euxfemismo [Z]

2 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Nov 13, 2007, 7:32:56 AM11/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
En ReVo, "euxfemismo" estas difinita per "cxirkauxfrazo". Unu el la manieroj diri tion en la hebrea estas לשון נקייה lasxon nekija, "pura lingvajxo". Cxu oni havas aliajn proponojn? Eble "bonparolado" kiel rekta traduko de la greka?

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Pilar Otto

unread,
Nov 13, 2007, 9:07:51 AM11/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
 
En ReVo, "euxfemismo" estas difinita per "cxirkauxfrazo".
 
La Akademio diskutis tiun vorton kadre de la 9a Oficiala Aldono. Proponigxis kiel difino "evitvorto", sed tiu vorto estas dubsenca: cxu vorto, kiu evitas (esprimi la veran ideon), aux cxu vorto, kiun oni evitu?
 
Norvege oni uzas "eufemisme", sed ofte glosas la vorton kiel "forskjønnende omskrivning" = "plibeliga cxirkauxskribo". La vorto "cxirkauxskribo", siavice, estas traduko de "parafrazo".
 
Otto

Adam Raizen

unread,
Nov 13, 2007, 9:25:53 AM11/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Tio scivoligas min; kiuj estis la kriterioj pri inkluzivigo de vorto en la 9-a OA?

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2007, 9:54:43 AM11/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>La vorto "cxirkauxskribo", siavice, estas traduko de "parafrazo".

Do mi enkondukis ankau'

parafraz-o [2oa] = cxirkaux-skrib-o

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2007, 9:57:17 AM11/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Tio scivoligas min; kiuj estis la kriterioj pri inkluzivigo de vorto
>en la 9-a OA?

Iu, Sylla Chaves, proponis longan liston de vortoj lau' li aldonindaj
(neoficialaj sed uzataj).

Post forigado de multaj iom pli dubaj, restis proksimume 250 el kiuj
50 estis forlasita survoje (ekzemple pro problemaj difinoj) kaj
kelkaj estis aldonitaj c'ar bezonataj en la difinoj.

Nenio tre mistera.

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2007, 10:06:40 AM11/13/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Cxu oni havas aliajn proponojn?

mi ne sukcesis elpensi.

renato

Adam Raizen

unread,
Nov 13, 2007, 10:30:11 AM11/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/13/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Otto:


>La vorto "cxirkauxskribo", siavice, estas traduko de "parafrazo".

Do mi enkondukis ankau'

parafraz-o [2oa] = cxirkaux-skrib-o
 
Ankaux 'cxirkauxdiro', 'cxirkauxparolo'.
 

Anna Lowenstein

unread,
Nov 13, 2007, 12:52:20 PM11/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi certe mem nomus tion “evitesprimo”.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 13 novembre 2007 16.07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) euxfemismo [Z]

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2007, 2:35:14 PM11/13/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Mi certe mem nomus tion "evitesprimo".

Ankau' mi, sed eble ni estas ambau' influitaj de la angla. Mi tamen
registras g'in.

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages