciale mi forte kontrauas lian ignoron de la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko pri kiu ech diskuto en chi-tiu retdiskutlisto ne eblas.
Prave Andrea Fontana al la kategorio de 'fremdaj vortoj' aldonis la kategorion de novvortoj, vortoj kiuj regule aperas en la literaturo kaj
kiuj povas formi bonvenan richigon al Esperanto.
Bedaurinde el la reagoj de la prezidanto de TE mi konkludas, ke lia adepteco al la Antauparolo de Esperanto estas dubinda.
Unuflanke li (kaj Marcos) citas ghin, aliflanke ne interesighas pri ghia fundamenteco.
Tamen mi volonte represas chi-tie gravan paragrafon, cititan de Corsetti:
Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo.
Evidente argumentado surbaze de tiu citajho estas neebla, se oni ne samtempe - kaj kolektive, t.e. en la centra retdiskutlisto - difinas, kiu NUNTEMPE estas
tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo.
Karaj bonlingvanoj, kun chia respekto por via laboro, tiuj personoj certe ne estas vi, nek la plej oftaj kontribuantoj de chi-tiu listo.
 
Do konsideru vian kandidatecon, se vi almenau estas esperantisto kiu konsideras la Fundamenton de Esperanto kiel gvidan dokumenton por via esperantumado.
 
Johan Derks
 
PS:
Je la 20a de marto mi provizis Corsetti-n je teksto por alvoki la listanojn de la-bona...@googlegroups.com kandidatigi sin por reprezenti la listo en TE.
Char neniu alvoko aperis, mi provizis lin je la 10a de aprilo per alia, pli konciza, teksto. Li tiam publikigis ghin.
Neniu reagis.
Hierau ni ricevis la mesaghon
"Johan, mi konas multajn membrojn de ĉi tiu listo, kiuj simple forviŝas viajn mesaĝojn pri ĉi tiuj administraj temoj, ne leginte ilin. Ĉi tie la homoj ĉefe interesiĝas pri la lingvo. Ĉar neniu kandidatigis sin, mi kandidatigas min."
La problemo estas, ke ankau Renato ne interesighas pri organizaciaj temoj kaj tute kontraue al la spirito de nia statuto (en chiu organizacio) kandidatigas sin en grupeto, dum samtempe li estas prezidanto de TE. Ni bezonas homojn kiuj prenas la regulojn oficiale interkonsentitajn respektas.
Post la sinkandidatigo de Renato Corsetti mi bezonis unu tagon por fari alvokon, el kiu rezultis la sinkandidatigo de Marcos Cramer !!!!!!!

Johan Derks

unread,
Apr 25, 2012, 3:35:01 AM4/25/12
to tutmondeca...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
Saluton Renato,
 
Chio dependas de la maniero en kiu oni interpretas tiun principon.
Se oni interpretas tion kiel individua konsilo al individuaj esperantistoj, mi tute konsentas kun tio.
Tiam ghi estas aspekto de individua sinteno.
Ofte, kiam mi intencas uzi iun 'intelektulan' vorton, mi kontrolas: chu eble SV donas alternativon ?
En tiu sinteno ekzistas evidente individuaj diferencoj lau grado de akceptemo de la statuso, donata de SSV.
Do mi neniam blinde akceptas tiun statuson.
En tiu maniero ghi estas tre utila listo.
 
Sed se oni interpretas ghin kiel taskon por movado, kiu efektive volas anstatauigi la kontestatajn vortojn el la vortoprovizo de Esperanto, vi faras grandan eraron,
kiel jam Andrea Fontana, mi, Andreas Kueck ktp atentigis vin ofte.
Ghi estas kontrau la Antauparolo de la Fundamento, kiu nenie uzas la vorton 'anstataui' au ties ian sinonimon, sed skribas:
Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna,
ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. 
 
Kaj, mi nur povas ripeti min mem: LBL ech ne estas tia autoritata instanco. Do, kion la Akademio de Esperanto jam ne rajtas, LBL rajtus ?
Oni povas argumenti, ke ghuste char LBL ne estas autoritata centra institucio, ghi ankau ne ordonas, sed nur konsilas.
Jes, sed mi ne pretas fari ion per konsiloj, kio lau la Fundamento 'lingvovaste' estas ne farenda.
 
Char estas konfuzo pri la maniero kiel interpreti la taskon de LBL, oni faru ghin unusenca.
Se formale vi shanghas la principon de la bona lingvo al
Simplaj vortoj kompreneblaj kaj konstruataj surbaze de la krea kapablo de Esperanto apud la neanalizeblaj novaj radikoj (neologismoj).
chio estas en ordo*. Tiam LBL agas lau la spirito kaj literoj de la Fundamento. Se ne, ghi estas reformisma movado, kiu ne meritas respekton.
 
Mi proponas, ke ni vochdonigu tiun shanghon ('apud' anstatau 'anstatau') en Tutmondeca Esperanto.
 
Pro la graveco de chi-tiu kerna demando, mi kopias chi-tiun proponon al la-bona...@googlegroups.com,
por ke oni komprenu tie, pri kiuj aferoj Tumondeca Esperanto okupighas, se almenau oni pretas sekvi ghian statuton,
kiu estis formale vochdonigita antau tri monatoj kaj aprobita.
 
 
Amike,
 
Johan Derks
 
* Kun tiu shangheto oni povas daurigi malrekomendi vortojn, tamen sen la arogo preskribi al aliaj,
ekzemple tiuj kiuj respektas la 15an regulon de la FG au tiuj kiuj shatas transpreni iun literaturan vorton,
ke ghi devas ne esti uzata.
Simile por vortaroj (mi pensas pri BLV): oni enprenu chiujn vortojn, kiuj estas uzataj kun iu minimuma frekvenco,
kun eventuale la indiko 'malrekomendita (de LBL au de iu alia grupeto. lau la sistemo de la vortaristo)'.
 
----- Original Message -----
Sent: Thursday, May 03, 2012 3:20 PM
Subject: (tutmondeca esperanto) FdE gvida dokumento por esperantumado, ni bezonas homojn kun respekto por oficiale interkonsentitaj reguloj

 

Johan:

>   Mi tute ne komprenas, kiel vi povas aserti, ke evoluo en kiu ajn grupo estas neebla, do ke chiu opinio, labormetodo ktp estas poreterna.
Mi ne asertas tion, sed mi diras, ke la evoluo, kiun vi proponas ne kongruas kun la celoj de 'la bona lingvo', kiu, mi rediras tion, estas:

Simplaj vortoj kompreneblaj kaj konstruataj surbaze de la krea kapablo de Esperanto anstataŭ la neanalizeblaj novaj radikoj (neologismoj).

Amike

Renato



--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

__._,_.___
Recent Activity:
    .

    __,_._,___

    Andreas Kueck

    unread,
    May 4, 2012, 10:46:28 AM5/4/12
    to la-bona...@googlegroups.com, tutmondeca...@yahoogroups.com
    Am Mittwoch, 25. April 2012 09:35:01 UTC+2 schrieb Johan Derks:
    
    ed se oni interpretas ghin kiel taskon por movado, kiu efektive volas anstatauigi la kontestatajn vortojn el la vortoprovizo de Esperanto, vi faras grandan eraron,
    kiel jam Andrea Fontana, mi, Andreas Kueck ktp atentigis vin ofte.
    Ghi estas kontrau la Antauparolo de la Fundamento, kiu nenie uzas la vorton 'anstataui' au ties ian sinonimon, sed skribas:
    Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna,
    ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. 

    La kontrau-Fundamenteco de la Renata bonlingvismo konsistas _ne_ el tio, rekomendi kunmetojn*) anstatau novajn vortojn au anstatau internaciajn vortojn, sed el jeno: Aserti, ke la uzado je novaj vortoj (ekzemple "kurta") kaj je internaciaj vortoj malobeas principojn de la Fundamento, kiuj tamen estas hhimeroj (ekzemple ke estas Fundamenta devigo uzi kunmetojn kun "mal'", kiam tio eblas, kaj aliaj elpensitajhoj de Renato).

    Krome: La de vi citita alineo de la Antauparolo celas ne tion, ke oni rekomendas la supre karakterizitajn kunmetojn, sed celas jenon: Antau ol oni rajtas uzi formon novan al Fundamenta au oficiala formo (ekzemple "nav'" en la signifo de "ship'"; ordinare tio koncernas nur unuradikajhojn), la autoritata centra institucio**) devas esti iel aprobinta la formon novan (au chi lasta estas internacia kaj tial ech senaprobe uzebla pro Regulo 15).

    *) Kunmetojn el nur Fundamentaj kaj oficialaj vorteroj
    **) Praktike: la Akademia de Esperanto.

    --
    Andreas Kueck

    Renato Corsetti

    unread,
    May 4, 2012, 11:27:37 AM5/4/12
    to la-bona...@googlegroups.com
    Kara Andreas,

    bonvolu respondi pri tiaj ĝeneralaj problemoj nur al la listo 'tutmondeca-esperanto'.

    Andreas Kueck

    unread,
    May 4, 2012, 11:56:32 AM5/4/12
    to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
    Am Freitag, 4. Mai 2012 17:27:37 UTC+2 schrieb Renato Corsetti:

    bonvolu respondi pri tiaj ĝeneralaj problemoj nur al la listo 'tutmondeca-esperanto'.

    Nö.

    1) Mi ne estas membro de la listo "tutmondeca-esperanto" kaj ne intencas esti membro de ghi au de organizo rilata al ghi.

    2) Dum mi estas membro de tiu chi listo kaj vidas bezonon respondi al mesagho, mi respondas.

    3) Se 2) ne plachas al la estro de la koncerna listo, estas lasate al li, eksmembrigi min (anstatau tede atentigi pri alia listo, kiu ne interesas min; vidu supre).

    --
    Andreas Kueck 
    Reply all
    Reply to author
    Forward
    0 new messages