Re: (la bona lingvo) mountain bike

1 view
Skip to first unread message

Cvi Solt

unread,
Jul 3, 2010, 2:46:38 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
En la hebrea - "אופני שטח" (ofnej ŝetaĥ), laŭvorte "terena biciklo"

"ĉiaterena biciklo"  pli taŭgas ol la anglisma "monta". Oni ne uzas ĝin en nur sur  montoj, sed en ne pavimitaj lokoj.

Cvi

2010/7/3 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>

Leo:

 

> Demando mia: Ĉu "ĉiaterena biciklo" estas taŭga traduko por "mountain bike" ?

Mi normale diras “monta biciklo”. Kion diras la aliaj? Kaj kion oni diras en C’inujo, Jpanujo, ktp.?

Amike

Renato

 

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

renato corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 3:46:52 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Cvi:

"ĉiaterena biciklo"  pli taŭgas ol la anglisma "monta".

Bone.

Mi komencas provizore registri tion, atendante la informojn pri aliaj lingvoj.

Amike

Renato

Cvi Solt

unread,
Jul 3, 2010, 4:59:32 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ni povas havi:

Ŝosean biciklon

Konkursan (aŭ turniran) biciklon

kaj
Terenan biciklon?


Cvi

2010/7/3 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>

Cvi:

"ĉiaterena biciklo"  pli taŭgas ol la anglisma "monta".

Bone.

Mi komencas provizore registri tion, atendante la informojn pri aliaj lingvoj.

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 5:35:51 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Cvi:


> . . . Ŝosean biciklon, Konkursan (aŭ turniran) biciklon kaj Terenan biciklon?

Mi komencas havi dubon pri la vorto “tereno”. C’u “c’iagrunda biciklo” ne estus uzebla?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Jul 3, 2010, 9:08:45 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 3/07/2010 10:35, Renato Corsetti skribis:
Mi komencas havi dubon pri la vorto “tereno”. C’u “c’iagrunda biciklo” ne estus uzebla?
Jes. Ankaŭ al mi ĝi ŝajnas pli ĝusta.

Amike salutas Leo

Adam Mesha

unread,
Jul 3, 2010, 9:28:48 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Sed oni diras ankaŭ אופני הרים, monta biciklo/biciklo de montoj.

2010/7/3 Cvi Solt <cvi...@gmail.com>



--
Adam Mesha <adam....@gmail.com>
Life is either a daring adventure, or nothing. - Helen Keller

Anna Lowenstein

unread,
Jul 3, 2010, 9:36:46 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne scias, ĉu mi komprenus pri kio temas, se mi hazarde renkontus tiun esprimon (“ĉiagrunda biciklo”). La angla esprimo enhavas aludon al montoj, sed ankaŭ “monta biciklo” ne ŝajnas al mi tre klara. Mi proponas “montovoja biciklo”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: sabato 3 luglio 2010 15.09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) mountain bike

--

renato corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 9:51:37 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kun Adam kaj Anna ni revenas al la radiko mont- por difini tiun biciklon.

 

Kion diras la aliaj?

 

Amike

 

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Jul 3, 2010, 12:19:09 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 3/07/2010 14:51, renato corsetti skribis:

Kun Adam kaj Anna ni revenas al la radiko mont- por difini tiun biciklon.

 

Kion diras la aliaj?

Ĉar la plej alta loko en nia "lando" atingas nur 694 metrojn super la marnivelo, ni ne havas montojn. Certe ne en Flandrujo! Tamen mi ofte vidas tiujn biciklojn.
Eble temas pri "deklivbicikloj". Deklivojn ni ja havas...

Amike salutas Leo


Marcos Cramer

unread,
Jul 3, 2010, 1:09:38 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
"Ĉiaterena biciklo" ŝajnas al mi la plej bona prpopono ĝis nun.

Renato skribis:

Mi komencas havi dubon pri la vorto “tereno”. C’u “c’iagrunda biciklo” ne estus uzebla?

°Tereno" estas oficiala (8-a OA), kaj havas alian signifon ol "grundo".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 1:38:09 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

> °Tereno" estas oficiala (8-a OA), kaj havas alian signifon ol "grundo".

 

Mi komparis la du difinojn en PIV kaj ne povis vidi grandan distingitecon.

 

Amike

 

Renato

 

Cvi Solt

unread,
Jul 3, 2010, 3:45:14 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/7/3 Adam Mesha <adam....@gmail.com>

Sed oni diras ankaŭ אופני הרים, monta biciklo/biciklo de montoj.
Adam pravas, ambaŭ esprimoj uzatas.
Mi preferas en Esperanto grundan, terenan, eksterŝosean, aŭ ĉiaterenan biciklon, ĉar oni povas uzi ĝin en sablo, ktp - ne nur surmonte.

 

2010/7/3 Cvi Solt <cvi...@gmail.com>

En la hebrea - "אופני שטח" (ofnej ŝetaĥ), laŭvorte "terena biciklo"
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages