Kopirajta stato de la Ssv-listoj

6 views
Skip to first unread message

Aleksej

unread,
Nov 7, 2011, 6:47:25 AM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton.

Mi nenie trovis mencion de kopirajta stato de la listoj. Se io malbona
okazos (de malapero de la retpaĝaro ĝis nekontakteblo de ĝiaj
kunmetintoj), leĝoj pri kopirajta monopolo eble povas malhelpi ilian
pluuzon. Se estas eble, bonvolu priskribi ie, kion oni povas fari kun la
listoj ekster privata legado.

Dankon.

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2011, 6:58:02 AM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Aleksej:
>   Mi nenie trovis mencion de kopirajta stato de la listoj. Se io malbona okazos (de malapero de la retpaĝaro ĝis nekontakteblo de ĝiaj kunmetintoj), leĝoj pri kopirajta monopolo eble povas malhelpi ilian pluuzon. Se estas eble, bonvolu priskribi ie, kion oni povas fari kun la listoj ekster privata legado.
Mi ne pripensis la aferon, sed mi havas neniun postulon pri monopoleco. Eble Marcos, Leo kaj aliaj kompetentuloj bonvolu doni sian opinion.

Amike

Renato

Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Marcos Cramer

unread,
Nov 7, 2011, 10:12:16 AM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi por tia komuna projekto tre utilus havi rajtocedan permesilon, kiu permesus al aliaj reuzi nian liston, kaj ebligus daŭrigon de nia laboro eĉ se Renato kabeus :-)

Laŭ mi plej taŭgus la permesilo CC BY-SA 3.0, kiun ankaŭ uzas la VIkipedio. Jen Esperantlingvaj informoj pri tiu permesilo: creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2011, 11:35:49 AM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
>   Laŭ mi por tia komuna projekto tre utilus havi rajtocedan permesilon, kiu permesus al aliaj reuzi nian liston, kaj ebligus daŭrigon de nia laboro eĉ se Renato kabeus :-)
Mi volonte kabeus por lerni la araban, kiu estas tre pli skemisma ol Esperanto.

>   Laŭ mi plej taŭgus la permesilo CC BY-SA 3.0, kiun ankaŭ uzas la VIkipedio. Jen Esperantlingvaj informoj pri tiu permesilo: creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo
Ĉu por tio mi devas skribi en la unua paĝo la jenon:

Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo K

Eric

unread,
Nov 7, 2011, 1:29:36 PM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Dankon Renato kaj la aliaj kunlaborantoj. Via elekto de tiu permesilo estas tre malavara.

Leo De Cooman

unread,
Nov 7, 2011, 2:51:52 PM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 7/11/2011 12:58, Renato Corsetti schreef:

> Mi ne pripensis la aferon, sed mi havas neniun postulon pri
> monopoleco. Eble Marcos, Leo kaj aliaj kompetentuloj bonvolu doni sian
> opinion.

Mi sekvus la ekzemplon de Zamenhof.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2011, 4:04:44 PM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Eric! Nun mi atendas la konsilojn de unu el niaj teknikistoj por registri tiun permneson en la paĝaro.

Aleksej

unread,
Nov 8, 2011, 5:02:23 AM11/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
On 2011-11-07 20:35, Renato Corsetti wrote:
> Ĉu por tio mi devas skribi en la unua paĝo la jenon:

>  href="http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/"> alt="Permesilo Krea Komunaĵo" style="border-width:0"
> src="http://i.creativecommons.org/l/by-sa/3.0/88x31.png" />
Ĉi
> tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo  href="http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/">K

La plena (aŭ mallongigita) nomo de la permesilo (eble kun «Creative
Commons», ne «Krea Komunaĵo») estu nepre menciita, ekzemple kiel en
Vikipedio (plej sube):
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:%C4%88efpa%C4%9Do — tie estas:

La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea
Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj rajtigoj
aplikeblas.
Vidu la uzkondiĉojn
por detaloj.

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2011, 7:43:44 AM11/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Aleksej! Inter mi kaj Markos, ni sukcesos skribi la ĝustan formulon tien.

Marcos Cramer

unread,
Nov 8, 2011, 7:58:46 AM11/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas kun Aleksej ke uzi la plenan nomon de la permesilo, kiel en la Vikipedio, estas nepra el jura vidpunkto.

Amike,
Markos

Aleksej

unread,
Nov 8, 2011, 1:18:43 PM11/8/11
to la-bona...@googlegroups.com

Eble utilos ankaŭ aldoni GNU GPL v2+:
* ReVo estas sub GPL 2
* ervo ( https://code.google.com/p/ervo/ ) verŝajne estas sub GPL 3

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages