Se la suoma estas kun ni . . .

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2007, 5:13:00 AM10/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bonvenon al Harri Laine, kiu j'us alig'is al c'i tiu listo! Finfine
ni havos iun, kiu povos klarigi al ni detale kiel oni diras en la
suoma (finlanda, finnlanda).

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Harri Laine

unread,
Oct 22, 2007, 12:00:56 PM10/22/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Bonvenon al Harri Laine, kiu j'us alig'is al c'i tiu listo! Finfine ni
> havos iun, kiu povos klarigi al ni detale kiel oni diras en la suoma
> (finlanda, finnlanda).

Dankon, Renato! Mi sentas min ecx flatita, cxar mi malofte spertis, ke
listestro tiel publike bonvenigas min al iu diskutejo. Se estas
bezonate, mi jes ja povas klarigi, de tempo al tempo, kiel oni diras
ion en en la suoma (finlanda, finnlanda), eble ecx en la finna ("Kara
infano havas multajn nomojn" diras finna proverbo). Eble mi tamen pli
ofte volas alimaniere komenti iun vort-uzon.

Komence mi klopodas orientigxi en viaj diskutoj iomete legante ankaux
antauxajn tekstojn. Sed cxar mi vidas, ke vi nun parolas pri
"beletro", "glacxero" kaj "infinito", mi eble tuj aldonu gustumajxon
el mia lingvo, sen profunda pripensado:

*Beletro* estas finne "kaunokirjallisuus", lauxvorte "bel-literaturo".
Krome, la vorto "kirjallisuus" (literaturo) estas derivita el "kirja"
(libro), proksimume "librecajxo", kun iom vastsignifa sufikso. Oni
uzas la vorton "kaunokirjallisuus" por "vorta arto", t.e. fikcia
prozo, poezio kaj dramo; iam oni sxajnas forgesi la du lastajn.

*Glacxero* estas "jäätikkö", proksimume "glaci-ejo". -- Cetere, mi
opinias ke la vorto "glaci-blokego" estas ecx erara cxi tie, almenaux
misgvida, cxar temas pri glacia tavolego, fluego aux tegajxo, pli
simila al plato ol al bloko. Glacimontojn, tiujn flospecegojn, oni pli
tauxge povus nomi galci-blokegoj. ("Glaciblokego" trovigxas nur en la
difino de PIV-1970, ne poste.)

*Infinita* (kaj la aliaj samsignifajxoj "malfinia", "malfajnajta" kaj
mi ne scias kio) estas finne, en matematiko, "ääretön" (senlima,
senranda). Similan simplasignifan vorton (senfina aux senlima) mi
vidas ankaux en pluraj aliaj lingvoj (sveda, germana, rusa, ankaux la
japana sxajnas tia). Cxu la esperantlingvaj matematikistoj pli timas
eventualan konfuzon kun malsciencaj kromsignifoj de siaj senlimajxoj,
cxar ili bezonas apartan fakvorton "malfinia"? Sed ili prefere limigu
la uzon al sia faka lingvajxo. Por ordinara "nekompreneble granda"
afero, kaj ankaux por la matematiko de mezaj lernejoj, certe suficxas
"senlima", "senlime granda", "senfina". Certe trovigxas aliaj kreaj
solvoj. Cxu iu proponis "malnulon"?

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Oct 22, 2007, 1:09:10 PM10/22/07
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

>*Beletro* estas finne "kaunokirjallisuus", lauxvorte

>"bel-literaturo". . . Oni uzas la vorton "kaunokirjallisuus" por "vorta arto"

BOne. Entute niaj nunaj samsignifaj'oj: bel-literaturo kaj arta
literaturo s'ajnas trovi subtenon c'e la suoma.

>"glaci-ejo". -- Cetere, mi opinias ke la vorto "glaci-blokego" estas
>ecx erara cxi tie, almenaux misgvida, cxar temas pri glacia
>tavolego, fluego aux tegajxo, pli simila al plato ol al bloko.

Mi forigis "glaci-blokego".

>*Infinita* . . . "senlima", "senlime granda", "senfina".

Provizore ni restu c'e tio.

>Cxu iu proponis "malnulon"?

Ne vere, sed se mi provas kolekti miajn matematikajn konojn, eble la
afero havas sencon, kaj malfermas la vojon al "c'iomo", "c'iom-nombro" ktp.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Oct 22, 2007, 5:06:23 PM10/22/07
to la-bona...@googlegroups.com
*Infinita* (kaj la aliaj samsignifajxoj "malfinia", "malfajnajta" kaj
mi ne scias kio) estas finne, en matematiko, "ääretön" (senlima,
senranda). Similan simplasignifan vorton (senfina aux senlima) mi
vidas ankaux en pluraj aliaj lingvoj (sveda, germana, rusa, ankaux la
japana sxajnas tia). Cxu la esperantlingvaj matematikistoj pli timas
eventualan konfuzon kun malsciencaj kromsignifoj de siaj senlimajxoj,
cxar ili bezonas apartan fakvorton "malfinia"? Sed ili prefere limigu
la uzon al sia faka lingvajxo. Por ordinara "nekompreneble granda"
afero, kaj ankaux por la matematiko de mezaj lernejoj, certe suficxas
"senlima", "senlime granda", "senfina". Certe trovigxas aliaj kreaj
solvoj. Cxu iu proponis "malnulon"?

Vershajne mi nur sentis la bezonon de "finio" char mi mem estas matematikistoj, kaj oni chiam pli pretas akcepti novradikojn en sia propra fako ol en aliaj fakoj. Estas do bone ankau audi la opinion de ne-matematikistoj (kiuj tamen komprenas iom pri matematiko). Ja estus malbone se ni lasus al chiu fakulo mem decidi, kiujn radikojn li enkonduku por sia fako, char tiam ni vershajne atingus multe pli da radikoj ol se la ali-fakuloj kundiskutas.

Do mi akceptus ankau mencion de alternativoj al "finio". Mi persone preferas "finhavajxo" por "finio" kaj "senfinajxo" por "malfinio". Sed ankaux "finitajxo" por "finio" kaj "nefinitajxo" aux "malfinitajxo" por "malfinio estas en ordo. Mi evitus "finito" kaj "nefinito" (char ne temas pri personoj nek pri personigo). "Finajxo" povas kauxzi konfuzon pro gxia jama gramatika signifo.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 23, 2007, 2:19:27 AM10/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Vershajne mi nur sentis la bezonon de "finio" char mi mem estas matematikisto

Bone, ke almenau' unu inter ni kapablas matematiki preter la kvar
fundamentaj kalkuloj.

>Ja estus malbone se ni lasus al chiu fakulo mem decidi, kiujn
>radikojn li enkonduku por sia fako

Mi konsentas.

>Do mi akceptus ankau mencion de alternativoj al "finio".

Por komenci: c'u la baza radiko estas "fini-a" (lau' PIV) au' "fini-o"?

> Mi persone preferas "finhavajxo" por "finio" kaj "senfinajxo" por
> "malfinio".

C'u ne estus bone provi verki lau'grade provon pri kohera vortareto kiel en:

http://www.bonalingvo.it/index.php/Provoj_pri_partaj_vortaretoj?

Adam Raizen

unread,
Oct 23, 2007, 3:09:54 AM10/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 10/23/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>Do mi akceptus ankau mencion de alternativoj al "finio".

Por komenci: c'u la baza radiko estas "fini-a" (lau' PIV) au' "fini-o"?
 
Mi pensas, ke gxi devas esti 'finio', cxar unu el la kontrauxoj, kiun Marcos menciis pri 'senfina', estas, ke 'senfineco' estas eco kaj ne ajxo. Do se la baza radiko 'fini' estus eca, gxi havus la saman problemon.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Oct 23, 2007, 3:15:06 AM10/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Mi pensas, ke gxi devas esti 'finio', cxar unu el la kontrauxoj,
>kiun Marcos menciis pri 'senfina', estas, ke 'senfineco' estas eco
>kaj ne ajxo. Do se la baza radiko 'fini' estus eca, gxi havus la
>saman problemon.

PIV s'ajnas indiki ke la tuta esprimo estas "finia nombro" au' "finia grando".

Mi ne havas opinion, c'ar mi nur kompetentas pri "fin-havaj nombroj" g'is 10.

Anna Lowenstein

unread,
Oct 23, 2007, 11:35:05 AM10/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kompreneble ne estas matematikisto. Kaj matematikistoj ne estas
lingvistoj. Vortoj en Esperanto ne nepre devas esti logike analizeblaj. Ili
simple devas esti facile memoreblaj.
Lau' mi: "infinity" (angle) = "senfineco". Ne gravas, c'u temas pri eco au'
aj'o. Temas simple pri nomo de difinita koncepto.
"Finite" (angle) = "kunfina", ekzemple "kunfina nombro". Alternative:
"malsenfina".
Kial fari problemon pri la afero?
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 23 ottobre 2007 9.15
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) fini-

Renato Corsetti

unread,
Oct 23, 2007, 12:52:56 PM10/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Kial fari problemon pri la afero?

Vi s'ajnas neesperantisto!

Detlef Karthaus

unread,
Oct 23, 2007, 3:16:23 PM10/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi sxatis la respondon de Anna, cxar Zamenhof en  "Lingvaj Respondoj"  diris ke oni ne provu esti tro logika. Li konsciis ke lingvo estas nur konvencio.
 
Detlef K

 
On 10/23/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:



--

Esperanto Office Hours: Open Friday night to Tuesday at noon. Closed Wednesdays and Thursdays
Esperanto grammar   http://web.mit.edu/esperanto/courses/iap/textbook.pdf

TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada
Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/

Marcos Cramer

unread,
Oct 23, 2007, 5:27:44 PM10/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Por komenci: c'u la baza radiko estas "fini-a" (lau' PIV) au' "fini-o"?

Unue mi diru, ke mi samopinias kun PMEG pri la ne-neceso de klasigo de radikoj en la tri grupojn (a-vortajn, o-vortajn, verbajn). Sufiĉas paroli pri "signifo de radiko" anstataŭ nur pri vortsignifoj por klarigi vortparojn kiel "brosi"/"broso" kompare al "kombi"/"kombilo".

Sed se oni volas tamen difini la radikklason de "FINI", mi konsentas kun ReVo ke ĝi estas o-vorta. Se ĝi estus a-vorta, tiam la substantivo "finio" devus havi la saman signifon kiel "finieco"; sed ĝi ne havas tiun signifon. Oni povas diri "Du estas finio" sed ne "du estas finieco".

C'u ne estus bone provi verki lau'grade provon pri kohera vortareto kiel en:

http://www.bonalingvo.it/index.php/Provoj_pri_partaj_vortaretoj?

Laŭ mi tiaj vortaretoj estas bona ideo. Mi ŝatas la aviadilan vortareton, kiu precize klarigas la signifojn de la unuopaj vortoj (el kiu kelkaj ankaŭ aperas en la listo de simplaj samsignifaj vortoj).

Mi tamen ne komprenas kial la alternativoj al la tradiciaj nomoj por muzikaj intervaloj menciiĝas en tiu aparta vortareto anstataŭ en la ĉefa vortlisto. Laŭ mi ni menciu ilin en la ĉefa vortlisto, kun la jenaj alternativoj:

primo --> unua (intervalo), unuto
sekundo --> dua (intervalo), duto
ktp

Tiuj alternativoj havis la plej multan subtenon en la tiu-tema diskuto. La aliaj alternativoj nun menciitaj en la vortareto estis nur flankaj proponoj dum la diskuto.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 23, 2007, 5:48:21 PM10/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Unue mi diru, ke mi samopinias kun PMEG pri la ne-neceso de klasigo
>de radikoj en la tri grupojn (a-vortajn, o-vortajn, verbajn).

En tiu okazo c'iu iru lau' sia vojo, kaj ni restu amikoj kiel
antau'e. Tamen vidu la Fundamenton por havi klarigojn kial la signifo
de la radiko estas grava.

>Sufic'as paroli pri "signifo de radiko" anstatau' nur pri

>vortsignifoj por klarigi vortparojn kiel "brosi"/"broso" kompare al
>"kombi"/"kombilo".

En tiu okazo ni eble estas sur la sama flanko. Temas nur pri malsamaj
nomoj por samaj aferoj.

>Sed se oni volas tamen difini la radikklason de "FINI", mi konsentas

>kun ReVo ke g'i estas o-vorta.

Mi ne havas apartajn preferojn. Mi nur atentigis, ke PIV konsideras
"fini-a" kiel bazan radikon.

>Se g'i estus a-vorta, tiam la substantivo "finio" devus havi la
>saman signifon kiel "finieco"; sed g'i ne havas tiun signifon. Oni

>povas diri "Du estas finio" sed ne "du estas finieco".

Tamen "belo" ne nepre estas "beleco".

>Lau' mi tiaj vortaretoj estas bona ideo. Mi s'atas la aviadilan

>vortareton, kiu precize klarigas la signifojn de la unuopaj vortoj

>(el kiu kelkaj ankau' aperas en la listo de simplaj samsignifaj vortoj).

Ni ekris de tiuj kelkaj vortoj por provi kompreni la tutan situacion.

>Mi tamen ne komprenas kial la alternativoj al la tradiciaj nomoj por

>muzikaj intervaloj menciig'as en tiu aparta vortareto anstatau' en
>la c'efa vortlisto. Lau' mi ni menciu ilin en la c'efa vortlisto,

>kun la jenaj alternativoj:
>
>primo --> unua (intervalo), unuto
>sekundo --> dua (intervalo), duto
>ktp
>
>Tiuj alternativoj havis la plej multan subtenon en la tiu-tema
>diskuto. La aliaj alternativoj nun menciitaj en la vortareto estis
>nur flankaj proponoj dum la diskuto.

Fakte mi havis la impreson, ke la diskuto neniel finig'is. La provo
pri vortareto estis provo klarigi al ni c'iuj la ideojn. Same utilus
por matematikaj vortoj. Mi ankau' c'iam devas revizii kaj enretigi
provon de Otto pri nomoj de partoj de la homa korpo.

Amike

Renato


>Amike,
>
>Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages