Chu "objheti" signifas je "tameni"?

1 view
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Jul 7, 2010, 12:10:50 PM7/7/10
to la bona lingvo
Nun estas la linio:

objhet·i → kontrau·dir·i, kontrau·i

Chu estas pli bona tio:

objhet·i → tamen·i ?

En "Informado praktike" (Ziko van Dijk; FEL; 2007), pagho 14, estas
uzita la substantivigita formo "tameno".

Au chu "tameni" taugas por iu alia en Esperanto uzata esprimo nek
oficiala nek Fundamenta nek internacia?

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jul 7, 2010, 12:38:23 PM7/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Chu estas pli bona tio:

objhet·i → tamen·i ?

Mi kredas ke "tameni" estas subutiligata ebleco. Se neniu tamenas mi aldonso ĝin kiel unuan variaĵon.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jul 7, 2010, 1:42:58 PM7/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Se neniu tamenas mi aldonso ĝin kiel unuan variaĵon.

Laŭ mi "tameni" povas esti foje uzata anstataŭ "obĵeti" aŭ "kontraŭi", sed ĝi laŭ mi estas malpli forta ol la unuaj du. Laŭ mi "tameni " signifas diri ion de la formo "Tamen ...". Kutime oni komencas respondan frazon per "tamen", se oni parte konsentas kun la alia persono, sed volas esprimi unu detalon, pri kiu oni malkonsentas.

"Obĵeti" kaj "kontraŭi" aliflanke ne subkomprenigas partan konsenton.

Pro tio mi metus "tameni" nur en la lastan pozicion de la alternativoj.

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jul 7, 2010, 2:15:43 PM7/7/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:


> Pro tio mi metus "tameni" nur en la lastan pozicion de la alternativoj.

 

En ordo!

 

Renato

 

Anna Lowenstein

unread,
Jul 7, 2010, 3:20:16 PM7/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kutime diras "kontraŭstari".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: mercoledì 7 luglio 2010 18.38
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Chu "objheti" signifas je "tameni"?

Andreas:

Amike

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Antonio De Salvo

unread,
Jul 7, 2010, 4:03:42 PM7/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein:

>Mi kutime diras "kontraŭstari".

Laux mia persona sento, "kontrauxstari" egalas al "opozicii", dum anstatux "objxeti" mi dirus "kontrauxdiri", "kontrauxparoli" (*), "kontrauxargumenti".
(*) Kontrauxparoli estas uzata en la Londona Biblio (Nova Testamento), unua letero al Timoteo 6,20:

Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante vin for de la babiladoj kaj kontrauxparoloj de la falsenomata scio;

gxis
Antonio

Andreas Kueck

unread,
Jul 8, 2010, 1:39:04 AM7/8/10
to la bona lingvo
On 7 Jul., 19:42, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Pro tio mi metus "tameni" nur en la lastan pozicion de la alternativoj.

PIV-a ekzemplofrazo estas: "Al tio ni povas objheti[,] ke temas pri du
malsamaj okazoj".

Kiu tie plej tauge anstatauas "objheti":
a) "tameni"
b) "kontraui"
c) "kontraudiri"
ch) "kontraustari"
d) "kontrauparoli"
e) "kontrauargumenti"
f) {io alia}
?

Lau mi "tameni". ("Kontraustari" lau mi tute ne taugas; eble
"kontraustarigi"; oni atentu pri la transiviteco.)

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jul 8, 2010, 3:53:08 AM7/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> PIV-a ekzemplofrazo estas: "Al tio ni povas objheti[,] ke temas pri du
malsamaj okazoj".

Kiu tie plej tauge anstatauas "objheti":
a) "tameni"
b) "kontraui"
c) "kontraudiri"
ch) "kontraustari"
d) "kontrauparoli"
e) "kontrauargumenti"
f) {io alia}
?

Tameni, kontraŭdiri, kontraŭargumenti, laŭ mi. Esperanto estas tro riĉa
lingvo.

Amike

Renato

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Jul 8, 2010, 8:31:33 AM7/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 8/07/2010 8:53, renato corsetti skribis:

> Tameni, kontraŭdiri, kontraŭargumenti, laŭ mi. Esperanto estas tro riĉa
> lingvo.
>
Eble estas interese, ke la nederlanda vorto por obĵeti estas
"tegenwerpen", laŭvorte "kontraŭĵeti".

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Jul 8, 2010, 9:01:01 AM7/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman:

>Eble estas interese, ke la nederlanda vorto por obĵeti estas "tegenwerpen", laŭvorte "kontraŭĵeti".

Ne mirige. Objxeti venas el la latina "obiectare", nome ob+iactare, intensiva formo de ob-icere = kontraux-jxeti.
Gxis
Antonio


Johan Derks

unread,
Jul 9, 2010, 4:23:28 AM7/9/10
to la bona lingvo
Marcos:
> Laŭ mi "tameni" povas esti foje uzata anstataŭ "obĵeti" aŭ "kontraŭi", sed
> ĝi laŭ mi estas malpli forta ol la unuaj du. Laŭ mi "tameni " signifas diri
> ion de la formo "Tamen ...". Kutime oni komencas respondan frazon per
> "tamen", se oni parte konsentas kun la alia persono, sed volas esprimi unu
> detalon, pri kiu oni malkonsentas.
>
> "Obĵeti" kaj "kontraŭi" aliflanke ne subkomprenigas partan konsenton.
>
> Pro tio mi metus "tameni" nur en la lastan pozicion de la alternativoj.

Mi samopinias.
Mi ne estas absolute kontrau "objheti", sed elpensis alian
alternativon:
retroi, retroigi (Ne pafu la pianiston !)

Johan

Andreas Kueck

unread,
Jul 9, 2010, 11:04:32 AM7/9/10
to la bona lingvo
On 9 Jul., 10:23, Johan Derks <derks....@tiscali.nl> wrote:

> Mi ne estas absolute kontrau "objheti", sed elpensis alian
> alternativon:
> retroi, retroigi (Ne pafu la pianiston !)

Se mi audus tiujn chi vortojn, mi bedaurinde tute ne komprenus, ke ili
signifu je "objheti" (au "tameni"). Mi komprenus, ke, se oni
"retroas", oni "iras reen" au oni akcelas retro-stilon
( http://de.wikipedia.org/wiki/Retrostil ).

Ghenerale: Apenau helpas proponi unu ne-oficialan vorteron (ekzemple
"retr'") kiel anstatauon de alia (ekzemple "objhet'"). Ech ne utilas,
se la proponita vortero (ekzemple "retr'") estas pravigebla per Regulo
15: Pri ghi la chi-forumaj chefbonlingvuloj ja tute fajfas. Interesas
min, chu de ili venos protesto ...

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jul 9, 2010, 1:45:06 PM7/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Apenau helpas proponi unu ne-oficialan vorteron (ekzemple
"retr'") kiel anstatauon de alia (ekzemple "objhet'"). Ech ne utilas,
se la proponita vortero (ekzemple "retr'") estas pravigebla per Regulo
15: Pri ghi la chi-forumaj chefbonlingvuloj ja tute fajfas. Interesas
min, chu de ili venos protesto ...

Kara Andreas, ne estas, ke mi tute fajfas pri la regulo 15-a, eĉ mi lernis
ĝin parkere kaj daŭre insistas, ke oni apliku la duan parton. Kiam temas pri
la unua parto mi diras, ke oni apliku ĝin kunprudento kaj ke via regulo
estas paŝo al la ĝusta direkto.

Pri retro- mi povas nur diri en la mezepoka latina "Vade retro, Satana!" =
Iru malantaŭen/Foriru, diablo!

Amike

Renato

winmail.dat

Fra Simo

unread,
Jul 11, 2010, 5:40:15 PM7/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/7/7 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

Nun estas la linio:

objhet·i → kontrau·dir·i, kontrau·i

Chu estas pli bona tio:

objhet·i → tamen·i ?
 
     CHu oni kreu vorton "tamen/i" imite al "jes/i" kaj "ne/i" (kaj "viv/u/i", pri kiu necesus pli longa komentario) ?  SHajnas al mi, ke ne pro hazardo tiun vorton oni neniam uzis, au nur tre malofte. Simile estas pri "sed/i", "kvankam/i", "de/i", kaj multaj aliaj, pri kiuj oni ankaue povus pensi. La diferenco estas, ke "jes !", "ne !" kaj "viv/u !" estas vortoj ekkriaj, egalaj al plena dirajho, dum "tamen" kaj la ceteraj estas ligvortoj, izolite ne uzeblaj.
     Aliflanke,la signifo de "tamen" pli proksimas al "jes", ol al "ne", dum kontraudiro (PIV-lingve "objhet/o") estas esprimo de malkonsento.
     Konklude, mi rekomendas, ke ni rezignu pri la proponata
objhet·i → tamen·i
..

renato corsetti

unread,
Jul 12, 2010, 2:57:38 AM7/12/10
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

Ø  Konklude, mi rekomendas, ke ni rezignu pri la proponata

objhet·i → tamen·i

 

Mi kredas, ke “tamen” praktike signifas “jes, sed”. Ekzemple, se Francisko diras: “Mi parolas la Fundamentan Espernaton!”, mi povus respondi: “Tamen ĝi ne estas komprenebla por legantoj de Monato!”

 

En tiu senco “tameni” havas vivorajton, mi kredas. Cetere mi certe vidis la vorton “tamena”.

 

Amike

 

Renato

renato corsetti

unread,
Jul 12, 2010, 2:59:43 AM7/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko en la temlinio:

> Chu "objheti" signifas je "tameni"?

Mi salutas ĉi tiun uzon ĉar mi pensas mem uzi "je" anstataŭ "na", ekzemple:

Mi konas je Chomsky/Mi konas Chomsky-on.

Amike

Renato

winmail.dat

Andreas Kueck

unread,
Jul 12, 2010, 10:58:41 AM7/12/10
to la bona lingvo
On 12 Jul., 08:57, "renato corsetti" <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:
> Francisko:
>
> Ø  Konklude, mi rekomendas, ke ni rezignu pri la proponata
>
> objhet·i → tamen·i
>
> Mi kredas, ke “tamen” praktike signifas “jes, sed”. Ekzemple, se Francisko diras: “Mi parolas la Fundamentan Espernaton!”, mi povus respondi: “Tamen ĝi ne estas komprenebla por legantoj de Monato!”
>
> En tiu senco “tameni” havas vivorajton, mi kredas.

Mi samopinias. Do: Francisko diras, ke li parolas la Fundamentan
Esperanton, kaj Renato tamenas, ke ghi ne estas komprenebla por
legantoj de Monato.

El tio chi evidentighas, ke "tameni" ne rilatas al konsento, sed al
konstato (Renato malgrau sia tamenado eble tute konsentas pri tio, ke
Francisko parolas la Fundamentan Esperanton).

--
Andreas Kueck

Fra Simo

unread,
Jul 12, 2010, 1:22:27 PM7/12/10
to la-bona...@googlegroups.com

2010/7/12 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>

Francisko:

 Ø  Konklude, mi rekomendas, ke ni rezignu pri la proponata

objhet·i → tamen·i

 Mi kredas, ke “tamen” praktike signifas “jes, sed”. Ekzemple, se Francisko diras: “Mi parolas la Fundamentan Espernaton!”, mi povus respondi: “Tamen ĝi ne estas komprenebla por legantoj de Monato!”

     Pri la ekzemplo : Mi (Francisko) supozas, ke lernintoj de la Fundamenta Esperanto ofte renkontos nekompreneblajhojn en tekstoj de Monato, kaj pli ofte en tekstoj de iuj aliaj gazetoj, sed ke konantoj de la PIV-lingvo de Monato au de tiuj aliaj gazetoj tamen kapablas kompreni la Esperantajhojn. Se montrighus, ke tiel ne estas, la laboro de la-bona-lingvo estus ankorau pli grava kaj urgha, ol ni konscias.

 En tiu senco “tameni” havas vivorajton, mi kredas. Cetere mi certe vidis la vorton “tamena”.

      Pri "tamen" kaj la proponata verbo "tamen/i" :  Mi ne firme diras, ke chi tiu verbo  ne "havas vivorajton", sed nur, ke ghi ne ekzistas au kvazau ne ekzistas. (El chi tio oni nur tre singarde povas fari argumenton, char Esperanton karakterizas ghuste tio, ke iu lingvano povas per kunmetado libere krei vorton antaue neniam uzitan, kaj la ceteraj lingvanoj tiun vorton komprenos. Sed "libere" ne signifas "iel ajn kaprice" ;  kaj povas okazi, ke la novan vorton oni en la praktiko ne komprenos.)
     En la frazo prezentita de Renato mi ne vidas la verbon "tamen/i", sed nur senfinajhan uzon de "tamen". Mi plene konsentas, ke "tamen" signifas "jes" au "ja", kaj ne signifas "ne". Mi konsentas, sekve, ke kontraudirajho, kiun PIV-lingve oni nomus "objheto", povas komencighi per "tamen",se ghi estas nur
parta. Tio shajne estas mallongajho por io simila al : "Vi opinias, ke [A] kaj [B]. Mi ja konsentas, ke [A]. Tamen pri tio, ke [B], mi volas kontraudiri jene : ".
     Vortoj
"tamen/a" au "tamen/e" shajnas al mi pli facile gluteblaj, ol la verbo. CHu nur al mi ?
    Krome, eble pli grave, ni konsideru, kion signifas au signifus verbo "tamen/i". SHajnas al mi, ke ghi ne egalas au egalus al "kontrau/dir/i"  au
"kontrau/met/i" (alivorte, al la PIV-lingva "objhet/i"). Ekzemple, anstatau la Renata frazo : "Tamen ĝi ne estas komprenebla por legantoj de Monato!", oni eble povus diri : "Tamenas, ke ĝi ne estas komprenebla por legantoj de Monato !", sed ne : "Mi tamenas , ke ĝi ne estas komprenebla por legantoj de Monato". (Mi tamen(e) konfesas, ke, pro la manko de efektivaj ekzemploj, la grundo sub tio ne estas tre firma.)

Andreas Kueck

unread,
Jul 12, 2010, 2:47:14 PM7/12/10
to la bona lingvo
On 12 Jul., 19:22, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
>     Krome, eble pli grave, ni konsideru, kion signifas au signifus verbo "*
> tamen/i*".

Jen eltiro el "Mortula shipo" (traduko fare de Hans-Georg Kaiser):

"'Chu tio eble estas mia afero, kie vi ricevu paperojn? Ja mi ne
forprenis ilin. Chu ne? Jen chiu vagabondo, kiu ne pli bone atentis
pri siaj paperoj, povus veni kaj postuli paperojn.'

'Sinjoro,' mi tamenis je tio, 'mi supozas, ke ankau jam aliaj homoj,
kiuj ne estas laboristoj, perdis siajn paperojn.'

'Vi pravas, sed tiuj homoj havas monon.'”

Mi ne havas la originalan germanan tekston. Sed eble iu alia povas
sciigi nin pri tio, kiu germana esprimo respondas al tiu "tamenis".

--
Andreas Kueck

Fra Simo

unread,
Jul 12, 2010, 3:49:48 PM7/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Dankon al Andreo por la citajho !
     Kiel impresas al la ceteraj ricevintoj, en ties kunteksto, tiu "mi tamenas je tio" ?


2010/7/12 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

renato corsetti

unread,
Jul 12, 2010, 4:08:53 PM7/12/10
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

Ø  Dankon al Andreo por la citajho !


Kiel impresas al la ceteraj ricevintoj, en ties kunteksto, tiu "mi tamenas je tio" ?

Komprenebla.

Amike

Renato

 

Cvi Solt

unread,
Jul 12, 2010, 11:57:23 PM7/12/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/7/12 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>

Francisko:

 

Ø  Dankon al Andreo por la citajho !


Kiel impresas al la ceteraj ricevintoj, en ties kunteksto, tiu "mi tamenas je tio" ?

Komprenebla.

Amike

Renato

 

Jes, komprenebla kaj taŭga
--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Leo De Cooman

unread,
Jul 13, 2010, 6:08:11 AM7/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

 
Kiel impresas al la ceteraj ricevintoj, en ties kunteksto, tiu "mi tamenas je tio" ?

En la nederlanda ni havas vorton "tegenwerpen" (laŭvorte: kontraŭĵeti e, la signifo "obĵeti") kaj "opwerpen". En tiu lasta vorto la parto "kontraŭ" malaperis sed anstataŭas ĝin "op" (sur), kvazaŭ "surtabligi", parolante pri ideoj en diskutoj, kun pli malforta "kontraŭa" signifo. Por tiu "opwerpen" la vorto "tameni" taŭgus laŭ mia sento.
Ĉu "tameni" estus netransitiva verbo?

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Jul 13, 2010, 5:11:56 AM7/13/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

 

> Ĉu "tameni" estus netransitiva verbo?

Kara Leo, en la neekzistanta listo “la bona gramatiko” mi respondus, ke la koncepto pri transitiveco estas uzata kaj helpa en Esperanto, sed ĝi ne vere originas el Esperanto. Tio, kio gravas estas la rilato inter la signifo de la verbo kaj la objekto.

Mi tamenas la koncepton pri transitiveco” kaj “Mi tamenas je/kontraŭ la koncepto pri transitiveco” ŝajnas al mi ambaŭ eblaj.

Amike

Renato

 

 

 



Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Jul 15, 2010, 8:54:28 AM7/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Iom strangas ke en cxi tia konservativa rondo homoj entuziamas pri vorto
"tameni" kiun - kiom ni scias - uzis nur unu homo. Sed tio flanken.

La entuziasmuloj bonvolu doni ekzemplon de simila vorto en aliaj lingvoj.
En la nederlanda ne ekzistas "tochen" nek "echteren"
En la angla ne ekzistas "to still" nek " to afterall"
En la franca.... quandmemer ?

do, kreivu!
gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 17, 2010, 1:51:32 AM7/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Efektive "tegenwerpen" estas la litera traduko de la latina "object".
La vorto "kontraujheti" bone, vershajne plej bone, tradukas ghin, sed
metafore.

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 17, 2010, 3:00:45 AM7/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Jen situacio por "tameno" (NE "objheto"!):
Mi proponetas (= *"sugestas") al mia edzino iri al la kineo. Sed shi
havas tamenon (NE "tamenas", sed eble "tamenigas"), nome ke ni ne
vidu la de mi proponitan filmon, sed alian. Mi cedas al shia tameno.

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 17, 2010, 9:51:23 PM7/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, amike:
"Tamen" estas "estas tamen" kaj estas netransitiva kaj la subjekto
estas la dirajho au kondicho menciita post alia afero: "Mi ne ametas
la guston kaj mi tamen manghas ghin". Mia manghado estas la tameno,
ghi tamenas. Mi tamenigas mian manghadon. Mi tamenigas ion pri mia
neametado ante la guston.

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 17, 2010, 10:57:57 PM7/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, amike:
Tre interesa ideo, Renato, char se iam oni plibonigi deziros la
kazojn, forigante ilin, la plej bona solvo estos uzi chiam "al" antau
direkta prepozicio ("iri al en la domo") kaj chiam uzi la prepozicion
"je" antau la (rekta) objekto ("Shi amas je li"). Tio solvos la
malfacilajhon marki la objekton en Esperanto, kaj forigos la neceson
distingi inter transitivaj kaj netransitivaj verboj. Sed 'gi estu
laboro de la Akademio (post kiam 'ghi farighos kompetenta; chu iam?).

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 18, 2010, 3:22:31 AM7/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Nur "tameni" estas (ege) neuzinda!

ro-esp

unread,
Jul 18, 2010, 12:33:32 PM7/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Chu "objheti" signifas je "tameni"?

mar...@melburno.org.au Jul 17 01:51AM -0400 ^

El Marcel:
Efektive "tegenwerpen" estas la litera traduko de la latina "object".

tion mi ne sciis, mi kredis gxis nun ke "ob" estas la latina pendanto de "ek"

La vorto "kontraujheti" bone, vershajne plej bone, tradukas ghin, sed
metafore.

Mi dirus: doni argumenton/kialon kontraw...

mar...@melburno.org.au Jul 17 03:00AM -0400 ^

El Marcel:
Jen situacio por "tameno" (NE "objheto"!):

Mi proponetas (= *"sugestas") al mia edzino iri al la kinejo. Sed shi


havas tamenon (NE "tamenas", sed eble "tamenigas"), nome ke ni ne
vidu la de mi proponitan filmon, sed alian. Mi cedas al shia tameno.

Mi kredas ke ci jxus pruvis ke objxeti ne egalas al tameni.
Tamen, anstataw "tameni" oni kutime uzas "havi kondicxon".
Eblas kvereli cxu tiuj lastaj du efektive sinonimas

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 26, 2010, 1:07:03 AM7/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, al i.a. Ronaldo:
Mi komprenas ke ci serchas nemetaforan vorton. "Kontrauargumenti",
normala vorto por normala signifo, estas tamen tro forta, char ghi
enhavas ankau la sencon de "rezonadi", dum "object" nur starigas
onian pozicion. "Ik ben daar op tegen" al mi reprezentas la anglan I
object to that". "Kontraui" tro simplas, char "object" postulas
reagon pro onia kontraueco. Mi do ne povas trovi nemetaforan vorton,
kaj cedas al "kontraujheti".

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages