buldozo

1 view
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 28, 2010, 11:58:45 AM1/28/10
to ED-LBLdiskutlisto
- buldozo el bulldozer (angle) --> termova maŝino

ĉu?, J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2010, 12:07:11 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K proponis:

- buldozo el bulldozer (angle) --> termova maŝino

Ni kutime ne aldonas la etimologion de vorto, do ni povas ellasi la parton "el bulldozer (angle)".

Ĝi kutime estas raŭpveturilo, do oni povus uzi "raŭpveturilo" anstataŭ la pli ĝenerala "maŝino". Anstataŭ "termova" oni povus uzi la pli precizan "grund-ebeniga" . Tamen eble "grund-ebeniga raŭpveturilo" jam estas iom tro longa alternativo. Ĉu sufiĉas "grund-ebenigilo"? Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 28, 2010, 12:24:08 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer ha scritto:
> Ĉu sufiĉas "grund-ebenigilo"?
>
Bone, J-K Rinaldo

Antonio De Salvo

unread,
Jan 28, 2010, 12:33:33 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

 

“Grunbdebeniga rauxpveturilo” kaj “Grundebenigilo” estas alia afero: buldozo ne ebenigas (tion faras rulcilindro), sed forsxovas (teron, ruinojn, rubojn ktp).

Krome, ekzistas kaj rauxpaj kaj surradaj buldozoj.

 

“Termova masxino” laux mi ne tauxgas, pro du kialoj: “movi” estas tro gxenerala koncepto (ankaux terskrapilo movas teron), kaj gxi ne movas nur teron.

 

Kion vi opinias pri “sxovtraktoro”?

 

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 28 gennaio 2010 18.07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) buldozo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 28, 2010, 12:47:36 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo ha scritto:

> Kion vi opinias pri “sxovtraktoro”?
>
Eble "grundebeniga traktoro"

J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2010, 4:40:11 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:


> Kion vi opinias pri “sxovtraktoro”?

Mi jam volis kritiki ĉi tiun proponon, ĉar laŭ diversaj difinoj de "traktoro", la vorto "traktoro" nepre enhavas la ideon ke ĝi estas uzata por treni ion, dum 'buldozoj' nenion trenas.

Tamen, mi poste rimarkis ke kaj PIV kaj la anglalingva Vikipedio uzas la esprimon "traktoro" en sia difino de "buldozo". Do ŝajnas ke trans diversaj lingvoj jam ekzistas ia emo plivastigi la signifon de "traktoro" al ĉia veturilo kun forta motoro por malalta rapideco. Kaj kun la antaŭelemento "ŝov-" oni ja komprenas, ke temas pri io simila al (trena) traktoro, kio tamen estas uzata por ŝovado anstataŭ trenado.

Se aliaj tamen ne volas akcepti tian uzon de "traktoro", mi proponus simple "ŝovveturilo". Ja mi intertempe ankaŭ konvinkiĝis ke io kun "ŝov" estas pli taŭga ol io kun "ebenig".

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Jan 28, 2010, 5:18:02 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:
> Ĉu sufiĉas "grund-ebenigilo"?

Mi spertas problemon pri la diferenco inter -iloj kaj maŝinoj. Ekzemple
ekzistas freziloj kaj frezmaŝinoj. Frezmaŝino uzas frezilon por frezi
metalan pecon. Sed por torni metalan pecon oni kutime diras "tornilo"
por indiki la maŝinon kaj ne por la ilo, kiu tranĉas la metalon.
Simile grundebenigilo povus esti komprenata kiel la ilo, kiun ĝardenisto
uzas por ebenigi sembedon. Buldozo estas maŝino aŭ veturilo, sed ne
malpeza ilo.
Eblus aldoni sufikson -eg- sed tiu ne klare indikus, ĉu temas pri peza
mantenata ilo aŭ pezega maŝino.

Amike salutas
Leo

Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2010, 5:36:06 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


> Mi spertas problemon pri la diferenco inter -iloj kaj maŝinoj.
> Ekzemple  ekzistas freziloj kaj frezmaŝinoj. Frezmaŝino uzas
> frezilon por frezi  metalan pecon. Sed por torni metalan
> pecon oni kutime diras "tornilo"  por indiki la maŝinon kaj ne
> por la ilo, kiu tranĉas la metalon.
> Simile grundebenigilo povus esti komprenata kiel la ilo, kiun
> ĝardenisto  uzas por ebenigi sembedon. Buldozo estas
> maŝino aŭ veturilo, sed ne malpeza ilo.

Ne ekzistas ia regulo, ke kunmetaĵoj kun "-ilo" nepre devas esti malpezaj iloj. Ekzemple "veturilo" kaj "aviadilo" ja estas tre pezaj iloj. Nur kiam ekzistas du malsamaj iloj por kiuj farus sencon nomi ilin per certa kombinaĵo kun "-ilo", ekzistas la tendenco doni al la kunmetaĵo kun "-ilo" nur la signifon de la pli malpeza ilo, kaj esprimi la alian aferon per alia kunmetaĵo, ekzemple kun "maŝino" (alia ekzemplo ol la de vi menciita "frezilo"/"frezmaŝino" estas "rikoltilo"/"rikoltmaŝino"). Tamen, kiam tio, kio estas antaŭ "il" jam helpas al oni kompreni ke devas temi pri peza ilo, la kunmetaĵo ja povas esprimi kiel ajn pezan ilon.

Ĉiuokaze, bonvolu noti ke mi jam distanciĝis de la propono "grundebenigilo", kiun mi antaŭe faris. Miaj aktualaj proponoj estas "ŝovtraktoro" (kiun origine proponis Antonio) kaj "ŝovveturilo".

Amike,

Marcos

PS: Denove mi povis legi vian mesaĝon nur en la TTT-a arĥivo.

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2010, 8:26:21 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Iom malfrue mi estas leganta pasintajn mesaĝojn.

Pri buldoz-o ni eble venis la la linio

buldoz-o --> ŝov-traktor-o

Mi atendas la nemalhaveblan indikon pri la japana, ĉina, korea kaj vjetnama.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2010, 9:44:07 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com

buldoz-o --> ŝov-traktor-o

Mi atendas la nemalhaveblan indikon pri la japana, ĉina, korea kaj vjetnama.
la suoma, hebrea, ktp. ankaŭ taŭgas por vidi kion diri.

amike

renato


Cvi Solt

unread,
Feb 3, 2010, 1:40:24 AM2/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
En la hebrea la vorto estas "daĥpor" דחפור

kaj la radiko signifas "fosi", do eble tradukebla - fosilego,
elfosilo, fosmaŝino

2010/2/2 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>:
>
> buldoz-o --> ŝov-traktor-o


>
>
> la suoma, hebrea, ktp. ankaŭ taŭgas por vidi kion diri.
>
> amike
>
> renato
>

--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 3, 2010, 2:22:41 AM2/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis:

> buldozo ne ebenigas (tion faras rulcilindro), sed forsxovas (teron, ruinojn, rubojn ktp).

Eble pli trafe ĝi forskrapas. La Esperanta Vikipedio jam
uzas "skrapmaŝino" kaj "skrapegilo".

> Krome, ekzistas kaj rauxpaj kaj surradaj buldozoj.

Ĉu? Laŭ mia kompreno vera buldozo laŭdifine estas
raŭpa. Sed la Angla Vikipedio atentigas, ke oni
ne malofte uzas la vorton "bulldozer" ankaŭ pri
ĉiaj ajn pezegaj laborveturiloj, sed tiam temas
pri misuzo.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Marcos Cramer

unread,
Feb 3, 2010, 4:49:09 AM2/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Donite ke la Vikipedio jam proponas du alternativojn kun "skrap/" kaj ke la radiko "skrap/" pli precize priskribas la agon de tiu veturilo ol "ŝov/", mi ŝanĝis mian opinion pri la afero, kaj nun proponus

buldoz·o → skrap·vetur·il·o

"Skrapmaŝino" ŝajnas al mi iom malpreciza, ĉar ne klaras, ke temas pri veturilo. Sed se ni trovas ke "skrapmaŝino" estas ankaŭ ekster la Vikipedio jam uzata por tiu afero, kaj ke "skrapveturilo" estas ankoraŭ tute ne uzata, mi ankaŭ emus akcepti "skrapmaŝino" anstataŭe. Sed mi nepre ne volas vidi plurajn alternativojn por "buldozo"; temas pri preciza faka termino, por kiu ni proponu nur unusolan alternativon.

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 3, 2010, 5:39:07 AM2/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Donite ke la Vikipedio jam proponas du alternativojn kun "skrap/" kaj ke la
> radiko "skrap/" pli precize priskribas la agon de tiu veturilo ol "ŝov/", mi
> ŝanĝis mian opinion pri la afero, kaj nun proponus
>
> buldoz·o → skrap·vetur·il·o

Tamen mi pensas, ke tio estas tro ĝenerala. Ekzistas
skrapveturiloj, kiuj ne uzas raŭpojn. Ili ne estas
buldozoj:

http://en.wikipedia.org/wiki/Grader
http://en.wikipedia.org/wiki/Wheel_tractor-scraper

La lasta varianto estas ofte nomata simple "scrape"
en la Angla, do "skrapilo" (sed ĝi ja ne estas
buldozo!).

Almenaŭ en la Germana oni parolas pri "Bulldozer"
kaj "Raddozer" (kvazaŭ "radodozer"!). Sed "Bulldozer"
nomiĝas ankaŭ "Planierraupe" (= "ebenigoraŭpveturilo").

Ŝajnas al mi (se miaj esploroj donis al mi ĝustan
bildon), ke bonlingva esprimo por "buldozo" devus
esti "raŭpa skrapveturilo" aŭ "skrapraŭptraktoro"
aŭ simile. Buldozo tamen estas koncepte aparta speco
ofta kaj grava, kiu bezonas apartan nomon ne tro
buŝoplenan. Tio estas argumento por reteni la ŝajne
sufiĉe internacian "buldozo" (Angla, Germana,
Franca, Rusa, Indonezia, Turka, Japana...).

Cetere mi ĵus lernis novan Svedan(!) vorton:
"bandschaktare", kiu evidente estas sininomo de
"bulldozer", kiun mi jam sciis...

Tomaž Longyka

unread,
Feb 3, 2010, 7:29:41 AM2/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

From: "Bertilo Wennergren"

> Eble pli trafe ĝi forskrapas. La Esperanta Vikipedio jam
> uzas "skrapmaŝino" kaj "skrapegilo".

Se ĝi "forskrapas", mi trovas "skrapmaŝino" bona, sed
"skrapegilo" ne, ĉar ĉi tiu lasta supozas, ke la maŝino
skrapEGas. Ĝuste estus "skrapilego" (signifante grandegan
maŝinon por skrapado). Se ni volas emfazi la grandecon de
la maŝino, kaj ne tiun de skrapado, la Vikipedio ne dirus
skrapmaŝino, sed skrapegmaŝino.

Amike
Tomaso

Pjer

unread,
Feb 3, 2010, 8:48:23 AM2/3/10
to la bona lingvo
buldozo, en la franca oni uzas kelkfoje "bouteur = forpushmashino"
shajnas al mi, ke ghi estas :pushveturilo kiu funkcias chefe raùpe, do
kial ne " raùp'push'il'o " ?
(certe traktor kaj ebenig ne estas taùga kaj chefa funkcio pri tiu
mashino, iuj jam pridiris tion).

Antonio De Salvo

unread,
Feb 3, 2010, 1:42:38 PM2/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer:

>Donite ke la Vikipedio jam proponas du alternativojn kun "skrap/" kaj ke la radiko "skrap/" pli precize priskribas la agon de tiu veturilo ol "ŝov/", mi ŝanĝis mian opinion pri la afero, kaj nun proponus
>buldoz·o → skrap·vetur·il·o
>"Skrapmaŝino" ŝajnas al mi iom malpreciza, ĉar ne klaras, ke temas pri veturilo. Sed se ni trovas ke "skrapmaŝino" estas ankaŭ ekster la Vikipedio jam uzata por tiu afero, kaj ke "skrapveturilo" estas ankoraŭ tute ne uzata, mi ankaŭ emus akcepti "skrapmaŝino" anstataŭe. Sed mi nepre ne volas vidi plurajn alternativojn por "buldozo"; temas pri preciza faka termino, por kiu ni proponu nur unusolan alternativon.

Ke la esperanta versio de Vikipedio proponas terminon kun skrap-, ankoraux ne signifas ke buldozo skrapas. Laux la anglalingva versio gxi sxovas, pusxas:

http://en.wikipedia.org/wiki/Bulldozer

A bulldozer is a crawler (caterpillar tracked tractor), equipped with a substantial metal plate (known as a blade) used to push large quantities of soil, sand, rubble, etc., during construction work and typically equipped at the rear with a claw-like device (known as a ripper) to loosen densely-compacted materials. The term "bulldozer" is often used to mean any heavy equipment (sometimes a loader and sometimes an excavator), but precisely, the term refers only to a tractor (usually tracked) fitted with a dozer blade. That is the meaning used here.

 

Gxis

Antonio

 

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 3, 2010, 1:54:41 PM2/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis:

> Ke la esperanta versio de Vikipedio proponas terminon kun skrap-, ankoraux ne signifas ke buldozo skrapas. Laux la anglalingva versio gxi sxovas, pusxas:

> http://en.wikipedia.org/wiki/Bulldozer

> A bulldozer is a <http://en.wikipedia.org/wiki/Tractor_crawler> crawler ( <http://en.wikipedia.org/wiki/Caterpillar_track> caterpillar tracked <http://en.wikipedia.org/wiki/Tractor> tractor), equipped with a substantial metal plate (known as a <http://en.wikipedia.org/wiki/Bulldozer#Blade> blade) used to push large quantities of soil, sand, rubble, etc., during construction work and typically equipped at the rear with a claw-like device (known as a <http://en.wikipedia.org/wiki/Bulldozer#Ripper> ripper) to loosen densely-compacted materials. The term "bulldozer" is often used to mean any <http://en.wikipedia.org/wiki/Heavy_equipment_%28construction%29> heavy equipment (sometimes a <http://en.wikipedia.org/wiki/Loader_%28equipment%29> loader and sometimes an <http://en.wikipedia.org/wiki/Excavator> excavator), but precisely, the term refers only to a tractor (usually tracked) fitted with a dozer blade. That is the meaning used here.

Sed poste:

The blade peels layers of soil and pushes it forward as the tractor
advances.

Sed mi volonte koncedas, ke ĉio ĉi neniel estas mia fako.
En la diversaj priskriboj uziĝas jen "push", jen "shove"
jen "peel". Diablo scias... Kaj iafoje certe buldozo ŝovas
aŭ puŝas pli ol skrapi. Iafoje ili eĉ tiras ŝajne!

Andreas Kueck

unread,
Feb 3, 2010, 2:26:24 PM2/3/10
to la bona lingvo
On 28 Jan., 17:58, "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"
<esperanto...@libero.it> wrote:

> - buldozo el bulldozer (angle) --> termova maŝino

Lau la germana Vikipedio alternativo en la germana estas
"'Schubraupe": "shovraupveturilo".

Aliflanke "buldozo" estas tre internacia vorto: Prenis ghin interalie
la indonezia, irana, japana kaj turka.

Fine de la 1970-aj jaroj la vorto farighis konata al mi pro la ital-
germana filmo "Lo chiamavano Bulldozer"
( http://it.wikipedia.org/wiki/Lo_chiamavano_Bulldozer ) kaj la
akompananta filmkanto "Bulldozer" de la itala muzikgrupo Oliver
Onions :-)

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Feb 3, 2010, 2:33:20 PM2/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 3/02/2010 10:49, Marcos Cramer skribis:

> "Skrapmaŝino" ŝajnas al mi iom malpreciza, ĉar ne klaras, ke temas
pri veturilo. Sed se ni trovas ke "skrapmaŝino" estas ankaŭ ekster la
Vikipedio jam uzata por tiu afero, kaj ke "skrapveturilo" estas ankoraŭ
tute ne uzata, mi ankaŭ emus akcepti "skrapmaŝino" anstataŭe. Sed mi
nepre ne volas vidi plurajn alternativojn por "buldozo"; temas pri
preciza faka termino, por kiu ni proponu nur unusolan alternativon.

Ni iam uzis skrapilon por mane tre precize skrapi metalajn maŝinpartojn,
kiam ne eblis meĥanike (maŝine) prilabori ilin sufiĉe precize.
Poste ni tiucele ekuzis porteblan elektran aparaton, kiun ni nomis
skrapmaŝino.

Amike salutas
Leo

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 4, 2010, 1:28:14 AM2/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Lauh mi sufichas la vorto "termovmashino:
Lauh mia memoro, la unuaj kapablis nur pushi kaj shovi, sed poste ili
povis alten movi la entenilon, tiel ke ili povu meti la grundon en
sharghauhton, ktp. Pli poste oni aldonis pikilojn al ili, tiel ke oni
povu forskrapi la grundon malantauhen.
La ekstrajhoj ne bezonas esprimati, same kiel tablo kun tirkesto sube
plu nomatas "tablo".

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2010, 4:00:02 AM2/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Nia pagharo momente ne estas videbla en la reto. La misfunkciado komencighis antau du tagoj, sed chi-nokte nia tehhnikisto komprenis la kauzon de la problemo. Shajne simple ghi kreskis tro multe. Nun ni solvas la problemon per movado al alia servilo, sed tiu fina venko eble postulos ankorau du tagojn.

Amike

Renato

PS. Tio klarigas parte ankau mian silenton dum la lastaj tagoj pri la ardaj debatoj, sed chiuj mesaghoj estas konservataj por la momento, kiam eblos rekomenci la ghisdatigon de la pagharo.


Masako TAHIRA

unread,
Feb 4, 2010, 7:31:50 AM2/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,

Japane oni nomas Burudoozaa el la angla Bulldozer.
Onidire en Usono oni inventis gxin anstataux virbovon kaj donis nomon Bulldozer
(virbovo dormetas senlabore!). Do anglismo aux usonismo, cxu ne?
Esperantisme cxu sxovtraktoro aux terskrapauxto?

Masako
-----------

ro-esp

unread,
Feb 9, 2010, 2:49:11 PM2/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
ankaw mi, male al marcos, opinias ke buldozo pli sxovas/pusxas ol skrapas.

flankajxo: kiel oni nomas la klasikan, senelektran raz-ilon, kiu uzas
rektangulajn
lamenojn (klingojn?). En la nederlanda la termino estas "krabbetrje"
(gratileto/skrapileto ?)

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Antonio De Salvo

unread,
Feb 9, 2010, 3:45:06 PM2/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>flankajxo: kiel oni nomas la klasikan, senelektran raz-ilon, kiu uzas
Rektangulajn lamenojn (klingojn?). En la nederlanda la termino estas "krabbetrje" (gratileto/skrapileto ?)

En la itala, gxi nomigxas "rasoio di sicurezza" (sekureca razilo), pauxse al la angla "safety razor".
Kiam mi estis juna, oni ankaux nomis gxin "rasoio Gillette" (= "Gillette-razilo"), laux la nomo de la usona inventinto de razilklingo; sed nuntempe tiu indiko estas versxajne nesignifa por la plimulto.

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Feb 9, 2010, 4:29:44 PM2/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
sekureca razilo
Ankau nun mi ne vere scias, kiun specon de razilo Gillette mi uzas, sed certe la radiko uzata estas chiam kaj nur "raz-".

Amike

Renato


Ronald Schindler

unread,
Feb 10, 2010, 11:28:24 AM2/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
sekureca razilo

Renato:


Ankau nun mi ne vere scias, kiun specon de razilo Gillette mi uzas, sed certe la radiko uzata estas chiam kaj nur "raz-".

Mi supozas, ke
"sekura razilo"
Sufiĉas, ĉu?

Ronaldo S.

Renato Corsetti

unread,
Feb 10, 2010, 12:39:13 PM2/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

"sekura razilo" Sufiĉas, ĉu?
  
Al mi shajnas ke jes. Mine povas vidi alian nuancon de signifo.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages